«[pri sia patro] Li havis profunde liberalajn vidpunktojn kaj lin ofendis duonfaŝismaj manifestiĝoj de la pola antisemitismo. Mia unua rememoro pri tio estas kiam ni meze de la 1930-aj jaroj estis promenantaj laŭ stratoj de la pola urbo Lodzo. Mi tiam havis ses jarojn. Ni ekvidis amason a dekstrajfanatikuloj kun grandega afiŝo, sur kiu estis skribite pole: “Ĉiuj judoj estas porkoj. Iru for al Palestino. Varsovio kaj Krakovo estas nur por poloj”. Mia patro marŝadis kun promenbastono, ne pro tio ke li bezonis ĝin, sed pro tio ke tiam en Eŭropo tio estis stila, kaj li atakis ilin kun tiu promenbastono.»
«[pri la Unua mondmilito] Germanio esperis ke promesado de pola sendependeco helpos al ĝi garantii nombron de polaj volontuloj sufiĉan por kvin divizioj; kiel evidentiĝis sin anoncis nur 3000 rekrutoj.»
«[pri la intermilita periodo] Pollando mem estis tro malforta por preni sur sin rolon de Rusio [je detenado de Germanio]. La Versajla traktato fakte stimulis Rusion kaj Germanion dividi Pollandon, ĝuste kion ili faris post 20 jaroj.»
«Germanio provis trovi azilon en aro da malfortaj unioj, transformante la garantiojn unuflanke donitajn en la 1920-aj jaroj al Pollando, Ĉeĥoslovakio kaj Rumanio, je traktatoj pri reciproka milita helpo [...] Substrekante malkonvenecon de tiuj ĉi paktoj, Pollando ekvilibrigis siajn sindevigojn rilate Francion per traktato pri neagreso kun Germanio, tiel ke kaze de atako kontraŭ Francio la oficialaj sindevigoj de Pollando reciproke ekskludus unu la alian, pli ĝuste ili donis al Pollando liberecon pri elekto de tia alianco, kiu donus al ĝi pli grandajn avantaĝojn dum la krizo.»
«[pri la intermilita periodo] Siavice Pollando, romantike supertaksinta siajn militeblecojn, kion evidente kundividis Britio, estis rifuzanta aliĝi al komuna agado kun Sovetunio.»
«[...] britaj ŝtataj agantoj havis malĝustan komprenon de tio ke Pollando milite estis iel aŭ tiel pli forta ol Sovetunio kaj ke la Ruĝa Armeo ne havas ofensivan potencialon – sufiĉe versimila aserto fone de ĵus okazinta amasa purigado inter la sovetia milita estraro. Kaj kio plej gravas, la brita estraro sentis profundegan malfidon al Sovetunio.»
«Efektive britaj garantioj al Pollando kaj Rumanio senigis Sovetunion je lasta havebla stimulo por komenci seriozajn intertraktojn pri unio kun la okcidentajdemokratioj [...] unuflankaj britaj garantioj iĝis donaco por Stalin, ĉar ili provizis lin per maksimumo de tio, kio necesis por iuj ajn intertraktoj, komenciĝantaj ekde nulo. Se Hitlero direktiĝus orienten, Stalin povus kalkuli pri enmiksiĝo de Britio en la milito eĉ antaŭ ol li venos al la sovetia limo. Stalin tiel ĝuis fruktojn de la unio de facto kun Britio, sen doni iujn ajn reciprokajn sindevigojn.»
«Pollando kondutis heroece, sed ĝi ne havis signifan militan povon [...] Defendastrategio, kiun efektive sekvis Francio, devigis Pollandon akcepti sur sin la tutan furiozon de la germana atako – tasko, kiu, kiel devintus bone scii okcidentajgvidantoj, estis ekster limoj de eblecoj de Pollando. Samtempe oni neniel povis konvinki Pollandon akcepti sovetianhelpon, ĉar ĝiaj gvidantoj estis konvinkitaj ke (kaj kiel evidentiĝis poste estis tiurilate pravaj) ke la sovetia armeo-“liberiganto” transformiĝos je la armeo okupacia. Takso de la demokratiaj landoj konsistis je tio ke ili povos memstare venki en la milito kontraŭ Germanio eĉ kaze de malvenko de Pollando.»
«Dum la germanaarmeo dispremis Pollandon en malpli ol unu monato, la francaj trupoj, al kiuj kontraŭstaris nur neplene formitaj germanaj divizioj, pasive atendis kaŝinte sin malantaŭ la Maginot-linio.»
«La nuna pola ŝtato estas kreaĵo de Antanto. Ĝi estis kreita por forigi premon, kiun antaŭe okazigis Rusio sur la orientajn limojn de Germanio. Lukto de Sovetia Rusio kontraŭ Pollando frapas ne nur tiun lastan, sed unuavice la Antanton – Francion kaj Brition. Se Pollando falos, do la tuta sistemo de la Versajla traktato ekŝanceliĝos. El tio tute evidente sekvas ke Germanio estas tute ne interesita helpi al Pollando je ĝia lukto kontraŭ Rusio.»
«Se Pollando iĝos sendependa reĝlando, transformiĝinte je bufroŝtato inter Rusio kaj Germanio, do en estontamilitoFrancio estus lasita je dispono de Germanio pro tio, ke Rusio ne povus helpi al ĝi sen rompi neŭtralecon de Pollando.»