—Marshall McLuhan,Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
«Elektralumo estas pura informo. Ĝi estas, tiel diri, komunikilo sen mesaĝo, se nur oni ne uzas ĝin por anonci iun vortan sciigon aŭ nomon. Tiu fakto, karakterizanta ĉiujn komunikilojn, signifas ke “enhavo” de iu ajn komunikilo ĉiam estas alia komunikilo. Enhavo de letero estas parolo, same kiel skriba vorto servas kiel enhavo de presado kaj presado estas enhavo de telegrafo. Se oni demandos: “Kio estas enhavo de parolo?”, al tio necesas respondi: “Tio estas efektiva pensoprocezo, kiu mem estas neparola”.»
—Marshall McLuhan,Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
«…prezentante en du dimensioj internan kaj eksteran flankojn, supraĵon, fundamenton, vidon de malantaŭe, vidon de antaŭe kaj ĉion alian, kubismo forĵetas iluzion de perspektivo por momenta sensa percepto de la tuto. Kaptinte tujan tutecan ekkonscion, kubismo neatendite anoncis al ni, ke komunikilo estas mesaĝo.»
—Marshall McLuhan,Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
«Antaŭ apero de elektra rapideco kaj totala kampo tio, ke komunikilo estas mesaĝo estis ne tiom evidenta. Oni pensis, ke mesaĝo estas “enhavo”, kaj homoj kutimis demandi, ekzemple, pri kio estas tiu pentraĵo. Dume ili neniam eĉ pensis demandi, pri kio estas tiu melodio aŭ pri kio temas tiu domo aŭ vesto.»
—Marshall McLuhan,Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
«…laŭ opinio de multaj, la usona prezidanteco iĝis oble pli personeca kaj monarkia ol iu ajn el jamaj eŭropaj monarkioj.»
—Marshall McLuhan,Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
—Marshall McLuhan,Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
«Nia kutima reago al ĉiuj komunikiloj, konsistanta en tio, ke kvazaŭ signifon havas nur tio kiel ili estas uzataj — tio estas ŝtoniĝinta pozicio de teknologiaidioto. Ĉar “enhavo” de komunikilo similas al sukoplena viandopeco, kiun alportas ŝtelisto por endormigi atenton de gardohundo de nia racio. Efiko de komunikilo iĝas forta kaj intensa nome danke al tio, ke ĝi ricevas forme de “enhavo” iun alian komunikilon. Enhavo de kino estas romano, teatraĵo aŭ opero. Efiko de kina formo estas neniel ligita al tiu enhavo, kiu plenigas ĝin. “Enhavo” de letero aŭ presado estas parolo, tamen nek presadon, nek parolon leganto preskaŭ tute ne konscias.»
—Marshall McLuhan,Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
«…en la skriba kaj homogenigita sociohomo ĉesas esti sentema rilate diversan kaj interrompan vivon de la formoj. Kiel parton de sia narcisisma fiksiĝo li akiras iluzion de tria dimensio kaj “privatan vidpunkton”, kaj tiel komplete fortranĉiĝas de la propra al [William] Blake kaj la Psalmisto [reĝo Davido] konsciiĝo: ni estas tio, al kio alkroĉiĝis nia rigardo.»
—Marshall McLuhan,Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
—Marshall McLuhan,Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
«Varmega rimedo estas tia rimedo, kiu larĝigas unusolan senson ĝis grado de “alta nedifiniteco”. Alta difiniteco estas stato de pleniĝo je datumoj. Foto, de la vida vidpunkto, havas “altan difinitecon”. Bildstrio dume havas “malaltan difinitecon” simple pro tio, ke ĝi donas tre malmulte da vidaj informoj. Telefono estas malvarma komunikilo aŭ rimedo kun malalta difiniteco, ĉar orelo ricevas magran kvanton da informoj. Parolo ankaŭ estas malvarma rimedo kun malalta difiniteco, ĉar al aŭskultanto transdoniĝas tre malmulte kaj tre multe li devas alpensi memstare. Aliflanke varmaj komunikiloj lasas al celgrupo ne tre multe da spaco plenigebla aŭ finebla. Varmaj rimedoj karakteriziĝas do per malalta grado de partopreno de celgrupo, dum tiuj malvarmaj — per alta grado de ĝia partopreno aŭ kompletigado de mankanta parto.»
—Marshall McLuhan,Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
«…mito estas momenta tuteca vido de komplika procezo, kiu kutime daŭras longan tempon.»
—Marshall McLuhan,Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
—Marshall McLuhan,Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
«Sed kio rilatas bombon kaj amasan detruadon kiel detenrimedon, en tiu ĉi kazo evidentas ke rezulto de iu ajn longdaŭra timo ĉiam iĝas sensensa ŝtoniĝo; tiun fakton oni malkovris kiam estis anoncita programo de protektado kontraŭ radioaktivaj precipitaĵoj. Pago kontraŭ eterna gardostato estas indiferenteco.»
—Marshall McLuhan,Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
«…dum eksperimentoj, en kiuj estas ekskludataj ĉiuj de ekstere venantaj sensoj, subjekto komencas furioze plenigi kaj kompletigi siajn sensojn per puraj halucinaĵoj. Do varmigado de unu senso havas tendencon kaŭzihipnotan efikon kaj malvarmigado de ĉiuj sensoj kutime kaŭzas halucinadon.»
—Marshall McLuhan,Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
«[pri telefono] Emo de la rusoj al tiu komunikilo, tiom proksima al iliaj parolajtradicioj, estas difinata de tiu riĉa nevida engaĝiĝo, kiun ĝi estigas. La ruso uzas telefonon por atingi efektojn, kiujn ni kutime ligas al energia parolmaniero de ŝatanto kapti ĉe kolumo kunparolanton, kies vizaĝo troviĝas de vi je distanco de dekdu coloj.»
—Marshall McLuhan,Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
«Elektro ne centralizas; ĝi malcentralizas… Elektra energio, egale alirebla en farmista dometo kaj en luksa ĉambro de altranguloj, ebligas al iu ajn loko esti centro kaj ne postulas grandajn amasiĝojn.»
—Marshall McLuhan,Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
«Fervojo postulas homogenan politikan kaj ekonomian spacojn. Aviadilo kaj radio inverse ebligas ekstreman gradon de interrompeco kaj malhomogeneco en organizado de spaco.»
—Marshall McLuhan,Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
«…rolo de intelektularo ĉiam konsistis en tio, ke ĝi estis interliga ĉenero aŭ peranto inter malnovaj kaj novaj potencogrupoj. La plej famaj el tiaj grupoj estis helenajsklavoj, kiuj longan tempon servis kiel edukistoj kaj proksimaj konfidenculoj de la romiapotenco. Kaj nome tiun ĉi servistan rolon de konfidenciulo ĉe magnato — ne gravas, ĉu negoca, milita aŭ politika — edukisto plu ludis en la okcidenta mondo ĝis la nuntempo.»
—Marshall McLuhan,Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
«…meze de la 6-a jarcentoĝermanoj, servintaj ĉe la romianoj, subite ekfieris pri siaj gentaj nomoj kaj ekkonservis ilin.»
—Marshall McLuhan,Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
—Marshall McLuhan,Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
«Jarcentojn poste, kiam plua disiĝo kaj ekspansio elĉerpis eblecojn de privata agado, korporacia entreprenado inventis ideon de la Socia Devo, metinte sur individuon personan respondecon pro grupa agado.»
—Marshall McLuhan,Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
«[pri Narciso] …la ĉefa ideo de tiu ĉi mito estas en tio, ke la homoj subite iĝas ĉarmitaj de iu ajn larĝigo de ili mem en iu ajn materialo krom ili mem.»
