Adolf Hitler (naskiĝis la 20-an de aprilo 1889 - mortis la 30-an de aprilo 1945) estis "gvidanto" kaj "kanceliero" (ĉefministro) de Germanio en la jaroj 1933–1945 kaj arkitekto de nazia reĝimo fondita je ideologio de rasismo kaj perforto.
«Mi scias ke malpli da homoj estas konvinkitaj per skribitaj vortoj ol per parolataj vortoj, kaj ĉiu granda movado en ĉi tiu mondo ŝuldas sian kreskadon al grandaj oratoroj, ne al grandaj verkistoj.»
—Mein Kampf, antaŭparolo
«Se, per registara potenco, nacio estas kondukita al ĝia propra detruo, tiam ribelo estas ne nur la rajto de ĉiu ano de tiu popolo –estas lia devo.»
—Mein Kampf (Ĉapitro 3)
«Dum la judo ne estas fariĝinta la estro de la ceteraj popoloj, li vole nevole devas paroli iliajn lingvojn, sed tuj kiam ili estus liaj servistoj, ili ĉiuj devus lerni universalan lingvon (ekz. Esperanton!), tiel ke ankaŭ per tiu ĉi rimedo la judo povus pli facile regi ilin!»
«Solange der Jude nicht der Herr der anderen Völker geworden ist, muß er wohl oder übel deren Sprachen sprechen, sobald diese jedoch seine Knechte wären, hätten sie alle eine Universalsprache (z.B. Esperanto!) zu lernen, so daß auch durch dieses Mittel das Judentum sie leichter beherrschen könnte!»
«Se ni vidos ke estas gajnanta Germanio, ni devos helpi al Rusio kaj se estos gajnanta Rusio, ni devos helpi al Germanio kaj tiel do ili mortigu laŭeble plej longe, kvankam mi ĉe neniuj cirkonstancoj dezirus vidi kiel venkinto Hitleron. Neniu el ili plenumas siajn promesojn.»
«Germanajpoetoj kaj filozofoj-romantikuloj, kuniĝintaj je triba ĥoruso, prikantis revenon de malhela nekonscio jarcenton antaŭ la radio kaj Hitlero faris tian revenon preskaŭ neevitebla.»
—Marshall McLuhan,Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
«Li estis la plej monstra personigo de ĉiuj malnoblaj homaj ecoj. Li estis la tute nekapabla, neadaptiĝebla, senrespondeca kaj psikopatia persono, inundita je malplenaj, infanecaj fantazioj, sed dotita je akra intuicio de infano-senhejmulo aŭ de rato.»
«Sed Hitlero neniam atingus tiun ĉi celon, se la Versajla traktato ne likvidus la germananarmeon. Malpermeso de la konskripcio forprenis de la germanoj ilian plej gravan fermitan amason. La manovroj, ekde nun malpermesitaj, la marŝado, ricevado kaj transdonado de la ordonoj — ĉio ĉi transformiĝis je io, kion nun necesis kontraŭ iu ajn prezo revenigi. La malpermeso de la konskripcio estis la naskiĝo de nacional-socialismo. Ĉia fermita amaso, perforte likvidita, transiras je la malferma, al kiu ĝi donas ĉiujn siajn specifajn atributojn. Anstataŭ la armeo aperis la partio kaj por ĝi ene de la nacio ne ekzistis la limoj. Ĉiu germano — viro aŭ virino, infano aŭ maljunulo, soldato aŭ civilulo — povas iĝi nacional-socialisto; ne gravas, ĉu li estis soldato; se ne, tio estas pli bone por li: li ricevas aliron al aferoj, al kiuj antaŭe oni ne lasus lin.»
«[pri Hitlero] Li estis tipa reprezentanto de la malsupraj tavoloj de la meza klaso — li estis nenio kaj havis neniujn perspektivojn en la estonteco. Kaj li tre forte sentis sian rolon de pario.»
«Hitlero evidentiĝis tiom efika ilo pro tio, ke en li kombiniĝis trajtoj de la indignita kaj kolerigita eta burĝo, kun kiu malsupraj tavoloj de la meza klaso povus identigi sin emocie kaj socie, kaj trajtoj de renegato, preta servi al la interesoj de la germanaj industriistoj kaj junkroj.»
