| « Al ĉiuj kiuj aliĝas al priplorado okazas la sama: la ĉasanta aŭ persekutanta grego, transformiĝinte je la pripolorantan gregon, seniĝas je la peko. La homoj ĉiam estis persekutantoj, persekutantoj ili vivas plu, ĉiu siamaniere. Ili sopiras karnon de la alia, ronĝas ĝin kaj nutras sin per turmentado de malfortaj estaĵoj. En iliaj okuloj speguliĝas paliĝantaj okuloj de la viktimo kaj ĝia lasta krio, kiun ili ĝuis, neforigeble gravuriĝas en iliaj animoj. Povas esti, plejparte ili eĉ ne supozas ke, nutrante siajn korpojn, ili nutras mallumon ene de si. Tamen la timo kaj la kulpo kreskas nedetenble kaj ili mem ne konscinate tion strebas al elaĉeto. Do ili alfluas al tiu, kiu mortis por ili kaj, plorante ĉirkaŭ li, ili mem sentas sin pelataj. Kion ajn ili faru en la alia tempo, kiom ajn ili faru malbonon — en tiu momento ili estas flanke de tiu, kiu suferas. La subita kaj longdistanca ŝanĝo de la pozicioj! Ĝi liberigas ilin de la kulpo pri la morto de la aliaj, sed ankaŭ de la timo pri la propra morto. Kion ajn ili faru al la aliaj, unu el tiuj aliaj prenis ĉion por si: se ili estos al li fidelaj kaj nediskuteble dediĉitaj, do ili sukcesos, kiel ŝajnas al ili, eviti la venĝon. Do la religioj de la priploro necesos por anima bonfarto de la homo ĝis kiam li ĉesos kolektiĝi en la gregoj por la mortigado. » | — Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960] |
|