NOTO: Krom en la referencitaj citaĵoj, la tradukoj inkluditaj en tiu ĉi sekcio estas propraj de la vikicitaristo, kiu aldonis ilin.
Henry Kissinger
«[pri la Viena kongreso] Konsiderante ke la ideo de nacia memdetermino tiam ankoraŭ ne estis inventita, partoprenantoj de la kongreso estis plej malmulte interesitaj pri tajlado de etne homogenaj ŝtatoj el la teritorioj, forprenitaj disde Napoleono.»
«[pri la Versajla traktato] Baldaŭ iĝis tute klare, ke de la praktika vidpunkto principo de memdetermino ne povas esti aplikita iugrade klare kaj ĝuste, kiel tion planis “Dek kvar punktoj”, speciale en la ŝtatoj-sukcedintoj de la Aŭstro-Hungaria imperio… Post la fino de tiu ĉi procezo, realigita cele al memdetermino, sub eksterlanda regado loĝis preskaŭ sama nombro de homoj kiel en la tempo de la Aŭstro-Hungara imperio.»
«[pri Ĉeĥoslovakio antaŭ la germana invado] Do de vidpunkto de tradicia diplomatio estus malfacile lasi Ĉeĥoslovakion sen helpo; de vidpunkto de la principo de memdetermino estus same malfacile defendi ĝin.»