—Marshall McLuhan,Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
«[pri Narciso kiu vidis en akvo sian speguliĝon, sed supozis ke temas pri alia homo] Evidente tio estas tre rimarkinde por specifa kliniĝo de nia ekstreme teknologia kaj sekve narkotikakulturo, ke ni longan tempon interpretis la historion de Narciso tiel kvazaŭ li enamiĝis je si mem kaj kvazaŭ li vere komprenadis ke la speguliĝo estas li mem!»
—Marshall McLuhan,Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
«Terapio, ĉu fizika aŭ sociala estas kontraŭincitilo, helpanta konservi ekvilibron de fizikaj organoj, kiu protektas la centran nervan sistemon. Se ĝuo servas kiel kontraŭincitilo (ekzemple sporto, amuziĝo aŭ alkoholo), do komforto estas ekskludo de incitiloj. Ĝuo kaj komforto estas efektive strategioj de subtenado de ekvilibro en la centra nerva sistemo.»
—Marshall McLuhan,Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
«Ekzistas proksima simileco en formoj de reagoj al fizika kaj psikatraŭmoj aŭ ŝoko.»
—Marshall McLuhan,Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
«Militaŝoko, kaŭzata de neeltenebla bruo de batalado, estis adaptita en stomatologio kaj uzata en ilo, konata kiel aŭdako. Paciento surprenas kapaŭskultilojn kaj turnas sonregulilon, altigante nivelon de bruo ĝis li ne plu sentos doloron, kaŭzatan de dentoborilo… ja responde al specialiĝinta incitado, la centra nerva sistemo reagas per kompleta ŝtoniĝo.»
—Marshall McLuhan,Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
—Marshall McLuhan,Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
«Seninterrompe brakumante teknologion, ni ligiĝas al ĝi kiel servomekanismoj. Nome pro tio ni por entute uzi tiujn objektojn devas servi al ili — al tiuj larĝigoj de ni mem — kvazaŭ al dioj aŭ iuspecaj sanktaĵoj. Indiano servas kiel servomekanismo de sia kanuo, vakero — de sia ĉevalo, kaj manaĝero — de sia horloĝo.»
—Marshall McLuhan,Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
—Marshall McLuhan,Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
«…nenio povis iĝi por la marksisma dialektiko pli detrua ol ideo ke lingvakomunikilo determinas formon de socia evoluo ne malpli ol produktiloj.»
—Marshall McLuhan,Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
«Donaco de fonetika skribo, doninta al homookulon anstataŭ orelo, en socia kaj politika rilatoj estas evidente la plej radikala eksplodo, kiu nur povas okazi en socia strukturo.»
—Marshall McLuhan,Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
«Skribo kreas oble pli simplajn tipojn de homoj kompare al tiuj, kiuj evoluas en komplika araneaĵo de kutimaj tribaj kaj parolajsocioj. Ĉar fragmentita homo kreas homogenan okcidentan mondon, dum parolaj socioj konsistas el homoj diferenciĝintaj, sed diferenciĝintaj ne danke al specialistaj scipovoj aŭ videblaj signoj, sed danke al unikaj emociaj miksiĝoj. Interna mondo de parola homo estas interplektiĝo de komplikaj emocioj kaj sentoj, kiujn praktikema homo de la Okcidento delonge ene de si detruis aŭ subpremis por pliaj efikeco kaj praktikeco.»
—Marshall McLuhan,Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
«Krom lumo ĉiuj komunikiloj ekzistas en paroj, kiam unu servas kiel “enhavo” de alia, kaj tio kaŝas de niaj okuloj funkciadon de ambaŭ.»
—Marshall McLuhan,Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
«Por psikiatroj estis enigmo emo de infanoj-neŭrozuloj perdi neŭrozajn simptomojn dum parolado per telefono. Iuj balbutuloj, transirinte al eksterlanda lingvo, ĉesas balbuti.»
—Marshall McLuhan,Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
«Vortoj estas siaspeca restarigo de informo, kiu okazas kun alta rapideco kaj povas ampleksi la tutan medion kaj la tutan sperton. Vortoj estas komplikaj sistemoj de metaforoj kaj simboloj, tradukantaj sperton al niaj elparoleblaj aŭ eksporteblaj eksteren sentoj. Danke al tradukado de senpera sensa sperto al voĉaj simboloj, eblas en unu momento veki kaj restarigi el memoro la tutan mondon.»
«…antaŭaj teknologioj estis partaj kaj fragmentaj, dum la elektra estas totala kaj inkluziva.»
—Marshall McLuhan,Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
«Ĉe la elektrateknologio homaj taskoj komplete limiĝas je edukado kaj esplorado… tio signifas ke ĉiuj formoj de okupiteco transformiĝas je “pagenda edukado”, kaj ĉiuj formoj de riĉeco kreiĝas per movado de informoj.»
—Marshall McLuhan,Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
«Efiko de radio estas vida, efiko de foto estas aŭda.»
—Marshall McLuhan,Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
«Malsani sen simptomoj signifas havi imunon. Ankoraŭ neniu socio havis sufiĉajn sciojn pri siaj agoj por evoluigi imunon al siaj novaj larĝigoj aŭ teknologioj. Hodiaŭ ĉe ni aperis sento, ke eble tian imunon kapablas krei la arto.»
—Marshall McLuhan,Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
«Artisto kaptas sencon de kultura kaj teknologia trarompo jardekojn antaŭ reale manifestiĝos ĝia transforma influo.»
—Marshall McLuhan,Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
«…en la elektraepoko ne plu havas sencojn paroli ke la artisto marŝas antaŭ sia tempo. Nia teknologio ankaŭ marŝas antaŭ sia tempo, necesas nur sukcesi ekvidi en ĝi nome tion, kio ĝi estas. Nun por ne okazu troa katastrofo en la socio, la artisto emas forlasi sian eburan turon por translokiĝi al la turo de socia regado.»
—Marshall McLuhan,Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
«Kaj teknologia larĝigo de niaj korpoj, destinita por mildigi fizikan streĉiĝon, povas kaŭzi streĉiĝon psikan, kaj tio povas esti por ni oble pli malbone.»
—Marshall McLuhan,Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
«Neniu bezonas aŭtojn dum mankas aŭtoj, kaj neniu interesiĝas pri televido ĝis aperis televidaj programoj. Tiu kapablo de teknologio krei propran mondon de postulado estas nedisigebla de tio, ke teknologio estas unuavice larĝigo de niaj korpoj kaj sensoj.»
—Marshall McLuhan,Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
«Kiel kondutas tutaj komunumoj kiam oni konkeras kaj sklavigas ilin? Al ilia dispono venas la sama strategio, kiun en socio de batalantoj uzas lamulo. Ili komencas specialiĝi je io kaj iĝas por siaj mastroj neanstataŭigeblaj.»
—Marshall McLuhan,Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
«Kiam apude ekzistas du socioj, psika defio de pli komplika el ili efikas al la pli simpla forme de eksploda elĵeto de energio… Kiel barbaron kontakto kun civilizo spronis al ekstrema moviĝemo, transformiĝinta je amasa migrado, same adoleskulo, devigita partopreni en urbavivo, nekapabla akcepti ĝin kiel plenkreskulo, komencas “senkialan ribelon”. Antaŭe la adoleskulo havis esperon pri estonteco. Li estis preta al atendado de sia ŝanco. Sed ekde la tempo kiam aperis televido, strebo al partopreno finis la adoleskon kaj en ĉiu usona hejmo kreskis sia Berlina muro.»
—Marshall McLuhan,Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
«…ofta kaj vana fuĝo al futurismo aŭ arkaismo estas strategioj de renkontiĝo kun radikalaj ŝanĝoj.»
—Marshall McLuhan,Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
«Parolavorto drame kaptas ĉiujn homajn sensojn dum alte edukitaj skribajhomoj emas paroli laŭeble plej laŭorde kaj ordinare.»
