«Elektralumo estas pura informo. Ĝi estas, tiel diri, komunikilo sen mesaĝo, se nur oni ne uzas ĝin por anonci iun vortan sciigon aŭ nomon. Tiu fakto, karakterizanta ĉiujn komunikilojn, signifas ke “enhavo” de iu ajn komunikilo ĉiam estas alia komunikilo. Enhavo de letero estas parolo, same kiel skriba vorto servas kiel enhavo de presado kaj presado estas enhavo de telegrafo. Se oni demandos: “Kio estas enhavo de parolo?”, al tio necesas respondi: “Tio estas efektiva pensoprocezo, kiu mem estas neparola”.»
—Marshall McLuhan,Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
«Nia kutima reago al ĉiuj komunikiloj, konsistanta en tio, ke kvazaŭ signifon havas nur tio kiel ili estas uzataj — tio estas ŝtoniĝinta pozicio de teknologiaidioto. Ĉar “enhavo” de komunikilo similas al sukoplena viandopeco, kiun alportas ŝtelisto por endormigi atenton de gardohundo de nia racio. Efiko de komunikilo iĝas forta kaj intensa nome danke al tio, ke ĝi ricevas forme de “enhavo” iun alian komunikilon. Enhavo de kino estas romano, teatraĵo aŭ opero. Efiko de kina formo estas neniel ligita al tiu enhavo, kiu plenigas ĝin. “Enhavo” de letero aŭ presado estas parolo, tamen nek presadon, nek parolon leganto preskaŭ tute ne konscias.»
—Marshall McLuhan,Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
«Varmega rimedo estas tia rimedo, kiu larĝigas unusolan senson ĝis grado de “alta nedifiniteco”. Alta difiniteco estas stato de pleniĝo je datumoj. Foto, de la vida vidpunkto, havas “altan difinitecon”. Bildstrio dume havas “malaltan difinitecon” simple pro tio, ke ĝi donas tre malmulte da vidaj informoj. Telefono estas malvarma komunikilo aŭ rimedo kun malalta difiniteco, ĉar orelo ricevas magran kvanton da informoj. Parolo ankaŭ estas malvarma rimedo kun malalta difiniteco, ĉar al aŭskultanto transdoniĝas tre malmulte kaj tre multe li devas alpensi memstare. Aliflanke varmaj komunikiloj lasas al celgrupo ne tre multe da spaco plenigebla aŭ finebla. Varmaj rimedoj karakteriziĝas do per malalta grado de partopreno de celgrupo, dum tiuj malvarmaj — per alta grado de ĝia partopreno aŭ kompletigado de mankanta parto.»
—Marshall McLuhan,Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
«[pri telefono] Emo de la rusoj al tiu komunikilo, tiom proksima al iliaj parolaj tradicioj, estas difinata de tiu riĉa nevida engaĝiĝo, kiun ĝi estigas. La ruso uzas telefonon por atingi efektojn, kiujn ni kutime ligas al energia parolmaniero de ŝatanto kapti ĉe kolumo kunparolanton, kies vizaĝo troviĝas de vi je distanco de dekdu coloj.»
—Marshall McLuhan,Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
«Skribo kreas oble pli simplajn tipojn de homoj kompare al tiuj, kiuj evoluas en komplika araneaĵo de kutimaj tribaj kaj parolaj socioj. Ĉar fragmentita homo kreas homogenan okcidentan mondon, dum parolaj socioj konsistas el homoj diferenciĝintaj, sed diferenciĝintaj ne danke al specialistaj scipovoj aŭ videblaj signoj, sed danke al unikaj emociaj miksiĝoj. Interna mondo de parola homo estas interplektiĝo de komplikaj emocioj kaj sentoj, kiujn praktikema homo de la Okcidento delonge ene de si detruis aŭ subpremis por pliaj efikeco kaj praktikeco.»