«La respublika registaro esperis “pacigi” la naziojn per sia toleremo, sed nome tiu ĉi manko de forto kaj firmeco kreskigis ilian malamon. Hitlero malamis la Vejmaran respublikon, ĉar ĝi estis malforta; li fasciniĝis pri industriestroj kaj militestroj, ĉar ili havis la potencon kaj forton. Li neniam ekbatalis kontraŭ establiĝinta forta potenco kaj atakis nur tiujn grupojn, kiujn li konsideris sendefendaj. La “revolucio” de Hitlero — same kiel la “revolucio” de Mussolini — okazis sub protektado de la ekzistinta potenco, kaj iliaj plej ŝatataj malamikoj estis tiuj, kiuj ne povis defendi sin. Oni povas eĉ supozi, ke rilato de Hitlero al Britio ankaŭ estis formita interalie je tiu ĉi psikologia komplekso. Dum li konsideris Anglion forta, li amis ĝin kaj fasciniĝis pri ĝi. Sed kiam li konvinkiĝis je malforteco de la brita pozicio — dum Munkeno kaj post ĝi — lia amo transformiĝis je malamo kaj strebo detrui Anglion. De tiu ĉi vidpunkto “pacigo” estis la politiko, kiu devus inspiri nome malamikecon, ne pacemon.»
«…masoĥismajn inklinojn oni povas trovi ankaŭ ĉe Hitlero mem. Superaj fortoj, antaŭ kiuj li genuiĝas estas Dio, Sorto, Neceso, Historio kaj Naturo. Efektive ĉiuj ĉi vortoj signifas por li la saman aferon: simbolon de subpremanta forto.»
«[pri naziismo, faŝismo kaj stalinismo] Novaj sistemoj estis konstruitaj sur la plej granda mensogo. Tio rilatas same al iliaj programoj kaj al iliaj gvidantoj. En siaj programoj ili promesis konstrui ion similan al socialismo, tamen tio, kion ili efektive faris estis neado de ĉio, kio estis komprenata sub tiu ĉi nocio en la socialisma tradicio. Mussolini, timema fanfarono, iĝis simbolo de vireco kaj kuraĝo. Hitlero, maniulo-detruanto, estis glorata kiel konstruanto de la nova Germanio. Stalin, malvarmsanga kaj ambicia intriganto, estis bildigata kiel amanta patro de sia popolo.»
«Unu el plej povegaj fortoj, kiujn havis Hitlero, ĉe tio ne plej eta, estis lia kapablo senigi siajn malamikojn je espero (almenaŭ en la eŭropa kontinento). Lia fanatikakredo je tio, ke li konstruos novan ordon, kiu ekzistos miljarojn, estis transdonata same al liaj adeptoj kaj al liaj kontraŭuloj. Al la unuaj ĝi inspiris la senton, ke en lukto por la Tria Regno ili aliancas kun la eterno, al la duaj — ke lukti kontraŭ Hitlero estas same kiel defii la neeviteblan sorton.»
«La amasajmovadoj povas aperi kaj disvastiĝi sen kredo je dio, sed sen kredo je diablo — neniam! Forto de la amasa movado kutime estas proporcia al brileco kaj konkreteco de ĝia diablo. Kiam oni demandis Hitleron, ĉu li opinias ke la judoj devus esti ekstermitaj, li respondis: “Ne… Tiam ni devus inventi la judon. Tre gravas havi konkretan malamikon, ne nur abstraktan”.»
«…la idealadiablo estas eksterlandano. Por prezenti hejman malamikon kiel diablon necesas alskribi al li eksterlandan devenon. Al Hitlero estis nemalfacile alglui al la germanajjudoj etikedon de eksterlandanoj.»
«Kio koncernas Hitleron, do li havis diable realisman planon: ĉiujn sferojn de la scio fari monopolo de la elito, kiuj devos regi lian mondan imperion; la restajn sennomajn amasojn Hitlero planis teni duonedukitaj.»
«La vojon al la amasamovado kreas la “homoj de la vorto”, realigas la movadon la fanatikuloj, stabiligas la “homoj de la ago”. Por la movado estas bone kaj verŝajne eĉ necese por ĝia daŭrigo ke tiujn ĉi rolojn plenumu malsamaj homoj — unu post alia, laŭorde. Kiam okazas, ke la movadon ekde ĝia koncipo ĝis maturiĝo gvidas la sama homo aŭ la samaj homoj (aŭ homoj de la sama tipo), do la movado kutime fiaskas. La faŝisma kaj nazia movadoj ne havis sinsekvajn ŝanĝojn en la gvidantaro kaj ambaŭ finiĝis per katastrofo. Fanatikeco de Hitlero, lia malkapablo halti, malkapablo al la rolo de la praktika “homo de la ago” pereigis la movadon. Se Hitlero mortus meze de la 1930-aj jaroj la movadon sendube ekgvidus “homo de la ago” simila al Hering kaj ĝi postvivus.»
