Produktado estas ago de iu aŭ io, ion produktanta, do faranta el krudaj materialoj substancojn aŭ objektojn utilajn por la homoj.
Fuĝo for de libereco [1941]
«Racieco de produktada sistemo en teknologia sfero apudas malraciecon de la sama sistemo en socia sfero. La homojn regas ekonomiaj krizoj, senlaboreco, militoj. La homo konstruis sian mondon; li konstruis domojn kaj fabrikojn, li produktas aŭtojn kaj vestojn, kultivas grenon kaj fruktojn. Sed li estas fremdiĝinta de produktoj de sia laboro, li ne plu estas mastro de la konstruita de li mondo, inverse, tiu ĉi mondo, kreita de la homo, transformiĝis je la mastro, antaŭ kiu la homo kliniĝas, provante ĝin iel favorigi aŭ laŭeble superruzi. Per siaj manoj la homo kreis por si dion.»
«Dum neniu el antaŭaj historiaj periodoj tiuj celoj estis atingeblaj; ili laŭbezone restis nur ideologiaj celoj, ĉar ne ekzistis materiala bazo, necesa por evoluo de la vera individuismo. Kapitalismo kreis tiun premison. Problemo de produktado jam estas solvita — almenaŭ ĝenerale; ni jam povas klare imagi estontan socion de la komuna abundo, en kiu lukto pri ekonomiajprivilegioj ne estos kaŭzata de ekonomia neceso. Problemo, kiun ni alfrontas hodiaŭ, konsistas en tia organizado de sociaj kaj ekonomiaj fortoj, ke la homo — ano de la organizita socio, iĝu mastro de tiuj ĉi fortoj, ne ilia sklavo.»
«Jen plia konsistiga elemento de la kapitalisma maniero de produktado: en tiu sistemo iu ajn ekonomia aktivado persekutas unusolan celon — la profiton.»
«Kapitalisto tute ne devas interesiĝi pri utileco de sia produktaro por la konsumanto. Tio ne signifas ke la kapitaliston movas (en psikolgia rilato) nekontentigebla soifo de la mono. Ĉu tio estas tiel aŭ ne — malgravas por la kapitalisma maniero de la produktado.»
«Miraklo de Produktado kondukas al Miraklo de Konsumado. Tradiciaj barieroj ne plu malhelpas al iu ajn aĉeti ĉion, kio plaĉas al li. Necesas nur havi monon. Sed homoj, havantaj monon, ĉiam pli multiĝas; eble tiu mono ne sufiĉas por aĉeti veran perlon, sed ĝi sufiĉas por la artefarita, por fordoj kiuj aspektas kiel cadillacoj, por ĉipaj vestoj similaj al la kostaj, por cigaredoj — la samaj por milionuloj kaj por laboristoj. Ĉu ekzistis iam socio, en kiu okazus tia miraklo?»
«Se ekzistas tia kredo, je kiu unu post la alia falis ĉiuj vivkapablaj popoloj de la Tero, tio estas kredo je produktado, la nuntempa furor de multigado.»
«Kresko de la produktado postulas ĉiam pli da homoj. Ju pli da produktaĵoj, des pli da konsumantoj necesas. La vendo mem, regata de propraj leĝoj, devas transformi je la konsumantoj ĉiujn atingeblajn, do praktike la tutan homaron. Tiusence oni povas ĝin kompari, almenaŭ laŭ aspekto, kun universala religio, kiu ankaŭ ĉasas ĉiun animon.»
«Laŭ sia interna esenco la produktado havas pacan karakteron. Neniigado, kaŭzata de la milito kaj detruado, damaĝas ĝin. Je tio kapitalismo kaj socialismo estas similaj unu al la alia kiel konkurantaj formoj de la sama kredo. Por ambaŭ la produktado estas kiel pupilo de la okulo. Ĝi konkeris koran inklinon de ambaŭ kaj ilia rivalado en tiu ĉi sfero kaŭzis furoron de la produktado. Ili iĝas ĉiam pli similaj unu al alia. Videblas ankaŭ kreskanta reciproka estimo. Kaj ĝi estas kaŭzita, ni aŭdacos diri, sole per la sukcesoj de la produktado. Nun ne eblas opinii, ke ili strebas neniigi unu la alian, ili streblas unu la alian superi.»
«Trafas la okulojn strebo al formiĝo de gigantaj duoblaj amasoj, nomantaj sin laŭ la mondopartoj — la Oriento kaj la Okcidento. Ili ĉion ensorbas en sin kaj kio estas ne ensorbita de ili, tio estas eta kaj senpova. Stulta kontraŭstaro de tiuj ĉi duoblaj amasoj, ilia armiteco ĝis dentoj kaj baldaŭ eĉ ĝis la Luno, vekis en la mondoapokalipsantimon: la milito inter ili povas neniigi la homaron. Tamen okazis, ke tendenco de la multigado tiom fortiĝis, ke la milito subiĝis al ĝi — ĝi estas nura ĝena obstaklo. La milito kiel rimedo de la rapida multigado elĉerpis sin per eksplodo de la arkaiko en Germanio en la tempo de nacional-socialismo kaj, nun povas esti certaj, malaperis por ĉiam. Ĉiu lando nun montras emon gardi sian produktadon pli atente ol siajn civitanojn.»