—Marshall McLuhan,Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
«Legopova homo kaj skribasocio evoluigas en si teruran kapablon konduti en ĉiuj aferoj mirinde distanciĝante de tiuj sentoj kaj de tiu emocia engaĝiĝo, kiujn nepre sentus nelegopova homo kaj neskriba socio.»
—Marshall McLuhan,Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
«Nome larĝigo de homo al parolo ebligas al intelekto distanciĝi de nekompareble pli granda realo.»
—Marshall McLuhan,Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
«Lingvo larĝigas kaj komplikigas homon, sed samtempe ĝi apartigas liajn kapablojn.»
—Marshall McLuhan,Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
«Ĉiu gepatra lingvo instruas al siaj parolantoj tute unikan manieron vidi la mondon, senti ĝin kaj agadi en tiu mondo.»
—Marshall McLuhan,Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
«Sekva logika paŝo devus esti evidente jam ne traduko, sed forlaso de la lingvoj por komuna kosmakonscio, grandparte simila eble al la kolektiva nekonscio, pri kiu revis [Henri] Bergson. Oni povas fari paralelon inter stato de “senpezeco”, promesanta al ni, laŭ biologoj, fizikan senmortecon, kaj stato de muteco, kiu povus donaci al ni eternan kolektivan harmonion kaj pacon.»
—Marshall McLuhan,Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
«Imagu ke anstataŭ elpendigi stelo-strian flagon, ni devus skribi la vortojn “usona flago” trans ŝtofopeco kaj elpendigi ĝin… Eble tiu ilustraĵo helpos al ni imagi kian ŝanĝon travivas tribahomo, alpropriganta skribon. El liaj rilatoj kun socia grupo preskaŭ komplete estas ekskludataj emocia kaj korporacia familiasentoj. Li akiras emocian liberon, ebligantan al li apartiĝi de la tribo kaj iĝi civilizitaindividuo, homo de vida organizado, havanta homogenajn imagojn, kutimojn kaj rajtojn same kiel ĉiuj aliaj civilizitaj individuoj.»
—Marshall McLuhan,Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
—Marshall McLuhan,Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
«La fonetika alfabeto estas unika teknologio. Ekzistis pluraj tipoj da skriboj, la piktograma kaj silaba, sed nur en la fonetika alfabeto semantike sensencaj literoj estas uzataj por transdonado de semantike sensencaj sonoj. Tiu kompleta apartigo kaj disigo de la vida kaj aŭdamondoj estis, de la kultura vidpunkto, kruela kaj senkompata.»
—Marshall McLuhan,Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
—Marshall McLuhan,Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
«…ideogramo estas la esprimiva geŝtalto, malsame ol analiza disocio de la sentoj kaj funkcioj, kia estas la fonetika skribo.»
—Marshall McLuhan,Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
«Konscio estas neverbala procezo. Sed tamen dum pluraj jarcentoj ni preferis ĉenon de inferencoj kiel signon de logiko kaj racio.»
—Marshall McLuhan,Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
«Ankoraŭ en la 18-a jarcentoDavid Hume pruvis, ke neniu sinsekvo, ĉu natura aŭ logika, atestas iun ajn kaŭzecon. La sekva simple aldoniĝas al la antaŭa, sed ne estas kaŭzata de ĝi.»
—Marshall McLuhan,Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
«En tribajkulturoj ordigo de sperto okazas danke al dominado de aŭda senta vivo, subpremanta vidajn valorojn. Aŭdo, malsame ol la malvarma kaj neŭtrala okulo, estas supersensiva, preciza kaj ĉioninkluziva. En parolaj kulturoj ago kaj reago estas samtempaj. La fonetika kulturo ja donas al la homoj rimedojn de subpremado de iliaj sentoj kaj emocioj ĉe ekpartopreno en agado. Agi sen reagi al io ajn kaj sen engaĝiĝi — tio estas specifa atingo de la okcidentaskriba homo.»
—Marshall McLuhan,Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
«Kiel jam delonge diris [Jean-Jacques] Rousseau (kaj post li ankaŭ la filozofoj-romantikuloj), ĉe la legopova homo okazas kolosa disfendiĝo de imaga, emocia kaj sentavivoj.»
—Marshall McLuhan,Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
«Ĝis aperis telegrafo, mesaĝoj ne povis vojaĝi pli rapide ol mesaĝisto. Antaŭe la vojoj kaj skribavorto estis forte interligitaj. Nur post alveno de telegrafo informo apartiĝis de tiaj firmaj portiloj kiel ŝtono kaj papiruso, grandparte same kiel antaŭe mono apartiĝis de ledo, valorbriko kaj metaloj, iĝinte finfine papera.»
«Akcelo kreas strukturon, kiun iuj ekonomikistoj nomas modelo “centro — periferio”. Kiam ĝi iĝas tro granda por kreanta kaj reganta ĝin centro, de ĝi ekapartiĝas fragmentoj, kiuj starigas novajn sistemojn “centro — periferio”, jam siajn proprajn.»
—Marshall McLuhan,Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
—Marshall McLuhan,Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
«Post invento de aviadilo la urboj estas same malmulte ligitaj al homaj bezonoj kiel la muzeoj. Ili iĝas muzeaj ekspozicioj, kies koridoroj memorigas forirantajn al pasintecoindustriajn muntoĉenojn.»
—Marshall McLuhan,Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
«…la vojaĝanto transiras al fluglinioj kaj pro tio ĉesas travivi la akton de vojaĝo mem… Li ekvojaĝas nur post kiam li alteriĝas.»
—Marshall McLuhan,Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
«Vilaĝo instituciigis ĉiujn homajn funkciojn en formoj, kiuj havas malaltan intensecon. En tiu milda formo ĉiu povis ludi plurajn rolojn. Grado de partopreno estis alta kaj grado de organizado — malalta.»
—Marshall McLuhan,Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
«Hodiaŭ, en la elektraepoko, denove okazas serĉado de tia biologia aliro al artefarita medio.»
—Marshall McLuhan,Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
«Anksio de la vilaĝo, anstataŭigita de rezisto de la urbo transformiĝis je elĉerpiĝo kaj inercio de la imperio.»
—Marshall McLuhan,Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
—Marshall McLuhan,Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
«Fervojo neimageble intensigis militarton, iginte la enlandan militon en Usono la unua granda konflikto, en kiu estis uzataj fervojaja linioj, kaj elvokinte ĝian fascinan studadon en ĉiuj eŭropaj ĝeneralaj staboj, kiuj ankoraŭ ne havis eblecon uzi fervojon por komuna sangoverŝado.»
—Marshall McLuhan,Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
—Marshall McLuhan,Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
«Nome al fervojo la usonaurbo ŝuldas sian abstraktan kradan planadon kaj neorganikan apartigadon de produktado, konsumado kaj loĝado. La aŭto ĥaosigis abstraktan formon de la industria urbo, miksinte ĝiajn apartigitajn funkciojn ĝis tia grado, ke tio elrevigis kaj zorgigis same urboplaniston kaj civitanon. Restis nur ke aviadilo kompletigu tiun implikaĵon, komplikiginte moveblecon de la civitano ĝis tiu punkto, kiam la urba spaco iĝas neadekvata. Same neadekvatas spaco de la granda urbo al telefono, telegrafo, radio kaj televido.»
—Marshall McLuhan,Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
«En teatro, balo, futbala matĉo, preĝejo ĉiu individuo ĝuas ĉeeston de ĉiuj aliaj. Ĝuo pro ĉeestado en amasoj konsistas en tiu ĝojo pro kresko de nombro, kies ekziston oni jam delonge supozis ĉe legopovaj membroj de la okcidentasocio.»