«En la okuloj de la homokredanta, homoj ekster la “sankta afero” ne havas firman karakteron kaj pro tio povas esti facila predo de la kredantoj. Aliflanke, la kredantoj de ĉiuj tipoj, kvankam morte malamas unu la alian kaj pretas alkroĉiĝi je la gorĝo unu al alia, agnoskas forton unu de alia kaj sentas reciprokan sinceran estimon. Hitlero konsideris la bolŝevistojn egalaj al si kaj ordinis la eksajn komunistojn tuj anigi al la naziapartio.»
«Paradokse, sed veras ankaŭ tio dum la lastaj 200 jaroj eŭropapovekvilibro estis kelkfoje konservita danke al penoj kaj heroeco de Rusio. Sen Rusio Napoleono kaj Hitlero preskaŭ tute certe sukcesus krei mondimperiojn. Simile al duvizaĝa Jano, Rusio estis samtempe minaco al povekvilibro kaj unu el ĝiaj ŝlosilaj komponantoj, grava por ekvilibro kaj tamen ne komplete ĝia parto.»
«Eksterlande Hitlero akiris plej grandan sukceson kiam la mondoopiniis ke li persekutas normalajn, limigitajn celojn. Ĉiuj liaj plej grandaj triumfoj okazis dum la unuaj kvin jaroj de la regado, en 1933-1938, kaj estis bazitaj sur konjektoj de liaj viktimoj ke lia celo estas konformigi la Versajlan sistemon al la principoj kiujn ĝi mem deklaris. Sed tuj post kiam Hitlero ĉesis ŝajnigi ke li korektas faritajn maljustaĵojn, fido al li malaperis.»
«La Okcidento devintus malŝpari malpli da tempo por pritakso de veraj motivoj de Hitlero kaj pli da tempo por serĉado de kontraŭpezo al la kreskanta povo de Germanio.»
«Rilate la okcidentajndemokratiojn, ili malsukcesis kompreni kia ideologiaabismo apartigas ilin de la germana diktatoro. Ili kredis je paco kiel la fina celo kaj aplikis ĉiujn rimedojn por eviti militon. Hitlero aliflanke timis pacon kaj deziregis militon. “La homaro fortiĝis en eterna lukto, – skribis li en “Mein Kampf” – kaj ĝi nur pereos de eterna paco”.»
«[pri la Munkena interkonsento] Neville Chamberlain decidis likvidi streĉitecon la 15-an de septembro vizitinte Hitleron. Hitlero montris sian incitiĝon, elektinte kiel renkontiĝejon Berchtesgaden – lokon plej foran de Londono kaj plej malfacile alireblan. En tiu tempovojaĝo de Londono al Berchtesgaden signifis kvinhoran flugon, kiu por la 69 jarojn aĝa Chamberlain estis la unua. Post aŭskulti dum kelkaj horoj paroladojn de Hitlero pri kvazaŭ malbona traktado de la sudetaj germanoj, Chamberlain akceptis dispartigi Ĉeĥoslovakion. Ĉiuj ĉeĥoslovakaj provincoj, kie germana loĝantaro konsistigis pli ol 50%, estis transdonotaj al Germanio.»
«Estas strange, sed ĉiuj atestintoj de tio kiel okazis la Munkena konferenco, esprimas la saman opinion ke Hitlero tute ne aspektis kiel triumfanto. Li sopiris militon, kiun li konsideris necesa por realigo de siaj ambicioj… Hitlero forlasis Munkenon kun sento kvazaŭ li estis trompita.»
«Paradokse sed la Munkeno transformiĝis je psikologia fino de la strategio de Hitlero. Antaŭ tio li ĉiam povis apelacii al kulposento rilate maljustaĵojn de la Versajlo, kiu haveblis ĉe demokratiaj landoj; poste lia sola armilo iĝis kruda povo kaj montriĝis fino de tiu kvanto de ĉantaĝo al kiu povas cedi eĉ tiuj, kiuj plej multe timis militon antaŭ ol preni propran pozicion.»
«Per sia konduto en Bad Godesberg kaj Munkeno Hitlero elĉerpis la lastajn rezervojn de la brita bona volo. Malgraŭ stulta deklaro, farita post reveno al Londono pri tio ke li alportis “eternan pacon”, Neville Chamberlain estis plena je decidemo neniam denove cedi al ĉantaĝo kaj ekfunkciigis estimindan programon de rearmiĝo.»
«Stalin bonorde turniĝis inter du flankoj. Sed fine mankis iu ajn konkurenco. Nur unusola Hitlero povus reale proponi al Stalin teritoriajn akirojn en Orienta Eŭropo, kiuj interesis lin. Kaj tion li sufiĉe pretus pagi per eŭropamilito, kiu ne koncernus Sovetunion.»
