«Kontraŭdira konduto rilate demandon pri la unuiĝo de Eŭropo kaj fideleco al estingiĝantaj specialaj rilatoj kun Usono, transformis Brition je la ŝtato al neniu interesa rilate seriozajn planojn pri elekto de estonteco de Eŭropo. Londono grandparte ekskludis sin mem el la eŭropa ludo.»
«[pri Britio] Ĝian amikecon necesos nutradi, sed ĝia politika direkto ne postulas ĉiaman atenton. Ĝi estas emeritiĝinta politika figuro, ripozanta sur luksaj laŭroj, grandparte fortiriĝinta el grandaj aventuroj de Eŭropo, en kiuj Francio kaj Germanio estas la ĉefaj agantoj.»
«Ekzistas tia ebleco — kvankam malgranda, sed ne komplete ignorebla — de serioza aligrupiĝo de la fortoj en Eŭropo forme de sekreta germano-rusia komploto aŭ de franco-rusia unio.»
«Problemo tamen estas en tio, ke la vere eŭropa “Eŭropo” ne ekzistas. Tio estas imago, koncepto kaj celo, sed ankoraŭ ne realo. Okcidenta Eŭropo jam estas komuna merkato, sed ĝi ankoraŭ estas for de politika ento. La politika Eŭropo ankoraŭ ne aperis. Krizo en Bosnio iĝis malafabla pruvo — se pruvoj ankoraŭ necesas — de daŭra neekzistado de Eŭropo kiel unueca organismo. Amara fakto estas ke Okcidenta Eŭropo kaj ĉiam pli ankaŭ Centra Eŭropo, restas grandparte usonaj protektoratoj, ĉe tio la aliancaj ŝtatoj similas al antikvaj vasaloj kaj subuloj.»
«Afero de unuiĝo de Eŭropo ĉiam pli estas subtenata de burokratia energio, estigata de granda organiza aparato, kreita de la Eŭropa komunumo kaj de ĝia sukcedinto — la Eŭropa Unio.»
«Francio estas oble pli malforta ol Germanio rilate ekonomion, dum ĝia militmaŝino (kiel montris la milito en Persa golfo en 1991) estas ne tre kompetenta. Ĝi sufiĉas por subpremado de internaj ŝtatrenversoj en afrikaj ŝtatoj-satelitoj, sed ne kapablas protekti Eŭropon, nek disvastigi sian influon malproksimen ekster de Eŭropo.»
«Eŭropo, konstruita kaj gvidata de Berlino estas tute neplenumebla ideo. Jen pro kio Germanio bezonas Francion, Eŭropo bezonas la franco-germanan interligon, kaj Usono ne povas elekti inter Germanio kaj Francio.»
«Usono devas uzi sian influon en Eŭropo por helpi al siatempa aniĝo de Turkio en Eŭropa Unio, kaj turni specialan atenton al traktado de Turkio kiel eŭropa lando, kondiĉe ke en la interna politiko de Turkio ne okazos drasta kliniĝo al la islama direkto.»
«En la fina jaro de la 20-a jarcento la eŭropanoj kaj unuavice la francoj pompe deklaris, ke Eŭropo en plej proksima tempo ekhavos “sendependajn eblecojn en la kampo de la tutmonda sekureco”. Sed, kiel baldaŭ montris la milito en Afganio, tiu promeso estis simila al la fama sovetia kredigo pri historia venko de la komunismo, “montriĝanta ĉe horizonto”, do ĉe la imagita linio, foriĝanta dum proksimiĝo al ĝi.»
«Por la eŭropanoj Siberio povas transformiĝi je tio, kio siatempe por la usonanoj iĝis Alasko kaj Kalifornio kune: fonto de grandegaj riĉaĵoj, kampo de profita aplikado de kapitaloj, siaspeca Eldorado por plej entreprenemaj setlantoj.»
«Eŭropo bedaŭrinde ne vidas pli for ol ĝia nazo, Rusio retrorigardas pasintecon, Ĉinio rigardas propran estontecon kaj Barato kun envio rigardas Ĉinion.»
«Eŭropo ĝis nun restas “nefinita”. Kaj tiel estos ĝis la Okcidento, montrinte strategian sobrecon kaj racion, akceptos Turkion je pli egalaj kondiĉoj kaj partnerigos Rusion politike kaj ekonomie.»