—Marshall McLuhan,Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
«Kiel skribo estas larĝigo kaj apartiĝo de la plej neŭtrala kaj objektiva nia senso, nome de vidkapablo, ankaŭ la nombro estas larĝigo kaj apartiĝo de la plej intima kaj interliganta nia aktivado — nia tuŝsenso.»
—Marshall McLuhan,Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
«La eŭropano ekde la Dua mondmilito komencis akcenti vidajn valorojn; ne hazarde lia ekonomio subtenas nuntempe amasan produktadon de unuformaj konsumaĵoj. La usonanoj ja unuafoje ekribelis kontraŭ la unuformaj konsumismaj valoroj.»
—Marshall McLuhan,Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
—Marshall McLuhan,Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
«Plejparto de la sakraĵoj estas superŝarĝitaj je tuŝa akcento. Pro tio ili ŝajnas tiom naturaj kaj vivaj al la vidahomo.»
—Marshall McLuhan,Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
«La subevoluintaj popoloj traktas nudecon, se ĝi tute interesas ilin, de pozicio kiun ni kutimas atendi de niaj pentristoj kaj skulptistoj — la pozicio, inkluzivanta ĉiujn sensojn samtempe. Por homo, uzanta la tutan sensan aparaton, nudeco estas la plej riĉa ebla esprimo de struktura formo. Por tre vida kaj malekvilibriĝinta senseco de la industriajsocioj, subita renkontiĝo kun tuŝa karno iĝas vere ebriiga muziko.»
—Marshall McLuhan,Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
«Loĝejo kiel ŝirmejo estas larĝigo de niaj mekanismoj de kontrolo de la korpotemperaturo, do ni kolektiva haŭto aŭ vesto. Plua larĝigo de la fizikaj organoj al ekstera mondo, kontentiganta bezonojn de grandaj grupoj, estas la urboj.»
—Marshall McLuhan,Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
—Marshall McLuhan,Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
«Elektralumo nuligis apartigon de nokto kaj tago, de la interna kaj ekstera, de la subtera kaj surtera. Ĝi ŝanĝis ĉiun spacan aspekton de laboro kaj produktado same kiel aliaj elektriloj ŝanĝis spaco-tempan sperton de la socio.»
—Marshall McLuhan,Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
«Kutime infano el slumoj havas tre subevoluintan vidan orientiĝon. Li ne vidas sin mem kiel evoluantan je io. Li ne starigas antaŭ si malproksimajn taskojn kaj celojn. De tago al tago li estas profunde mergiĝinta je sia propra mondo kaj ne kapablas plani por si terenon en alte specialiĝinta sensavivo de la vidahomo. Danke al televidaimago tia stato de sluma infano ĉiam pli disvastiĝas tra la tuta loĝantaro.»
—Marshall McLuhan,Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
«En la unuaj vivmonatoj kaptado okazas reflekse; kapablo pri la vola malstreĉiĝo aperas nur fine de la unua vivojaro. Parolo aperas kun evoluo de kapablo lasi la objektojn. Ĝi ebligas distanciĝi de la medio, kio estas ankaŭ kapablo al pli alta movebleco en esplorado de tiu medio.»
—Marshall McLuhan,Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
«Negocado per valuto baziĝas sur principo de alterna cikla kaptado kaj lasado.»
—Marshall McLuhan,Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
«Dum laboro anstataŭiĝas per pura cirkulado de informoj, mono kiel rezervejo de laboro fandiĝas kun informaj formoj de kredito kaj kreditkarto.»
—Marshall McLuhan,Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
«En senskriba mondo “laboro” ne ekzistas. Primitiva ĉasisto aŭ fiŝkaptisto estis okupita je laboro ne pli ol nuntempa poeto, pentristo aŭ pensanto. Tie, kiel homo per sia tuta estaĵo engaĝiĝas je agado, ekzistas neniu laboro. Laboro aperas en malnomadajagrikulturajsocioj kune kun apartigo de laboroj kaj specialigo de la funkcioj kaj taskoj. En la komputika epoko ni denove komplete engaĝiĝas je niaj roloj. En la elektra epoko “laboro” cedas lokon al engaĝiĝo kaj absorbiĝo, kiaj ekzistis en tribo.»
—Marshall McLuhan,Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
—Marshall McLuhan,Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
«Nome el farata de ni dividado de tempo je unuformaj, videbligitaj pecoj naskiĝas nia agadosento, kaj ankaŭ tiu propra al ni senpacienco, kiam ni ne povas elteni prokraston inter la eventoj. La senskribajkulturoj ne konas tian senton de senpacienco kaj percepton de tempo kiel daŭro. Same kiel “laboro” naskiĝas kun apartigado de laboro, ankaŭ daŭro aperas kun apartigado de tempo, speciale per tiuj ĝiaj pecoj, per kiuj la mekanika horloĝo enigas en travivadon de tempo unuforman sinsekvon.»
—Marshall McLuhan,Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
«…la mekanikaepoko estis interludo inter du grandaj organikaj periodoj de kulturo.»
—Marshall McLuhan,Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
«Malsame ol simpla laborilo, maŝino estas larĝigo aŭ eksterigo de la procezo.»
—Marshall McLuhan,Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
«…la granda leĝo de bibliografio: “Ju pli multis ili antaŭe, des pli malmultas ili nun”.»
—Marshall McLuhan,Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
«La amasa arto estas klaŭno, memoriganta al ni pri la tuteco de la vivo kaj pri ĉiuj kapabloj, perditaj de ni en nia ĉiutaga rutino. Li prenas al si kuraĝon plenumi specialiĝintajn rutinajn agojn de la socio, agante kiel tuteca homo. Sed la tuteca homo estas senpova en la specialista situacio. kaj tio donas almenaŭ unu el aliroj al komprenado de la bildstria arto, kaj samtempe de la klaŭna arto.»
—Marshall McLuhan,Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
«Usono same grave eŭropiĝas kiom Eŭropo usoniĝas.»
—Marshall McLuhan,Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
«Ni donacis al la junularo bruan kaj akresonan asfaltan ĝangalon kompare al kiu iu ajn tropika ĝangalo ŝajnas esti kvieta kaj sekura kiel kuniklejo. Ni nomis tion normala. Ni pagis al homoj por subtenado de tiu ĝangalo je altega intensonivelo, ĉar tio donis bonan profiton. Kaj kiam industrio de amuziĝo provis doni rezonan faksimilon de la kutima urbafrenezo, niaj brovoj mire saltis supren.»
—Marshall McLuhan,Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
«Ĝis 1700 pli ol duono de ĉiuj eldonatajlibroj estis antikvaj aŭ mezepokaj. Do al la unua legantaro, konsumanta presitan vorton, estis donacita ne nur la antikveco, sed ankaŭ la mezepoko. Kaj plej popularaj estis mezepokaj tekstoj.»
—Marshall McLuhan,Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
—Marshall McLuhan,Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
«Eble la plej grava el ĉiuj kapabloj, donitaj de la libroeldonado al la homo, estas kapablo distanciĝi kaj malimplikiĝi, kapablo agi senreage al io ajn.»
—Marshall McLuhan,Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
—Marshall McLuhan,Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
«Eĉ pli rimarkeblaj estis tiaj sekvoj de libroeldonado kiel apartigo de poezio disde kantado, de prozo disde la retoriko, kaj de popolaparolo disde tiu edukita. Rilate poezion, evidentiĝis ke poeziaĵon oni povas legi sen ke oni aŭdu ĝin, kaj ke muzikilojn oni povas ludi sen poezia akompano.»
—Marshall McLuhan,Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
«Unuformeco kaj ripetebleco de eldonado trasobris la tutan Renesancon per imago de tempo kaj spaco kiel seninterrompaj mezureblaj kvantoj. Rekta sekvo de tiu ideo iĝis malsanktigado de la mondo de naturo kaj de la mondo de potenco. Nova rimedo kontroli fizikajn procezojn per ilia segmentado kaj fragmentado apartigis ne nur Dion disde la Naturo, sed sed ne malpli forte la Homon disde la Naturo, kaj homon disde homo.»