«[pri prioritatoj de Hitlero] …de Britio li deziris neenmiksiĝon je la aferoj en la kontinento kaj de Sovetunio li deziris akiri Lebensraum aŭ “vivospacon”. Nur danke al siaj atingoj Stalin sukcesis ŝanĝi prioritatojn de Hitlero, eĉ se provizore.»
«[pri la pakto Ribbentrop-Molotov] Stalin gajnis marĉandon danke al tio, ke li konservis sovetian ludmonon ĝis la lasta momento. Kialo konsistis en tio ke Hitlero tute evidente estis preta proponi al li senpage tion, kio en iu ajn unio kun Britio aŭ Francio li povus ricevi nur post sangoverŝa milito kontraŭ Germanio.»
«[pri Stalin] Ekstreme preciza kiel kalkulilo, li malsukcesis tamen ĝuste konsideri neŭrozankarakteron de la personeco de Hitlero kaj pro tio li malsukcesis prognozi eblecon de respondo de Hitlero al alfrontita de li defio forme de milito ĉe du frontoj, kiom ajn senracia estus tia kurso.»
«Neniu sekvis el provoj aranĝi personan renkontiĝon de Hitlero kaj Stalin post la subskribo de la Triflanka pakto. Ĉiu el la gvidantoj faris ĉion eblan por eviti ĝin, deklarante ke li ne povas forlasi sian landon kaj ŝajne logika loko de renkontiĝo kiel Brest-Litovsko ĉe la limo portis en si tro multe da pezaj historiajrememoroj.»
«[pri pompa akcepto de Molotov fare de Hitlero en 1940] Montrinte ke li eĉ iomete ne estis timigita de tia akcepto, evidente prenita el imagoj pri majesto el iu Vienaopereto, Molotov ekokupiĝis pri starigado de konkretaj demandoj: je kio konsistas fina celo de la Triflanka pakto? Kiel Hitlero difinas deklaritan de li “novan ordon”? Kio estas “ampleksigita azia influsfero”? Kio estas germanaj intencoj en Balkanio? Ĉu daŭras kompreno de tio, ke Finnlando troviĝas en la sovetia influsfero? Neniu ankoraŭ konversaciis kun Hitlero tiel, nek subigis lin al tia kruca pridemandado.»
«Hitlero kredis je tio, ke forto de la volo povas superi ĉiujn obstaklojn. Lia tipa reago al rezistado estis transigo de ĝi je la formo de persona kontraŭstaro. Hitlero neniam lasis bonajn kondiĉojn komplete maturiĝi jam pro tio, ke la prozeco de atendado mem signifus ke obstakloj povus superi lian volon. Stalin estis ne nur pli pacienca, sed ankaŭ kiel komunisto pli estimishistoriajn fortojn. Dum preskaŭ 30 jaroj de sia regado li neniam metis je unu vetludo ĉiujn ludmarkojn kaj erare opiniis ke ankaŭ Hitlero neniam faros tion.»
«Stalinesperis pri racio de Hitlero kaj malgajnis; Hitlero esperis ke Stalin rapide malvenkos kaj ankaŭ malgajnis. Sed se eraro de Stalin estis korektebla, do eraro de Hitlero ne.»
«[pri alparoloj de Franklin D. Roosevelt al Hitlero kaj Mussolini en 1939] Petante garantiojn nur de Hitlero kaj Mussolini, li kondamnis ilin kiel agresintojn ĉe sola aŭskultantaro kiu tiumomente ion signifis por Roosevelt – ĉe la usonapopolo.»
«Se Usono kaj Sovetunio ne ekmilitus tiam kiam tio okazis, Britio finfine devintus akcepti kompromison kaj esti malvenkinta. Atako de Hitlero kontraŭ Sovetunio la 22-an de junio 1941, atako de Japanio kontraŭ Pearl Harbor la 7-an de decembro 1941 kaj stranga deklaro de milito kontraŭ Usono fare de Hitlero post kelkaj tagoj, garantiis ke Britio estos inter la venkintoj, sendepende de tio kiom longa kaj malfacila estos la milito.»
«Hitlero kun granda sento parolas pri sia patrino. Li kredigas nin, ke li ploris nur unufoje en la vivo, nome kiam mortis lia patrino. Lia malaprobo de la sekso kaj neŭroza adorado de la patrineco klare manifestiĝas en lia rezonado pri la rasoj kaj sifiliso.»
«[...] Hitlero sin turnas al la naciismaj sentoj kaj decidas ellabori sian propagandan teknologion por kreado, laŭ ekzemplo de marksistoj, de amasa organizaĵo surbaze de sinsekva aplikado de tiu ĉi teknologio [...] Tamen sian sukceson tiu ĉi organizaĵo ŝuldas al la amasoj, ne al Hitlero.»