Zbigniew Brzeziński
|
| « [pri Britio] Ĝian amikecon necesos nutradi, sed ĝia politika direkto ne postulas ĉiaman atenton. Ĝi estas emeritiĝinta politika figuro, ripozanta sur luksaj laŭroj, grandparte fortiriĝinta el grandaj aventuroj de Eŭropo, en kiuj Francio kaj Germanio estas la ĉefaj agantoj. » | — Zbigniew Brzeziński, La granda ŝaktabulo: Usona dominado kaj ĝiaj imperativoj [1997] |
|
|
| « Haveblas elemento de obseda eraro en tio, ke la franca politika elito plu konsideras Francion la monda ŝtatego. …en realo post disfalo de la kolonia imperio ĝi fakte estas la meznivela eŭropa ŝtato. » | — Zbigniew Brzeziński, La granda ŝaktabulo: Usona dominado kaj ĝiaj imperativoj [1997] |
|
|
| « Francio estas oble pli malforta ol Germanio rilate ekonomion, dum ĝia militmaŝino (kiel montris la milito en Persa golfo en 1991) estas ne tre kompetenta. Ĝi sufiĉas por subpremado de internaj ŝtatrenversoj en afrikaj ŝtatoj-satelitoj, sed ne kapablas protekti Eŭropon, nek disvastigi sian influon malproksimen ekster de Eŭropo. » | — Zbigniew Brzeziński, La granda ŝaktabulo: Usona dominado kaj ĝiaj imperativoj [1997] |
|
|
| « Francio ne sufiĉe fortas por malhelpi al Usono rilate geostrategiajn principojn de ĝia eŭropa politiko kaj por memstare iĝi gvidanto de Eŭropo. Do oni povas toleri ĝiajn strangaĵojn kaj eĉ atakojn de incitemo. » | — Zbigniew Brzeziński, La granda ŝaktabulo: Usona dominado kaj ĝiaj imperativoj [1997] |
|
Eric Hoffer
|
| « Kiam nacio ĉesas pasie strebi al io aŭ kiam celo de ĝiaj streboj iĝas konkreta kaj limigita, potencialo de ĝia kuraĝo falas. Nur celo, kiun oni povas ĉiam perfektigadi, konservas potencialon de la nacia kuraĝo eĉ tiam, kiam deziroj de la nacio ĉiam plenumiĝas. Ĉe tio la celo ne nepre devas esti tro alta. Malnobla idealo de senĉese kreskanta vivnivelo konservis la usonan nacion kiel sufiĉe kuraĝan. Angla idealo de terposedanto kaj la franca — de rentulo — estas konkretaj kaj limigitaj. Tiu ĉi konkreteco de la naciaj idealoj verŝane estas ligita al malkresko de energioj de ambaŭ nacioj. En Usono, Rusio kaj Germanio idealoj estas nekonkretaj kaj nelimigitaj. » | — Eric Hoffer, La vera kredanto [1951] |
|
Henry Kissinger
|
| « [pri Francio en la dua duono de la 19-a jarcento] Finfine la internacia politiko ekbaziĝis sur kruda forto. Kaj en tiu ĉi mondo aperis interna abismo inter imagoj de Francio pri si mem kiel la dominanta nacio en Eŭropo kaj ĝiaj eblecoj vivi laŭe al ili – la abismo, kiu plu detruas la francan politikon en niaj tagoj. » | — Henry Kissinger, Diplomatio [1994] |
|
|
| |
|
| |
|
| « [pri la Unua mondmilito] La venko igis Francion kun kompleta klareco kompreni, ke regajno estis atingita de ĝi kontraŭ tro alta prezo kaj ke ĝi jam preskaŭ jarcenton vivas danke al sia ĉefa kapitalo. Nur Francio sciis ĝis kiom malforta ĝi iĝis kompare al Germanio, kvankam neniu alia, kaj speciale Usono, estis preta kredi al ĝi. Tiel antaŭ la venko komenciĝis franco-usona dialogo, rapidiginta procezon de senmoraligo de Francio. Same kiel Israelo en niaj tagoj, Francio maskis sian vundeblecon per pika incitemo kaj kreskantan panikon ĝi kaŝis malantaŭ nepacigeblo. Kaj same kiel Israelo en niaj tagoj, ĝi ĉiam sentis timon de izolado. » | — Henry Kissinger, Diplomatio [1994] |
|
|
| « En 1880 en Francio loĝis 15,7% loĝantaro de Eŭropo. En 1900 tiu cifero malaltiĝis ĝis 9,7%. En 1920 loĝantaro de Francio konsistigis 41 milionojn da homoj dum tiu de Germanio – 65 milionojn, kio devigis francan ŝtatan aganton Aristide Briand respondi al kritikistoj riproĉintaj lin pri politiko de pacigado rilate Germanion, ke li realigas eksteran politikon, kiu kongruas al fekundindico en Francio. Falo de ekonomia povo de Francio en komparaj indicoj estis eĉ pli rimarkinda. En 1850 Francio estis la plej granda industria evoluinta lando en la kontinento. En 1880 produktado de ŝtalo, karbo kaj fero fare de Germanio superis la francan. En 1913 Francio elminis 41 milionojn da tunoj da karbo kompare al 279 milionoj da tunoj, elminataj de Germanio; fine de la 1930-aj diferenco kreskis ĝis 47 milionoj da tunoj elminitaj de Francio kompare al 351 milionoj da tunoj ĉe Germanio. » | — Henry Kissinger, Diplomatio [1994] |