«La superbazaro prezentiĝas kiel nukleo. La urbo, eĉ moderna, jam ne absorbas ĝin. Nome superbazaro difinas la orbiton, laŭ kiu moviĝas aglomeraĵo. Ĝi iĝas enplantaĵo por plenumado de novaj funkcioj, kiel tio foje okazas ankoraŭ pri universitato aŭ fabriko, sed ne pri fabriko de la 19-a jarcento aŭ fabriko forportita en la centro, kiu sen rompi orbiton de la urbo lokiĝas en apudurbo, sed pri aŭtomatigita muntofabriko, kun elektronika regado, do pri la fabriko komplete kongrua al malteritoriigita produkta procezo.»
«Reklamo kaj propagando akiras sian plenan grandecon ekde la Oktobra revolucio kaj de la monda krizo de la 1929-a jaro. Ambaŭ estas lingvoj de la amasoj, naskitaj de amasa produktado de ideoj aŭ varoj, do iliaj registroj, unue disaj, inklinas al poioma interproksimiĝo… Tiu konverĝo difinas naturon de la socio, nia socio, en kiu ne plu ekzistas diferencoj inter la ekonomia kaj la politika, ja ĉie regas la sama lingvo, tia socio, en kiu la politika ekonomio laŭvorte realiĝis plenforte.»
«La resto iĝis hodiaŭ signifa elemento. Nome sur la resto baziĝas nova difinaro. Venis la fino al la memfida logiko de diferencigaj opozicioj, kie malforta elemento ludis rolon de la resta elemento. Hodiaŭ ĉio invertiĝas. Psikanalizo mem estas la unua granda teoriigo de la restoj (misparoloj, sonĝoj kto). Nin gvidas jam ne politikaekonomio de la produktado, sed la ekonomia politiko de reproduktado, recirkulado — ĉio kio ligiĝas al ekologio kaj poluado de la medio — la politika ekonomio de la restaĵoj.»
«…la ideo de la progreso malaperis, sed la progreso daŭras. La ideo de la riĉeco, kiu supozas produktadon, malaperis, sed la produktado mem estas okazigata plej bone. Kaj dum malaperas origina ideo pri ĝiaj finaj celoj, kresko de la produktado rapidiĝas. La ideo malaperis ankaŭ en la politiko, sed la politikistoj daŭrigas siajn ludojn, restante kaŝe tute indiferentaj al siaj vetoj. Pri la televido oni povas diri ke ĝi estas tute indiferenta al la imagoj, kiuj aperas sur la ekrano, kaj verŝajne plu ekzistus senzorge, se la homaro tute malaperus.»
«…klare manifestiĝas malkongruo inter la fikcia ekonomio kaj la ekonomio reala. Nome tiu ĉi disonanco protektas nin de reala katastrofo de la produkta ekonomio.»
«…espero interpacigi la fikcian ekonomion kun tiu reala estas utopisma: tiujn libere cirkulantajn miliardojn da dolaroj ne eblas transloki je la reala ekonomio, kio certe estas granda sukceso, ĉar se danke al iu miraklo ili estus investitaj je la produktado, tio estus la vera katastrofo.»
«Unuavice ŝoka estas neimagebla “dikeco” de ĉiuj nuntempaj sistemoj, tiu, kiel diras pri la kanceroSusan Sontag, “diabla gravedo”, propra al niaj mekanismoj de informado, komunikado, memoro, stokado, kreado kaj detruado, mekanismoj tiom troaj, ke ili estas anticipe asekuritaj de ajna uzado. Efektive ne ni finis la konsumankoston, sed la sistemo mem likvidis ĝin per troa produktado. Estas produktitaj kaj stokitaj tiom da aĵoj, ke ili simple ne havas tempon por servi (kio estas granda bono kiam temas pri la nukleaj armiloj). Estas skribite kaj disvastigite tiom da signoj kaj mesaĝoj, ke ili neniam estos legitaj. Feliĉe por ni! Ja eĉ kun tiu malgranda parto, kiun ni absorbas, kun ni okazas io simila al ekzekuto sur la elektra seĝo.»
«Tiu dueca procezo de paralizo kaj inercio, rapidiĝo en malpleno, troeco de la produktado ĉe manko de la sociala enhavo kaj finaj celoj, spegulas ankaŭ duecan fenomenon, kiun oni kutimas juĝi al la krizo: inflacio kaj senlaboreco.»