—Marshall McLuhan,Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
«Por psikiatroj estis enigmo emo de infanoj-neŭrozuloj perdi neŭrozajn simptomojn dum parolado per telefono. Iuj balbutuloj, transirinte al eksterlanda lingvo, ĉesas balbuti.»
—Marshall McLuhan,Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
«Vortoj estas siaspeca restarigo de informo, kiu okazas kun alta rapideco kaj povas ampleksi la tutan medion kaj la tutan sperton. Vortoj estas komplikaj sistemoj de metaforoj kaj simboloj, tradukantaj sperton al niaj elparoleblaj aŭ eksporteblaj eksteren sentoj. Danke al tradukado de senpera sensa sperto al voĉaj simboloj, eblas en unu momento veki kaj restarigi el memoro la tutan mondon.»
—Marshall McLuhan,Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
«Parola vorto drame kaptas ĉiujn homajn sensojn dum alte edukitaj skribajhomoj emas paroli laŭeble plej laŭorde kaj ordinare.»
—Marshall McLuhan,Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
«Nome larĝigo de homo al parolo ebligas al intelekto distanciĝi de nekompareble pli granda realo.»
—Marshall McLuhan,Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
«En tribajkulturoj ordigo de sperto okazas danke al dominado de aŭda senta vivo, subpremanta vidajn valorojn. Aŭdo, malsame ol la malvarma kaj neŭtrala okulo, estas supersensiva, preciza kaj ĉioninkluziva. En parolaj kulturoj ago kaj reago estas samtempaj. La fonetika kulturo ja donas al la homoj rimedojn de subpremado de iliaj sentoj kaj emocioj ĉe ekpartopreno en agado. Agi sen reagi al io ajn kaj sen engaĝiĝi — tio estas specifa atingo de la okcidentaskriba homo.»
«En la unuaj vivmonatoj kaptado okazas reflekse; kapablo pri la vola malstreĉiĝo aperas nur fine de la unua vivojaro. Parolo aperas kun evoluo de kapablo lasi la objektojn. Ĝi ebligas distanciĝi de la medio, kio estas ankaŭ kapablo al pli alta movebleco en esplorado de tiu medio.»
—Marshall McLuhan,Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
«Eĉ pli rimarkeblaj estis tiaj sekvoj de libroeldonado kiel apartigo de poezio disde kantado, de prozo disde la retoriko, kaj de popola parolo disde tiu edukita. Rilate poezion, evidentiĝis ke poeziaĵon oni povas legi sen ke oni aŭdu ĝin, kaj ke muzikilojn oni povas ludi sen poezia akompano.»
—Marshall McLuhan,Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
«Okazis naskiĝo de “literaturisto”. Disvastiĝinte je parola vorto, tiu literatura egaltonaleco ebligis al legopovaj homoj konservi en parolo unuecan “altan parolmanieron”, necesas diri, tute neelteneblan, kaj al prozistoj de la 19-a jarcento — akcepti moralajn trajtojn, kiujn nun nur malmultaj pretus sekvi… humuro, slango kaj drameca elano de anglo-usona parolo iĝis monopolo de duonlegopovaj homoj.»
—Marshall McLuhan,Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
«La rusa kaj eŭropagazetisto, malsame ol la usona, estas literaturisto. Paradokse, sed en la skriba Usono la gazetaro havas intense parolan karakteron dum en la parola Rusio kaj Eŭropo — strikte literaturajn naturon kaj funkcion.»
—Marshall McLuhan,Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
«En la 70-aj jaroj de la 19-a jarcento inventistoj en pluraj mondanguloj provis atingi elektran transdonadon de parolo kaj en tiu tago, kiam [Alexander Graham] Bell prezentis peton ĉe la Usona Patenta Buroo, ĝi ricevis ankaŭ desegnon de la telefono de Elisha Gray, sed nur unu aŭ du horojn poste… Bell akiris gloron kaj liaj konkurantoj iĝis notoj al li.»
—Marshall McLuhan,Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]