«La divida linio inter Eŭropo kaj Rusio kun Turkio estas nura geografia abstrakciaĵo. Nek rivero Okcidenta Bugo (apartiganta Pollandon disde Belorusio), nek Pruto (laŭ kiu iras landlimo inter Rumanio kaj Ukrainio), nek Narvo (disdividanta Estonion kaj Rusion) plenumas rolon de geografiaj aŭ kulturaj limoj de la eŭropa oriento. Same ne plenumas tiun ĉi rolon Urala montaro, laŭ kiu, kiel skribas ĉiuj geografiaj lernolibroj, pasas limo de Eŭropo kaj Azio. Eĉ pli malbone tiun rolon plenumas la markolo Bosporo, kuniganta Mediteranean kaj Nigran marojn, kvankam la dividita per mallarĝa akvostrio Istanbulo estas konsiderata situanta parte en Eŭropo, parte (same kiel la ĉefa landoparto) en Azio… Laŭ vivmaniero, arkitekturo kaj socia ordo la fororienta Vladivostoko estas oble pli eŭropeca ol Kazano (ĉefurbo de Tatario), situanta milojn da kilometroj for de Vladivostoko en la “eŭropa” parto de Rusia Federacio.»
«Historie Rusio konsideras sin tro granda por kontentiĝi je statuso de ordinara eŭropa ŝtato, sed ĉe tio por la konstanta dominado en Eŭropo mankas fortoj al ĝi.»
«Historio de Eŭropo kaj Ameriko ekde la fino de mezepoko estas historio de kompleta apartiĝo de individuo. Tiu procezo komenciĝis en Italio en la epoko de la Renesanco kaj evidente atingis sian pinton nur nun.»
«Se Usonomalokcidentiĝos, la Okcidento ŝrumpos ĝis Eŭropo kaj kelkaj transoceanaj landoj malmulte enloĝataj de eŭropaj koloniistoj. Sen Usono la Okcidento transformiĝos je tre eta, malaperanta parto de la monda loĝantaro sur la eta kaj malgrava duoninsulo ĉe finaĵo de la grandega Eŭrazia kontinento.»
«Eŭropo estis ekde komenco engaĝita je politiko de povekvilibro, kiam estis detruita ĝia origina elekto – mezepokarevo pri universala imperio, kaj kiam el la cindro de tiu ventoblovita antikva revo estiĝis amaso de ŝtatoj de pli aŭ malpli sama povo.»
«En Usono kombino de ĝia propra povo kaj malproksimeco estigis certecon ke iu ajn problemo povas esti solvita post ĝia apero. La eŭropaj landoj kun oble malpli granda individua rezervo de fortoj por postvivado, kreadis koaliciojn por alfronti la eblecon mem de la ŝanĝoj.»
«Paradokse, sed veras ankaŭ tio dum la lastaj 200 jaroj eŭropa povekvilibro estis kelkfoje konservita danke al penoj kaj heroeco de Rusio. Sen Rusio Napoleono kaj Hitlero preskaŭ tute certe sukcesus krei mondimperiojn.»
«La rusianafto estas sankta bovino, kiun tuŝi estas malpermesite, ĉar Eŭropo forte dependas de ĝi. Eblas certe starigi sankciojn kontraŭ likvigita gaso — tio senteblos iom dolore, sed sen tiu eksporto Rusio postvivos. Ĉiuj aliaj hipotezaj embargoj estas malgravaj, ĉar en la aliaj industrioj ni havas nemalbonan internan merkaton kaj malfortan eksteran.»
«Российская нефть — это священная корова, которую трогать нельзя, потому что Европа от нее сильно зависит. Можно, правда, ввести санкции на сжиженный газ — это будет неприятно, но без этого экспорта Россия переживет. Все остальные гипотетические эмбарго малозначимы, потому что в других отраслях у нас неплохой внутренний рынок и слабый внешний.»
—Andrej Movĉan,En reĝimo de nestrikta izolado [la 1-a de majo 2018]
«En Eŭropo, ambaŭ Amerikoj, Aŭstralio kaj Oceanio okazas ĉirkaŭ 2,1% de la tuta nombro de la teroraj atakoj, kaj nur 2% el ili estas farataj de islamistoj (kvankam viktimoj de la islamistaj atakoj certe pli multas).»
