«La Renesanco estis kulturo de riĉa kaj pova klaso, kiu trafis pinton de la ondo, levita je ŝtormo de novaj ekonomiaj fortoj. Ordinara popolo, ricevinta nek novan riĉaĵon, nek novan potencon, transformiĝis je senvizaĝa amaso, perdinta certecon de sia antaŭa stato; al tiu amaso oni flatis aŭ minacis, sed potenculoj ĉiam manipulis kaj ekspluatis ĝin. Flanko ĉe flanke kun nova individuismo leviĝis ankaŭ nova despotismo.»
«Fine de la mezepoko la vivo saturiĝis je la sento de maltrankvilo. Aperis nuntempa nocio de tempo, minutoj akiris valoron… Laboro ĉiam pli transformiĝis je la plej altan valoron. Evoluis nova rilato al la laboro — tiom postulema, ke en la meza klaso estiĝis indigno pri ekonomia neefikeco de ekleziaj institucioj. Almozantaj monaĥaj ordenoj estigis indignon: se ili estas neproduktivaj — ili estas malmoralaj. Produktiveco akiris rolon de unu el plej altaj moralaj valoroj. Samtempe strebo al riĉeco kaj materia sukceso iĝis totala pasio.»
«Ĉe kapitalismo ekonomia agado, sukceso kaj materiala profito iĝis celo en si mem. Sorto de la homo konsistas en tio, ke akceli kreskon de ekonomia sistemo, multigi kapitalon — kaj ne por celoj de propra feliĉo, sed por la kapitalo mem. La homo transformiĝis je elemento de giganta ekonomia maŝino. Se li havas grandan kapitalon, do li estas granda dentorado; se li havas nenion — li estas bolteto; sed ajnakaze li estas nur elemento de la maŝino kaj servas al celoj, eksteraj rilate lin mem. Tiu preteco subigi sian personecon al eksterhomaj celoj estis fakte pretigita de la Reformacio.»
«Transformiĝo de individuo en ilo por atingado de ekonomiaj celoj radikas en specifaĵoj de la kapitalisma produktadmaniero, ĉe kiu akumulado de kapitalo iĝis la sola celo de la ekonomia aktivado.»
«Koncentriĝo de kapitalo (ne de riĉeco) en certaj sektoroj de ekonomia sistempo limigis eblecojn de sukceso de la privata iniciato. Kie venkas monopolisma kapitalo, la ekonomia sendependeco de plimulto jam finiĝis. Por tiuj kiuj plu luktas — speciale por plejparto de la meza klaso — tiu lukto akiras karakteron de batalo kontraŭ fortoj tiom superantaj, ke antaŭaj kuraĝo kaj kredo je iniciato estas anstataŭataj de sentoj de senespero kaj senhelpeco. Grupeto da monopolistoj havas enroman, kvankam neevidentan potencon super la tuta socio; sorto de plejparto de la socio dependas de decidoj de tiu ĉi grupo.»
«Dum neniu el antaŭaj historiaj periodoj tiuj celoj estis atingeblaj; ili laŭbezone restis nur ideologiaj celoj, ĉar ne ekzistis materiala bazo, necesa por evoluo de la vera individuismo. Kapitalismo kreis tiun premison. Problemo de produktado jam estas solvita — almenaŭ ĝenerale; ni jam povas klare imagi estontan socion de la komuna abundo, en kiu lukto pri ekonomiaj privilegioj ne estos kaŭzata de ekonomia neceso. Problemo, kiun ni alfrontas hodiaŭ, konsistas en tia organizado de sociaj kaj ekonomiaj fortoj, ke la homo — ano de la organizita socio, iĝu mastro de tiuj ĉi fortoj, ne ilia sklavo.»
«Neracia, senplana socio devas esti anstataŭigita per socio kun planita ekonomio, kiu ebligos unuigi kaj koncentri la fortojn de la tuta socio. La socio devas ekregi la sociajn procezojn same racie kiel ĝi ekregis la procezojn naturajn. La ĉefa kondiĉo por tio estas nuligo de kaŝa potenco de eta aro da aferistoj, manipulantaj ekonomion sen ajna respondeco antaŭ amaso da homoj, kies sortoj dependas de iliaj decidoj. Ni povas nomi tian socian ordon demokratia socialismo, sed gravas ne la nomo; gravas organizi racian ekonomian sistemon, kiu servus al la interesoj de la popolo.»
«Individuo povas preni sur sin respondecon pri sia laboro kaj apliki sian krean pensadon nur je kondiĉoj de planita ekonomio, ĉe kiuj la tuta nacio racie ekregis la ekonomiajn kaj sociajn fortojn.»
«Jen plia konsistiga elemento de la kapitalisma maniero de produktado: en tiu sistemo iu ajn ekonomia aktivado persekutas unusolan celon — la profiton.»
«Giganta ŝtata kaj ekonomia sistemo eliris de sub kontrolo de la homo. Ĝi iĝis neregebla kaj ĝiaj gvidantoj similas al homo, rajdanta sur freneziĝintaĉevalo: li fieras ke li sukcesas teniĝi sur selo, kvankam li estas senpova regi la ĉevalon.»
