« La ĉefajn kialojn por maltrankviliĝi Usono havas ses. La unua estas la kreskanta kaj minacanta iĝi neeltenebla por la ekonomio ŝtata ŝuldo… La dua maltrankviliga punkto estas la putriĝinta financa sistemo… La tria preteksto por maltrankviliĝi estas la kreskanta malegaleco de enspezoj kune kun stagnado de socia moviĝemo, kio minacas en longdaŭra perspektivo socian interkonsenton kaj demokratian stabilecon (la du faktoroj, garantiantaj efikecon de la ekstera politiko de Usono)… En 2007 la plej riĉa 1% de la usonaj familioj posedis ŝokan parton je 33,8% de la naciaj riĉaĵoj de Usono, dum la malsupraj 50% posedis nur 2,5%... en lastaj du jardekoj socia moveĝemo en Usono grave malkreskis dum la malegaleco de la enspezoj inverse kreskas… La kvara fonto de la maltrankvilo estas degenero de la nacia infrastrukturo. Se Ĉinio konstruas novajn fluĝavenojn kaj vojojn, Eŭropo, Japanio kaj nun ankaŭ Ĉinio povas fieri pri rapidegaj trajnoj, la usonaj analogoj postrestis for en la 20-a jarcento. La nura Ĉinio havas 5000 km da fervojo por rapidegaj pasaĝeraj trajnoj — al Usono mankas eĉ unu. La pekina kaj ŝanhaja flughavenoj por jardekoj avancis laŭ produktiveco kaj eleganteco siajn vaŝingtonajn kaj novjorkajn kamaradojn, kiuj ĉiam pli memorigas pri la “tria mondo”…
La Usona societo de inĝenieroj-konstruistoj en sia raporto pri la usona infrastrukturo en 2009, donis al Usono la ĝeneralajn hontigajn “du poentojn” [el kvin], kiu formiĝas el “duo” por la aviado, “trio kun minuso” por la fervojo, “duo kun minuso” por vojaj servoj kaj “duo kun pluso” por la energetiko. La urba rekonstruado progresas malrapide, slumoj kaj kadukiĝanta municipa loĝejaro en multaj urboj (inkluzive la ĉefurbon de la lando) estas videbla atesto de la socia neglekto…
…Stato de la usona infrastrukturo, kiel estis dirite supre, nun karakteras pli al la malfortiĝanta ŝtatego ol al la plej noviga ekonomio de la mondo. La daŭra degenero de la infrastrukturo neeviteble influos kvanton de produktado, kaj eble en momento, kiam konkurenco kun evoluontaj landoj intensiĝos. Se la sistema rivalado inter Usono kaj Ĉinio kreskos, la kadukiĝanta infrastrukturo iĝos samtempe simbolo kaj simptomo de la usona malforteco.
La kvina vundebla loko de Usono estas tre malfortaj scioj de la usona loĝantaro pri la ekstera mondo. Amara vero estas ke la usonanoj timige malbone orientiĝas en la bazaj aferoj de la monda geografio, kurantaj eventoj kaj eĉ en ŝlosilaj punktoj de la monda historio… Laŭ studo de 2006, 63% de la usona junularo ne povis montri en la mapo de Proksima Oriento Irakon, 75% malsukcesis trovi Iranon, 88% — Afganion, kaj ĉio ĉi en la tempo kiam la lando realigis multekostan militkampanjon en la respektiva regiono. Ne pli bone statas la aferoj pri historio… pli ol 30% de plenkreskaj usonanoj ne povis nomi du landojn, kontraŭ kiuj Usono militis dum la Dua mondmilito… Laŭ rezultoj de la enketado, plenumita en 2002 de la Nacia Geografia Societo, komparanta sciojn pri geografio kaj kurantaj eventoj ĉe la junularoj de Svedio, Germanio, Italio, Francio, Japanio, Britio, Kanado, Usono kaj Meksiko, Usono okupis la antaŭlastan lokon, pene avancinte nur sian malpli evoluintan najbaron Meksikon…
Se ne konsideri kvin plej grandajn gazetojn, loka gazetaro kaj televido preskaŭ tute ne priparolas internaciajn eventojn — escepte de specialaj raportaĵoj kaze de sensacioj kaj grandaj katastrofoj. Anstataŭ novaĵoj estas proponataj amuzaj faktoj kaj animtiklaj vivhistorioj. La kumula rezulto estas ke la loĝantaro facile subiĝas al paniko, stimulata de ĵurnalistoj, speciale post la terora atako [de la 11-a de septembro 2001]. Kio siavice kreskigas probablecon de sinmortigaj eksterpolitikaj agoj…
La sesa Aĥilla kalkano, ligita al la antaŭa, estas ĉiam pli bremsanta kaj partieca politika sistemo. Politikaj kompromisoj iĝis malfacile rekoneblaj parte pro tio, ke en amaskomunikiloj, speciale en televido, radio kaj politikaj blogoj, ĉiam pli dominas sarkasma partieca diskurso, dum relative neinformitaj amasoj emas al la maniĥeisma demagogio. Rezulte de tio politika paralizo malhelpas fari necesajn paŝojn, kiel kaze de redukto de la buĝeto, kaj Usono aspektas por la monda komunumo kiel malkapabla solvi akrajn sociajn problemojn… » |