«В Европе, обеих Америках, Австралии и Океании происходит около 2,1% от общего числа терактов, причем только 2% из них совершаются исламистами (хотя жертв исламистских атак, конечно, намного больше).»
—Andrej Movĉan,Terorismo. Ni kaj ili [la 15-a de novembro 2015]
«En 2014, kiam en Eŭropo sekve de islamistajteroraj atakoj pereis nur 4 homoj, la tuta nombro de la viktimoj de la teroristoj en la mondo konsistigis 32 700 homojn (kaj ĉirkaŭ 39 000 estis vunditaj). Monate pereis po 2700 homoj, preskaŭ po la pariza terora atako tage. Cetere 78% de la pereintoj estis en 5 landoj: Irako, Afganio, Sirio, Niĝerio kaj Pakistano.»
«В 2014 году, когда в Европе в результате исламистских терактов погибло всего 4 человека, общее число жертв террористов в мире составляло 32 700 человек (и около 39 000 ранено). В месяц погибало по 2700 человек, почти по парижскому теракту в день. Правда, 78% погибших приходится на 5 стран: Ирак, Афганистан, Сирию, Нигерию и Пакистан.»
—Andrej Movĉan,Terorismo. Ni kaj ili [la 15-a de novembro 2015]
«En 15 jaroj en Eŭropo pro la teroristoj pereis malpli ol 500 homoj. Malpli ol en aviadaj katastrofoj... Usona statistiko diras, ke risko morti pro kuracista eraro por loĝanto de evoluinta lando 6000-oble pli altas ol risko perei pro teroristo. Ĉu iu jam proponis forpeli el Eŭropo ĉiujn kuracistojn (mi pretas veti, ke parto de kuracistoj, farantaj fatalajn erarojn, pli altas ol parto de islamanoj en Eŭropo, plenumantaj terorajn atakojn)?»
«За 15 лет в Европе от рук террористов погибло менее 500 человек. Меньше, чем в авиакатастрофах... Американская статистика говорит о том, что риск умереть от врачебной ошибки для жителя развитой страны в 6000 раз выше риска погибнуть от руки террориста. Кто-то уже предлагал изгнать из Европы всех врачей (готов поспорить, что доля врачей, совершающих фатальные ошибки, выше доли мусульман в Европе, совершающих теракты)?»
—Andrej Movĉan,Terorismo. Ni kaj ili [la 15-a de novembro 2015]
«...nia teruro estas plej bona atesto de tio, ke en Eŭropo mankas akra problemo pri la terorismo: terora atako estas tre malofta, ŝoka okazaĵo.»
«...наш ужас — лучшее свидетельство того, что в Европе с терроризмом нет острой проблемы: теракт — это крайне редкое, шокирующее явление.»
—Andrej Movĉan,Terorismo. Ni kaj ili [la 15-a de novembro 2015]
«De milita flanko “malamantoj de Eŭropo” malfruiĝas de NATO preskaŭ same kiel taĉmento de nomadoj kun pafarkoj de tanka brigado: eĉ tiu arkaiĝinta armilaro, kiun ili havas, estis aĉetita ĉe evoluintaj landoj... Fortoj de la teroristoj sufiĉas por paro da grandaj teroraj atakoj en jardeko kaj apenaŭ eblas atendi kreskon de iliaj eblecoj.»
«В военном отношении «ненавистники Европы» отстают от НАТО почти как отряд кочевников с луками от танковой бригады: даже то устаревшее оружие, которое у них есть, куплено у развитых стран... Сил террористов хватает на пару больших терактов в десятилетие и вряд ли можно ожидать роста их возможностей.»
—Andrej Movĉan,Terorismo. Ni kaj ili [la 15-a de novembro 2015]
«Lastaj grandaj teroraj atakoj en Eŭropo okazis en Hispanio en 2004 kaj en Londono en 2005. Neniu Islama Ŝtato tiam ekzistis, mankis kontraŭ kiu militi, la terorajn atakojn organizis ĉelo de Al-Kaido en Jemeno. Kontraŭ Jemeno neniu militis, sed teroraj atakoj ne okazis 10 jarojn. La 11-a de septembro ankaŭ estas kulpo de ne Islama Ŝtato, kontraŭe — la Islama Ŝtato elkreskis el milito kontraŭ Irako (kiu havis nenian rilaton al la eventoj de la 11-a de septembro).»