—Marshall McLuhan,Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
«El pluraj neantaŭvideblaj sekvoj de libroeldonado eble plej famas naskiĝo de naciismo. Politika unueciĝo de loĝantaroj surbaze de dialektaj kaj lingvaj grupoj estis neimagebla ĝis la eldonado transformis ĉiun popolan lingvon je ekstensia komunikilo. Tribo — larĝigita formo de familio, konsistanta el sangaj parencoj — eksplodas per eldonado kaj anstataŭiĝas per asocio de homoj, egale edukitaj esti individuoj.»
—Marshall McLuhan,Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
«Okazis naskiĝo de “literaturisto”. Disvastiĝinte je parolavorto, tiu literatura egaltonaleco ebligis al legopovaj homoj konservi en parolo unuecan “altan parolmanieron”, necesas diri, tute neelteneblan, kaj al prozistoj de la 19-a jarcento — akcepti moralajn trajtojn, kiujn nun nur malmultaj pretus sekvi… humuro, slango kaj drameca elano de anglo-usona parolo iĝis monopolo de duonlegopovaj homoj.»
—Marshall McLuhan,Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
«…la feŭda sistemo iĝis socia daŭrigo de piedingo. La piedingo unuafoje aperis en la Okcidento en la 8-a jarcento kaj estis pruntita de la Oriento. Kun apero de la piedingo aperis la ĉevalbatalo, naskinta novan socian klason. La eŭropa klaso de ĉevalbatalantoj jam ekzistis, restis nur armigi ĝin, sed por komplete armigi la kavaliron, necesis unuigi resursojn de deko aŭ pli da kamparanaj kortoj.»
—Marshall McLuhan,Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
«Biciklo levis radon ĝis la kampo de aerodinamika bilanco kaj ne tre ĉirkaŭire kondukis al kreado de aviadilo. Ne hazarde la fratoj Wright estis biciklaj mekanikistoj kaj la unuaj aeroplanoj iel similis al bicikloj.»
—Marshall McLuhan,Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
«Por [Samuel] Beckett la tuteca estaĵo estas ne akrobato, sed klaŭno. Akrobato agas kiel specialisto, uzante nur limigitan segmenton de siaj kapabloj. Klaŭno ja estas tuteca homo, kopianta akrobaton en fajna dramo de nekompetenteco.»
—Marshall McLuhan,Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
—Marshall McLuhan,Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
«Humpty Dumpty estas evidenta ekzemplo de integra tuteco.»
—Marshall McLuhan,Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
«Kaj monoklo, kaj fotilo emas transformi homojn je aĵoj, kaj fotado disvastigas kaj multigas homan bildon en skalo, propra al amasaj produktaĵoj.»
—Marshall McLuhan,Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
«Nia normala vidkapablo ankaŭ kaptas ĉion piedojn supren. Psike ni alkutimiĝas transversi nian vidan mondon kapon supren per transigado de imago, stampita sur retino, el la vidaj al tuŝaj kaj kinetaj parametroj. Estado kapon supren estas io kion ni perfekte sentas, sed ne povas senpere vidi.»
—Marshall McLuhan,Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
—Marshall McLuhan,Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
«[post apero de fotado] …la arto transiris de ekstera kopiado al la interna produktado.»
—Marshall McLuhan,Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
«Ĉeeste de filmo aŭ fotoskribahomo ne nur ŝtoniĝas kaj konfuziĝas, sed ankaŭ grandigas sian mallertecon per defendema orgojlo kaj pardonemo rilate al la “pop-kulturo” kaj “amasaj amuziĝoj”. Nome en tia atmosfero de buldoga stulteco ne povis digne alfronti defion de la presita libro en la 16-a jarcento la filozofoj-skolastoj.»
—Marshall McLuhan,Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
—Marshall McLuhan,Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
«Leganto de libroj ĉiam inklinis al pasiveco, ĉar ĝi plej konvenas al legado. Nun pasiva iĝis la vojaĝanto.»
—Marshall McLuhan,Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
«…la mondo iĝis siaspeca muzeo de eksponaĵoj, kiujn vi jam renkontis antaŭe en iu alia komunikilo.»
—Marshall McLuhan,Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
«Por nepreparita konscio ĉia legado kaj ĉia kino, same kiel ĉia vojaĝo, estas same banalaj kaj nenutraj kiel spertoj.»
—Marshall McLuhan,Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
«La veraj novaĵoj ĉiam estas malbonaj novaĵoj: malbonaj novaĵoj pri iu aŭ malbonaj novaĵoj por iu.»
—Marshall McLuhan,Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
«Kiam rapidiĝas aŭtomatigo, evidentiĝas ke ŝlosila varo estas informo kaj malmolaj produktoj estas ne pli ol aldonaĵo al cirkulado de la informoj.»
—Marshall McLuhan,Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
«En Okcidenta Eŭropolibro aperis delonge antaŭ gazeto; tamen en Rusio kaj Centra Eŭropo libro kaj gazeto evoluis preskaŭ samtempe, sekve de kio tiuj du formoj ne estis strikte apartigitaj.»
—Marshall McLuhan,Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
«Reklamaj afiŝoj (kaj informoj pri situacio en valorpaperaj merkatoj) estas la fundamento, sur kiu kuŝas la gazetaro.»
—Marshall McLuhan,Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
«Stulteco de la Voĉo de Ameriko kiel dissenda servo por eksterlando tute ne kompareblas kun lerteco de BBC aŭ la Moskva Radio, sed tion kio mankas al ĝia verbala enhavo ĝi komplete rekompencas per amuzvaloro de la usonaĵazo.»
—Marshall McLuhan,Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
«Por kreado de reklama afiŝo estas uzataj pli da peno kaj penso, inteligento kaj arto ol por kreado de iu ajn teksta elemento de gazeto aŭ revuo. Anoncoj estas novaĵoj. Kio estas fuŝa en ili estas ke ili estas ĉiam bonaj novaĵoj.»
—Marshall McLuhan,Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
«…ekde komenco gazeto inklinis al ne libra, sed al la mozaika aŭ partoprena formo. Post rapidiĝo de eldonado kaj kolektado de novaĵoj tiu mozaika formo iĝis dominanta aspekto de la homa asociiĝo; ja la mozaika formo signifas ne senpasian “vidpunkton”, sed partoprenon en la procezo. Pro tio la gazetaro estas ne apartigebla de la demokratia procezo, sed komplete senvalora de la literatura aŭ libra vidpunkto.»
—Marshall McLuhan,Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
«Sciigoj en la gazetaro, kiujn homoj atentas unuavice, estas la sciigoj pri tio, kion ili jam konas… Ĉar por raciaj estaĵoj denove vidi aŭ rekoni sian sperton en nova materia formo estas la pleja vivplezuro. La sperto, transformita je nova komunikilo, donas laŭvorte ĉarmigan revenon de antaŭa travivaĵo.»
—Marshall McLuhan,Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
«Tuj post kiam la gazetaro komprenis, ke prezentado de la novaĵoj estas tute ne rakontado pri okazaĵoj kaj sciigoj, sed rekta kaŭzo de la eventoj, okazaĵoj tuj multiĝis.»
—Marshall McLuhan,Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
«La rusa kaj eŭropagazetisto, malsame ol la usona, estas literaturisto. Paradokse, sed en la skriba Usono la gazetaro havas intense parolan karakteron dum en la parola Rusio kaj Eŭropo — strikte literaturajn naturon kaj funkcion.»