|
|
| |
|
| |
|
| « Dum la tempo de krizoj francoj preferis la firman kaj severan Raymond Poincaré, kiu insistis je strikta plenumo de la postuloj de la Versajla traktato. Kiam krizoj iĝis tro dolorigaj – kiel dum la okupado de Ruhr-regiono – denove aperadis Aristide Briand. Problemo je tiu konstanta pelmelo konsistis en tio, ke Francio perdis kapablon efektivigi politikon, realigatan de ĉiu el tiuj kontraŭaj figuroj ĝis logika fino: Francio jam ne estis sufiĉe forta por efektivigi politikon de Poincaré, sed la franca publika opinio donis al Briand malmulte da eblecoj rilate proponon de Germanio pri atingo de ĉiama paco. » | — Henry Kissinger, Diplomatio [1994] |
|
|
| |
|
| |
|
| |
|
| |
|
| |
|
| |
|
| |
|
| |
|
| |
|
| |
|
| |
|
| |
|
| « [pri la Sueza krizo] Britio kaj Francio dubigis siajn pretendojn je statusoj de grandaj potencoj, ĉar okazis ke ili bezonis helpon de Israelo por ektrakti Egiption. Israelo perdis moralan avantaĝon, akiritan pro rifuzo de la najbaro priparoli pacon, pro tio ke ĝi permesis uzi sin kiel ilon de koloniismo. Pozicio de Britio en Jordanio kaj Irako, ŝlosilaj fortikaĵoj en Meza Oriento, estis malfortigita. Dwight D. Eisenhower estis profunde ofendita de tia manovro, kiu klare estis ligita al lia supozata maldeziro agordi kontraŭ si voĉdonantojn-judojn en lasta semajno de la antaŭbalota kampanjo. Necesis tre multe klopodi por trovi tian eksterpolitikan manovron, kiu kombinus mankojn de ĉiu agadmaniero aŭ krei tian koalicion, kiu samtempe farus ĉiun ĝian membron malpli forta. Britio, Francio kaj Israelo sukcesis pri tiu heroaĵo. » | — Henry Kissinger, Diplomatio [1994] |
|
|
| |
|
| |
|
| |
|
| |
|
| « Tradicia elekto de Francio en la afero de detenado de Germanio per proksimiĝo al Rusio estis ekskludita de iu ajn eventuala varianto de evoluo de Sovetunio: se rezulte sekvos ĥaoso kaj disfalo, do Rusio iĝos tro malforta por esti kontraŭpezilo de Germanio; se ekregos la rusa naciismo kaj okazos recentralizado, do la nova ŝtato, plu posedanta milojn da nukleaj armiloj, povos iĝi tro forta por esti partnero de Francio. Tute ne estas garantiite ke tiu nova ŝtato preferos Francion. Ĝi sendube konsiderus pli alloga por si union kun Usono aŭ Germanio… Do Usono restas la plej fidinda, kvankam koncepte plej malfacila, partnero de Francio kaj ankaŭ ĝia sola garantio en efektivigo de absolute necesa por ĝi amikeco kun Germanio. » | — Henry Kissinger, Diplomatio [1994] |
|
José Ortega y Gasset
|
| « Demagogio estas formo de intelekta degenero kaj kiel amasa fenomeno de la eŭropa historio ĝi estiĝis en Francio meze de la 18-a jarcento… Ekde tiu momento Francio kaj sub ĝia influo la tuta kontinento ekkredis, ke rimedo por solvi grandegajn homajn problemojn estas revolucio… strebo per unu bato ŝanĝi ĉion kaj en ĉiuj sferoj. » | — José Ortega y Gasset, La ribelo de la amasoj (1930) |
|
Aliaj aŭtoroj
|
| « Germanio por ni estas la plej grava lando en Eŭropo ne nur pro nia komerco kun ĝi, sed ankaŭ pro tio ke ĝi estas ŝlosilo al situacio en Rusio. Helpante al Germanio, ni povas ĉe nunaj cirkonstancoj estigi akuzojn kontraŭ ni pri perfido de Francio; sed se Francio estis nia aliancano, tia akuzo ne povas esti farita. » | — Noticoj de la registaro de Britio. La 10-a de januaro 1922. |
|
|
| « Mi petegas vin, ne petu min lasi la usonajn trupojn en Francio. Mi simple ne povas tion fari! Mi devos revenigi ilin hejmen. Kiel mi proponis antaŭe, mi kondamnas kaj kontraŭas aŭspiciadon de Belgio, Francio kaj Italio. Vi efektive devas memstare eduki kaj puni proprajn idojn. Konsiderante la fakton ke estonte ili povos iĝi via apogo, vi almenaŭ devas pagi ilian edukadon nun! » | — Franklin D. Roosevelt, en letero al Winston Churchill [la 29-an de februaro 1944] |
|