«Reklamo kaj propagando akiras sian plenan grandecon ekde la Oktobra revolucio kaj de la monda krizo de la 1929-a jaro. Ambaŭ estas lingvoj de la amasoj, naskitaj de amasa produktado de ideoj aŭ varoj, do iliaj registroj, unue disaj, inklinas al poioma interproksimiĝo… Tiu konverĝo difinas naturon de la socio, nia socio, en kiu ne plu ekzistas diferencoj inter la ekonomia kaj la politika, ja ĉie regas la sama lingvo, tia socio, en kiu la politika ekonomio laŭvorte realiĝis plenforte.»
«La resto iĝis hodiaŭ signifa elemento. Nome sur la resto baziĝas nova difinaro. Venis la fino al la memfida logiko de diferencigaj opozicioj, kie malforta elemento ludis rolon de la resta elemento. Hodiaŭ ĉio invertiĝas. Psikanalizo mem estas la unua granda teoriigo de la restoj (misparoloj, sonĝoj kto). Nin gvidas jam ne politika ekonomio de la produktado, sed la ekonomia politiko de reproduktado, recirkulado — ĉio kio ligiĝas al ekologio kaj poluado de la medio — la politika ekonomio de la restaĵoj.»
«Fino de la politiko, de ĝia propra energio, komenciĝas post la apero kaj disvastiĝo de marksismo. Komenciĝas epoko de la kompleta hegemonio de la sociala kaj ekonomia, kaj la politika restas nur kiel spegulo…»
«Kiam ĉio, inkluzive la socialan, iĝas konsumakosto, la mondo iĝas inercia kaj en ĝi okazas io rekte kontraŭa al tio, pri kio revis Markso. Li revis pri absorbado de la ekonomia per la plibonigita sociala. Ni ja alfrontas absorbadon de la sociala per la malbonigita politika ekonomio — fakte per la administrado.»
«Kiam ĉio, inkluzive la socialan, iĝas konsumakosto, la mondo iĝas inercia kaj en ĝi okazas io rekte kontraŭa al tio, pri kio revis Markso. Li revis pri absorbado de la ekonomia per la plibonigita sociala. Ni ja alfrontas absorbadon de la sociala per la malbonigita politika ekonomio — fakte per la administrado.»
«…klare manifestiĝas malkongruo inter la fikcia ekonomio kaj la ekonomio reala. Nome tiu ĉi disonanco protektas nin de reala katastrofo de la produkta ekonomio.»
«…espero interpacigi la fikcian ekonomion kun tiu reala estas utopisma: tiujn libere cirkulantajn miliardojn da dolaroj ne eblas transloki je la reala ekonomio, kio certe estas granda sukceso, ĉar se danke al iu miraklo ili estus investitaj je la produktado, tio estus la vera katastrofo.»
«…dum dek ok jarcentoj en la tutmonda Malneta Nacia Produkto (MNP) ĉiam dominis Azio. Ankoraŭ en 1800 al Azio apartenis ĉirkaŭ 60% de la tutmonda MNP — kompare al la eŭropaj 30%. Sole parto de Barato en la tutmonda produktado (laŭ Jaswant Singh, la eksa ministro pri financoj de Barato) en 1750 atingis 25% — proksimume same kiel la nuna parto de Usono. Tamen dum la 19-a — 20-a jarcentoj, post invado de la eŭropa imperiismo, sin apoganta sur avantaĝajn industriajn kaj financajn teknologiojn, la monda parto de Azio rapide reduktiĝis. En 1900, kiam Barato jam sufiĉe longe troviĝis sub regado de Britio, ĝia parto malkreskis ĝis la mizeraj 1,6%.»
«La iama ekonomia dominado de Ĉinio kaj Barato ebgligas aserti, ke la nuna ekonomia leviĝo de Azio estas fakte reakiro de la perdita, sed sufiĉe longdaŭra povego.»
«Meze de la 20-a jarcentoUsono distingiĝis per relativa facilanimeco kaj unue ne tro rimarkis novan rolon de Japanio en la monda ekonomio. Tamen en la 1980-aj kaj komence de la 1990-aj jaroj Japanio subite transformiĝis je fonto de maltrankvilo… Japanion kiel “superŝtaton” oni priparolis iel kaj tiel kaj en panikaj publikaĵoj de amaskomunikiloj, kaj en demagogiaj paroladoj en la kongreso. La panikon, kiu iom moderiĝis nur post la “perdita” por Japanio jardeko de la 1990-aj, grave malrapidiginta ĝian ekonomian kreskon, nutris sciencaj teorioj, aŭgurantaj ke la Lando de Leviĝanta Suno kondamnos la usonan ekonomion al neevitebla subiro.»
«La ĉefajn kialojn por maltrankviliĝi Usono havas ses. La unua estas la kreskanta kaj minacanta iĝi neeltenebla por la ekonomio ŝtata ŝuldo… La dua maltrankviliga punkto estas la putriĝinta financa sistemo…»