—Marshall McLuhan,Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
—Marshall McLuhan,Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
«Eĉ en sia elekto de konvenaj materialoj por novaĵoj la gazetaro preferas homojn, jam certagrade famiĝintajn danke al kino, radio, televido kaj teatro. Tiun fakton ni povas uzi kiel lakmuspaperon dum esplorado de naturo de ilo kiel la gazetaro, ĉar se iu aperas nur en gazeto, tio estas plia pruvo de tio, ke li estas ordinara civitano.»
—Marshall McLuhan,Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
«Posedantoj de komunikiloj ĉiam penas doni al la publiko tion, kion ĝi deziras, ĉar ili sentas ke ilia povo radikas en la komunikilo mem, ne en sciigo aŭ programo.»
—Marshall McLuhan,Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
«…la usonano estas ido de kvar radoj kaj atingo de la aĝo, ebliganta ricevi stirpermesilon, havas por la usona junularo oble pli grandan signifon ol atingo de la aĝo, ebliganta voĉdoni…»
—Marshall McLuhan,Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
«Iuj observantoj insistas ke lastatempe lokon de la aŭto kiel statusa simbolo okupis la domo.»
—Marshall McLuhan,Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
«Ĉiam pli gravan konfuzon elvokas transformado de la aŭtoj en vera loĝantaro de niaj urboj, sekve de kio okazis perdo de la homa skalo en la energioj kaj distancoj.»
—Marshall McLuhan,Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
«Necesas agnoski, ke foriro-al-laborejo kaj reveno-de-laborejo preskaŭ certe komplete perdos sian nunan karakteron. Tiusence la aŭto kiel veturilo sekvos la vojon de la ĉevalo. La ĉevalo perdis sian rolon en transportado, sed memfide revenis al la amuzado.»
—Marshall McLuhan,Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
«…kun apero de nova teknologio ŝanĝiĝas la kadro mem, ne nur bildo en tiu ĉi kadro.»
—Marshall McLuhan,Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
—Marshall McLuhan,Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
«…nome potenco de la aŭto egaligas ĉiujn sociajn malsamaĵojn kaj faras piediranton duaranga civitano. Multaj rimarkis ke realaj integrantoj kaj egaligantoj de la blankuloj kaj nigruloj en la Sudo estis ne esprimado de moralaj vidpunktoj, sed privata aŭto kaj kamiono.»
—Marshall McLuhan,Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
«Efektive la aŭtomatigo proksimas al produktado de la unika kaj tajlita laŭ individua mendo kun rapideco kaj ĉipeco de muntoĉeno.»
—Marshall McLuhan,Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
«La aŭto iĝis kiraso, protekta kaj agresema konko de la urba kaj apudurba homo.»
—Marshall McLuhan,Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
«Disponante enormajn buĝetojn, komercaj artistoj iris direkte al transformado de la reklama anonco je ikono… Do en la reklamaj anoncoj manifestiĝas tendenco foriri de konsumista bildo de la produkto direkte al la krea imago de la procezo.»
—Marshall McLuhan,Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
«Reklamaj anoncoj ŝajne funkcias surbaze de tre avangarda sperto, laŭ kiu iu ajn malgravaĵo kaj iu ajn specimeno en brua kaj troa skvalo de ripetado estos ĉiam konfirmantaj sin mem. Reklamo kondukas la principon de ĉionvora bruo je stabila nivelo de admono. Ĝi plenforte similas al la proceduro de cerbolavado.»
—Marshall McLuhan,Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
«Reklamaj anoncoj ne estas destinitaj por konscia konsumado. Ili estas konceptitaj kiel subsojlaj piloloj por nekonscio, kies destino konsistas en hipnota efiko, speciale al sociologoj.»
—Marshall McLuhan,Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
«Ĉar en la afero de produktado de reklama anonco por tiu aŭ alia linio de konsumistaj varoj kunlaboras lertaj kaj sagacaj teamoj de talentuloj, evidentas ke ĉiu akceptebla afiŝo estas energia dramigo de la komuna sperto. Neniu grupo da sociologoj povas konkuri kun reklama teamo pri kolektado kaj pritraktado de utilaj sociaj datumoj.»
—Marshall McLuhan,Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
«…la demokratialibero konsistas ĉefe en ne rimarki politikon kaj anstataŭe zorgi pri minaco, kaŭzata de hirta hararo, harkovritaj kruroj, malvigla intestofunkciado, ekpendantaj mamoj, enfalanta makzelo, troa pezo kaj sangostagnado.»
—Marshall McLuhan,Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
—Marshall McLuhan,Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
«Tiuj, kiuj pasigis tutan vivon en lukto kontraŭ “mensoga kaj erariga reklamo”, estas por reklamistoj sama donaco kiel abstinentuloj por bierfaristoj, kaj moralajcenzoroj por libroj kaj filmoj. La protestantoj estas plej bonaj spektantoj kaj akcelantoj.»
—Marshall McLuhan,Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
—Marshall McLuhan,Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
«Iutage historiistoj kaj arkeologoj malkovros, ke reklamaj anoncoj de nia tempo estas la plej riĉaj kaj fidindaj ĉiutagaj speguliĝoj el ĉiuj, kiujn ĝis nun produktis la socio rilate sian vivocirklon.»
—Marshall McLuhan,Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
«…en ŝercoj kaj ludoj ni rekonstruas tutecan personecon, kiu en ordinara mondo kaj profesia vivo povas uzi nur etan sektoron de sia ekzistado.»
—Marshall McLuhan,Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
—Marshall McLuhan,Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
«Kio malebligas al la milito esti vera ludo estas evidente la sama afero, kiu malebligas tion al valorpapera merkato kaj komerco, nome: la reguloj estas ne komplete konataj kaj akceptitaj de ne ĉiuj ludantoj. Krome en la milito kaj komerco plenforte partoprenas la spektantaro; same kiel en la aborigenasocio mankas mallarĝsence la arto, ĉar en kreado de la arto estas engaĝita ĉiu.»
—Marshall McLuhan,Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
«[pri artistoj] Ili sciis ke estas okupitaj de kreado de vivaj modeloj de situacioj, kiuj en la socio ĝenerale ankoraŭ ne maturiĝis. En sia arta ludo ili malkovradis, kio efektive okazas kaj nome tiel ili “avancis la epokon”. Ne-artistoj ja ĉiam rigardas nuntempon tra okulvitroj de antaŭa epko. Ĝeneralaj staboj ĉiam perfekte pretas venki en la pasintamilito.»
—Marshall McLuhan,Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
«…eĉ ne unu nova ideo naskiĝas ene de granda entrepreno. Ĝi devas invadi organizaĵon de ekstere, tra iu malgranda, sed konkuranta organizaĵo.»
—Marshall McLuhan,Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
«Elektro donas povajn voĉojn al malfortuloj kaj suferantoj, forbalaas burokratajnspecialismojn kaj laborhorarojn de la racio, ligita al instrukcioj kaj gvidiloj. Parametro de la “homa intereso” estas nura parametro de senpera partopreno en sperto de aliaj, naskiĝanta kun apero de momenta transdono de la informoj.»
—Marshall McLuhan,Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
«La profesiajn diplomatojn kun delegitaj rajtoj forpremis ĉefministroj, prezidantoj kaj ministroj pri eksteraj aferoj, opiniantaj ke ili povas konduki ĉiujn gravajn intertraktojn persone.»
—Marshall McLuhan,Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
«Danke al elektro ni denove ĉie ekhavas interpersonajn rilatojn, kvazaŭ ni loĝas en vilaĝeto. Tiu ligo estas profunda, al ĝi mankas delegado de funkcioj aŭ rajtoj. La mekanika ĉie estas forpremata de la organika. Dialogo forpremas lekcion.»