«Последние крупные теракты в Европе были в Испании в 2004 году и в Лондоне в 2005-м. Никакого ИГИЛ тогда не было, войну было вести не с кем, организовала теракты ячейка «Аль-Каиды» в Йемене. С Йеменом никто не воевал, но терактов не было 10 лет. 11 сентября — тоже не на совести ИГИЛ, напротив — ИГИЛ вырос из войны с Ираком (который к событиям 11 сентября был непричастен).»
—Andrej Movĉan,Terorismo. Ni kaj ili [la 15-a de novembro 2015]
«Ne eblas paroli pri limigo de la liberoj, pri ŝanĝo de fundamentoj de la socio — nenio el tio estas farata por lukto kontraŭ krimeco, kaj Eŭropo ne nur vivas, sed eĉ sinsekve reduktas la krimecon.»
«Речь об ограничениях свобод, об изменениях устоев общества идти не может — ничего из этого не делается для борьбы с преступностью, и Европа не только жива, но и последовательно сокращает эту самую преступность.»
—Andrej Movĉan,Terorismo. Ni kaj ili [la 15-a de novembro 2015]
«Tiuj, kiuj trudas la ideon de “morta danĝero de la terorismo por Eŭropo”, estas pli danĝeraj por Eŭropo ol la teroristoj.»
«Те, кто навязывает идею «смертельной опасности терроризма для Европы», опасны для Европы больше, чем террористы.»
—Andrej Movĉan,Terorismo. Ni kaj ili [la 15-a de novembro 2015]
«Problemo de enmigrintoj certe estas diskutata, sed en Eŭropo hodiaŭ (escepte de la rusajgetoj) tio estas problemo N 5 en plej bona kazo — ili havas pri kio paroli kaj kion kritiki.»
«Проблема мигрантов, конечно, обсуждается, но в Европе сегодня (за исключением русских гетто) это проблема № 5 в лучшем случае — им есть о чем поговорить и что покритиковать.»
—Andrej Movĉan,Merkel, enmigrintoj kaj ni [februaro 2016]
«Итальянские и еврейские беженцы в Америке (вслед за ирландскими) создавали мафии и банды и убивали намного больше, чем арабские беженцы в Европе.»
—Andrej Movĉan,Terorismo. Ni kaj ili [la 15-a de novembro 2015]
José Ortega y Gasset
«Kruela disigo de nuntempo disde pasinteco estas la ĉefa signo de nia epoko kaj ŝajnas ke ĝi ja tumultigas hodiaŭan vivon. Ni sentas ke subite ni iĝis solaj, ke mortuloj mortis efektive, por ĉiam kaj ne plu povas helpi nin. Spuroj de spiritatradicio forviŝiĝis. Ĉiuj ekzemploj, specimenoj, etalonoj estas senutilaj. Ĉiujn problemojn, ĉu en arto, scienco aŭ politiko, ni devas solvi nur en nuntempo, sen partopreno de pasinteco. La senigita je siaj senmortaj mortuloj, la eŭropano estas sola; simile al Petro Schlemihl li perdis sian ombron. Nome tio okazas tagmeze.»
«La eŭropanoj ĉiam nebule sentis, ke averaĝa vivnivelo en Usono pli altas ol ĉe ili. La sento estis ne tre klara, sed evidenta, ĝi kondukis al penso, de ĉiuj akceptata kaj ne dubinda, ke Usono estas estonteco.»
«…esti neliberalulo aŭ kontraŭliberalulo signifas okupi tiun pozicion, kiu estis antaŭ alveno de liberalismo. Kaj se ĝi venis, do veninte unufoje ĝi venkos denove kaj se ĝi pereos, do nur kune kun kontraŭliberalismo kaj kun la tuta Eŭropo.»
«Skvalo de ĉiesa kaj totala ŝajnigado ruliĝas tra la eŭropaj teroj. Ĉia pozicio estas deklarata pro ŝajnigemo kaj estas interne falsa. Ĉiuj klopodoj strebas sole ne renkontiĝi kun sia sorto, fermi la okulojn kaj ne aŭdi ĝian malhelan vokon, eviti rektan renkontiĝon kun tio, kio devas iĝi vivo. Oni vivas ŝerce kaj des pli ŝerce ol pli tragika estas surmetita masko.»