—Marshall McLuhan,Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
«La novaĵoj persiste forpremadis la vidpunktojn kiel faktoron de formiĝo de sociaj normoj…»
—Marshall McLuhan,Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
—Marshall McLuhan,Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
«…kiam en la 90-aj jaroj de la 19-a jarcento la kontorojn inundis la unua ondo de sekretariinoj-tajpistinoj, produktantoj de kraĉujoj ekvidis en tio signon de proksimiĝanta fino. Ili pravis. Sed eĉ pli gravas ke unuformaj vicoj de atentantaj modon sekretariinoj-tajpistinoj ebligis revolucion en la vesta industrio. Tion kion ili surportis, deziris surporti ĉiu kamparanajunulino, ja la tajpistino estis populara enkorpigo de entreprenemo kaj lerteco. Ŝi estis diktatoro de stilo.»
—Marshall McLuhan,Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
«La tajpilo kunfandas verkadon kaj publikigadon, naskante tute novan rilaton al la skriba kaj tajpita vorto. Verkado per tajpilo ŝanĝis formojn de la lingvo kaj literaturo…»
—Marshall McLuhan,Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
«La tajpiloj kaŭzis enorman furoron en vendado de la vortaroj. Ili ankaŭ kreis sennombrajn plenŝtopitajn dosierujojn, kio kaŭzis nuntempan kreskon de firmaoj, produktantaj kancelariaĵojn.»
—Marshall McLuhan,Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
«En iu ajn tia [komerca aŭ burokrata] strukturo tempoj de kresko de nombro de personaro estas ligitaj ne al plenumata laboro, sed al interna komunikado inter ĝiaj membroj. (Alivorte, la komunikilo estas mesaĝo). La leĝo de Parkinson, se transformi ĝin je matematika formo, diras ke la jara tempo de kresko de personaro varios de 5,17% ĝis 6,56%, “sendepende de iuj ajn ŝanĝoj en la kvanto de laboro, kiun necesos fari (se ĝi entute haveblas)”… Kion Parkinson pene kaŝas de si kaj de siaj leganotj, estas la simpla fakto ke en sfero de cirkulado de informoj la ĉefa “laboro kiun necesos fari” estas efektive la cirkulado de informoj.»
—Marshall McLuhan,Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
«La historiistoDaniel Boorstin estas ekstreme ŝokita de tio, ke en nia epoko de la informojfameco estas determinata de ne tio ke iu ion faris, sed de tio ke li simple estas fama kiel famulo.»
—Marshall McLuhan,Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
—Marshall McLuhan,Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
«Legante, ni aŭskultas sonregistraĵon de la skribitavorto; aŭskultante radion, ni produktas vidan akompanadon. Kial ni ne kapablas bildigi dum paroli per telefono? …Malsame ol la skriba kaj presita paĝo, la telefono postulas plenan partoprenon. Ĉiu skriba homo kun indigno traktas tian insistan postuladon de la tuta atento, ĉar li delonge alkutimiĝis al fragmenta atento. Analogie la skriba homo nur kun granda peno povas lerni paroli aliajn lingvojn, ĉar alproprigado de la lingvo postulas partoprenon de ĉiujsensoj samtempe.»
—Marshall McLuhan,Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
«Multaj homoj dum konversacio per telefono sentas nedeteneblan bezonon “aŭtomate desegni”. Tiu fakto estas proksime ligita kun karaktero de tia komunikilo, nome: ĝi postulas partoprenon de ĉiuj niaj sensoj kaj kapabloj. Malsame ol radion, oni ne povas uzi ĝin kiel fonon. Ĉar la telefono proponas tre malriĉan aŭdimagon ni fortigas kaj kompletigas ĝin, uzante ĉiujn aliajn sensojn.»
—Marshall McLuhan,Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
«Pli-malpli same kiel la Brajlo-skribo, en kiu literoj estis anstataŭigitaj per reliefaj punktoj, naskiĝis kiel rimedo legi en mallumo militmesaĝojn, poste estis transprenita al muziko kaj fine por la blinduloj.»
—Marshall McLuhan,Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
«En la 70-aj jaroj de la 19-a jarcentoinventistoj en pluraj mondanguloj provis atingi elektran transdonadon de parolo kaj en tiu tago, kiam [Alexander Graham] Bell prezentis peton ĉe la Usona Patenta Buroo, ĝi ricevis ankaŭ desegnon de la telefono de Elisha Gray, sed nur unu aŭ du horojn poste… Bell akiris gloron kaj liaj konkurantoj iĝis notoj al li.»
—Marshall McLuhan,Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
«Surbaze de la telefono funkcios nur aŭtoritato de la scio.»
—Marshall McLuhan,Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
—Marshall McLuhan,Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
«En la epoko de Napoleono kaj lordo [Georg] Byron, kiam valso estis ankoraŭ nova formo, oni bonvenigis ĝin kiel barbaran plenumon de la revo de [Jean-Jacques] Rousseau pri la nobla sovaĝulo.»
—Marshall McLuhan,Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
«La valso estas ekzakta, mekanika kaj militisma, pri kio atestas ĝia historio. Por ke valso komplete rivelu sian sencon, en ĝi devas ĉeesti milita uniformo… En nia jarcento alvenon de ĵazo kaj ragtimo oni ankaŭ anoncis kiel invadon de primitiva aborigeno.»
—Marshall McLuhan,Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
«En la epoko de ĵazo ni kutime ne rimarkas, ke valso estiĝis kiel varmega kaj eksploda rimedo de homa sinesprimo, trarompiĝinta tra formalaj feŭdaj barieroj de fajnaj kaj ĥorusaj dancostiloj.»
—Marshall McLuhan,Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
«Cervantes vivis en la mondo, kie presado estis same nova kiel kino hodiaŭ en la Okcidento kaj al li ŝajnis evidente ke la presado — same kiel en nia tempo ekranaj imagoj – uzurpis la realan mondon.»
—Marshall McLuhan,Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
«Neskribaj kaj nevidaj kulturoj interesiĝas ĉefe pri internaj ol pri eksteraj kaŭzoj. Pro tio la skribaOkcidento vidas la tutan restan mondon kiel ĉenitan per dense plektita araneaĵo de superstiĉoj.»
—Marshall McLuhan,Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
—Marshall McLuhan,Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
«…en la 20-aj jaroj la usona vivmaniero estis enpakita kaj eksportita al ĉiuj mondanguloj. La mondo komencis energie aĉetadi enpakitajn revojn.»
—Marshall McLuhan,Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
«La libropresahomo kun preteco akceptis la filmon nome pro tio, ke ĝi simile al la libroj proponas internan mondon de fantazioj kaj revoj. La filmospektanto sidas en psikologiasoleco simile al silenta leganto de la libro. Alie okazis al la leganto de manuskripto kaj alie okazas al televidspektanto. Estas malkomforte ŝalti televidilon nur por si mem en la hotela ĉambro aŭ eĉ hejme. La mozaika televida bildo postulas socian kompletigadon kaj dialogon.»
—Marshall McLuhan,Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
«…ĉia nova inventaĵo devas trapasi en sia evoluo la unuan etapon, kiam nova influo ankoraŭ funkcias per malnova metodo, komplikigita aŭ modifita per iu nova trajto.»
—Marshall McLuhan,Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
—Marshall McLuhan,Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
«Ekde apero de la televido, infanoj — sendepende de vidkapabla stato — tenas la kapon averaĝe je distanco de 6,5 coloj de la presita paĝo. Niaj infanoj strebas transporti sur la presitan paĝon la komplete engaĝigajn sensajn rajtojn de la televida bildo.»
—Marshall McLuhan,Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
«La helmo de Mackworth, kiun oni surmetis sur infanojn spektantajn televidon, montris ke iliaj okuloj spuras ne agadon, sed reagojn. La okuloj preskaŭ ne dekroĉiĝas de vizaĝoj de aktoroj, eĉ kiam okazas perfortaj scenoj.»
—Marshall McLuhan,Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
—Marshall McLuhan,Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
«Rasa integriĝo, plenumata surbaze de vida unueco, estas larĝigo de la sama kultura strategio de la skribahomo, al kiu diferencoj ĉiam ŝajnas forigendaj, ĉu temas pri diferencoj de raso aŭ genro, spaco aŭ tempo.»
—Marshall McLuhan,Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
«Proksima plano, uzata en kino por kaŭzi ŝokon, en televido estas normala afero.»
—Marshall McLuhan,Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
«…plejparto de televidajsteluloj estas viroj, do “malvarmaj personoj”, dum plejparto de kinaj steluloj estas virinoj, ĉar oni povas prezenti ilin kiel “varmajn” personojn. Post apero de la televido kinosteluloj — same viroj kaj virinoj — malsupreniris kun la tuta stelula sistemo al pli modesta statuso.»
—Marshall McLuhan,Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
«Ĉiu travivas oble pli ol li komprenas. Dume ne kompreno, sed nome travivo influas la konduton, speciale en kolektivaj aferoj de rimaroj kaj teknologioj, kie individuo preskaŭ senevite ne konscias influon, kiun li spertas.»
—Marshall McLuhan,Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
—Marshall McLuhan,Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
«De la vida vidpunkto ĉiuj senescepte eŭropajaŭtoj aspektas tiom aĉe, ke iĝas evidente: al la kapoj de iliaj kreintoj neniam venis la penso, ke iu rigardos ilin. Ili apartenas al la tipo de aĵoj, kiujn oni surmetas kiel pantalonon aŭ sviteron.»
—Marshall McLuhan,Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
—Marshall McLuhan,Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
«Por rezisti al la televido necesas do preni kontraŭvenenon de parencaj al li komunikiloj kiel presado.»
—Marshall McLuhan,Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
«…ĉiu kies aspekto malkaŝe deklaras liajn rolon kaj statuson en la vivo ne konvenas por la televido.»
—Marshall McLuhan,Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
«S-ro Ĥruŝĉov havas tre saturitan aŭ kompletan imagon kaj aspektas en televida ekrano kiel komika karikaturo. En fototelegrafo kaj televido s-ro Ĥruŝĉov estas gaja komikulo, tute senarmiga persono.»
—Marshall McLuhan,Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
«…la tiom varma komunikilo kiel kino bezonas homojn, kiuj tute certe aspektas kiel tipoj. Tiom malvarma komunikilo kiel televido ne toleras tipecon, ĉar ĝi lasas spektanton elreviĝinta, sen doni al li eblecon labori por “fermado” aŭ finado de la imago.»
—Marshall McLuhan,Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
«La prezidanto [John F.] Kennedy ne aspektis kiel riĉulo, nek kiel politikisto. Li povis esti iu ajn — de spicisto kaj profesoro ĝis futbala trejnisto. Li ne estis tiom draste konturita aŭ tro preta al parolo por fuŝi agrable nepostuleman svagecon de sia vizaĝesprimo kaj konturoj. Li transiradis el palaco al traba kabano, el lukso al la Blanka domo laŭ ekzemplo de la televidaj transformiĝo kaj transversiĝo.»
—Marshall McLuhan,Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
«Ido de televido soifas engaĝiĝon kaj ne deziras specialistanlabropostenon estonte. Li soifas rolon kaj profundan ligitecon al sia socio.»
—Marshall McLuhan,Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
«Televidainfano ne kapablas antaŭvidi, ĉar li deziras engaĝiĝon kaj ne kapablas akcepti fragmentan kaj simple vidigitan celon aŭ sorton nek en edukado, nek en la vivo.»
—Marshall McLuhan,Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
«[pri televido] …ne tiom vida, kiom tuŝ-aŭdakomunikilo, entiranta en profundan interagadon ĉiujn niajn komunikilojn.»
—Marshall McLuhan,Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
«[pri televido] Ĝi engaĝas nin en movadon internen, sed ne emociigas, nek agitas kaj nek inspiras. Oni povas supozi, ke tio estas specifa trajto de iu ajn profunda sperto.»
—Marshall McLuhan,Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
«Aplikado de pulvo por lanĉado de ĵetaĵoj laŭ trajektorio atendis aperon de perspektivo en la arto. Tiu eventa ligo inter teknologio kaj la arto povas klarigi problemon, pri kiu longatempe cerbumis antropologoj. Ili ĉiam denove klopodis klarigi la fakton, ke la neskribaj homoj kutime estas malbonaj fusilpafistoj, sin apogante sur tio ke kaze de pafarko kaj sago pli gravis proksimeco al ludo, ne distanca precizeco, atingi kiun estis preskaŭ neeble; el tio, asertas iuj antropologoj, sekvas kutimo imiti dum ĉasadobestojn, transvestante je iliaj feloj por pli proksime kaŝiri al la grego.»
—Marshall McLuhan,Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
—Marshall McLuhan,Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
«Facile plenumata de ni apartigado de specifa, izolita celo en la spaco, helpe de fusilo kiel larĝigo de okulo, — ĉio ĉi malkonvenas por la neskribahomo.»
—Marshall McLuhan,Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
«Skribo eĉ nun restas fundamento kaj ekzemplo de ĉiuj programoj de industria mekanizado, sed samtempe ĝi fermas la cerbojn kaj sensojn de siaj uzantoj en la mekanika kaj fragmenta matrico, kiu tiom necesas por subtenado de la mekanizita socio. Pro tio transiro de la mekanika teknologio al la elektra estas por ni ĉiuj tiom traŭma kaj severa. Dum longa tempo ni uzis la mekanikajn metodojn kun iliaj limigitaj eblecoj kiel fusilon. La elektraj metodoj ne povas esti uzataj agrese krom por mortigi sin tuj, kvazaŭ malŝalti la lumon. Vivi samtempe kun ambaŭ tiuj teknologioj estas la specifa dramo de la 20-a jarcento.»
—Marshall McLuhan,Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
—Marshall McLuhan,Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
«Aŭtomatigo estas la informo kaj ĝi ne nur eliminas laborpostenojn en la mondo de laboro, sed ankaŭ eliminas fakojn en la mondo de edukado.»
—Marshall McLuhan,Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
«En la eduka sfero la kutima divido de lernoplano je la fakoj arkaiĝis same kiel post alveno de la Renesanco arkaiĝis la mezepokaj trivium kaj kvadrium.»
—Marshall McLuhan,Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
«Daŭrigante en la spirito de la nunaj specimenoj de fragmenta senligiteco, niaj lernejaj lernoplanoj garantiite liverados al ni civitanojn, ne kapablajn kompreni tiun kibernitikanmondon en kiu ili vivas.»
—Marshall McLuhan,Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
«Dum io iĝas pli komplika, ĝi iĝas ankaŭ malpli specialiĝinta. La homo estas pli komplika kaj malpli specialiĝinta ol la dinosaŭro.»
—Marshall McLuhan,Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
«La elektraepoko de servomekanismoj subite liberigas la homojn de la mekanika kaj specialistasklaveco de la antaŭa maŝina epoko. Kiel la maŝino kaj aŭto liberigis la ĉevalon kaj transigis ĝin al la sfero de amuzado, tiel la aŭtomatigo faros la samon al la homoj. Super ni subite ekpendis minaco de liberiĝo, ekzamenanta niajn internajn kapablojn pri memstara eltrovado de okupo por si kaj de krea partopreno en la socio.»
—Marshall McLuhan,Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
«La homoj subite transformiĝis je nomadaj kolektantoj de scioj, nomadaj kiel neniam antaŭe, liberaj de fragmenta specialismo kiel neniam antaŭe — kaj samtempe kiel neniam antaŭe engaĝitaj je la totala socia procezo.»
—Marshall McLuhan,Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]