«Frivola spektaklo de la ekzistado de nemenskapablaj popoloj aspektas plorinde. Pro tio ke Eŭropo laŭdire estas en regreso kaj do ne plu regas, ĉiu popolo kaj popoleto petolas, grimacas, ploretas aŭ penegas kaj tiriĝas supren, ŝajnigante plenkreskulon, mastron de sia sorto. Pro tio tiu ĉi aperis bacila mondobildo, kie ĉiupaŝe svarmas “naciismoj”.»
«Estas amuze vidi, ke tiu aŭ alia nano-respubliko leviĝas sur piedpintojn el sia fora sovaĝejo, kondamnas Eŭropon kaj minacas forigi ĝin el la mondahistorio.»
«…ĉu vere ke oni diras kvazaŭ Eŭropo nun estas en regreso kaj rezignas je sia povo? Ĉu oni ne konfuzas la regreson kaj resanigan krizon, kiu ebligos al Eŭropo vere iĝi Eŭropo? Kaj ĉu ne ŝajnos la evidenta regreso de la eŭropaj nacioj apriore necesa, kiam leviĝos demando pri la Unuiĝintaj Ŝtatoj de Eŭropo, pri anstataŭigo de la eŭropeca dispartiĝo per akordita unueco?»
«Antikva homo kaj eŭropano estas egale zorgitaj pri estonteco, sed la heleno-romianoj subigas al ĝia povopasintecon dum ni donas plej grandan aŭtonomion al estonteco, noveco ĝenerale.»
«Nun por la eŭropanoj venas tempo, kiam Eŭropo povas iĝi la naciaideo. Kaj estus oble malpli utopie kredi je tio hodiaŭ ol aŭguri en la 11-a jarcento la unuecan Hispanion. Ju pli fervore la nacia ŝtato de la Okcidento gardas sian veran esencon, des pli senevite ĝi liberigos ĝin en la unueca kaj grandega ŝtato kontinenta.»
«La internaj eŭropaj militoj preskaŭ ĉiam havis interesan trajton, kiu similigis ilin al hejmaj skandaloj. Ili ne planis forviŝi malamikon de sur la tero kaj estis precipe militoj konkuraj, militoj de rivaloj, similaj al interbatiĝoj de buboj aŭ diskutoj de heredantoj.»
«Demagogio estas formo de intelekta degenero kaj kiel amasa fenomeno de la eŭropa historio ĝi estiĝis en Francio meze de la 18-a jarcento… Ekde tiu momento Francio kaj sub ĝia influo la tuta kontinento ekkredis, ke rimedo por solvi grandegajn homajn problemojn estas revolucio… strebo per unu bato ŝanĝi ĉion kaj en ĉiuj sferoj.»
«La eŭropanoj, regintaj en ambaŭ hemisferoj, iom post iom iĝas la tutmonda mokaĵo: ilin, magrajn kaj laŭvorte malgrandiĝintajn atendas la sorto de parioj, kadukaj, malfortaj sklavoj kaj nur la rusoj, la lastaj blankuloj eble evitos tiun ĉi malbonan sorton. Ili ankoraŭ havas orgojlon, tiun motoron, ne, tiun stimulon de la historio. La nacio perdinta la fieron kaj ĉesinta vidi en si mem sencon aŭ la ĉefan valoron de la universo, ĝi mem fortranĉas al si pluan disvolviĝon. Feliĉe aŭ malfeliĉe — tio dependas de vidpunkto — ĝi satiĝis.»
«…la prapeko de Eŭropo, de kiu ĝi ankoraŭ ne purigis sin, konsistas en tio, ke oni koncipis ĝin en oficejoj. Kaj samloke okazis ĝia disfloro. Konstrui komunan sorton sur tia fundamento estas same malfacile kiel enamiĝi je koeficientoj de kresko aŭ je kvotoj por lakto.»
—Le Gendre B.,L’Europe de demain se cherche un passe // Le Monde. 23.11.2002.
«Ĉiu rusiano, ĉu en Moskvo aŭ en Vladivostoko, konsideras sin parto de la eŭropa civilizo.»
«...я люблю Россию. Я люблю здесь жить. Почему россияне не могут жить так, как немцы? Каждый россиянин, будь он в Москве или во Владивостоке, считает себя частью европейской цивилизации.»