Woodrow Wilson (naskiĝis la 28-an de decembro 1856 en Staunton, Usono - mortis la 3-an de februaro 1924 en Vaŝingtono, Usono) estis usona politikisto, prezidanto de Usono de 1913 ĝis 1921.
—Woodrow Wilson,Mesaĝo al la usona kongreso [la 2-an de aprilo 1917]
«[pri aliĝo de Usono al la Unua mondmilito] Ni ĝojas... militi do por la definitiva paco en la mondo... La mondo devas iĝi sekura por demokratio. Nia paco devas esti plantita sur la elprovita bazo de politika libereco.»
—Woodrow Wilson,Mesaĝo al la usona kongreso [la 2-an de aprilo 1917]
«Ni kreis tiun ĉi nacion por ke la homoj estu liberaj kaj ni ne limigas nian koncepton kaj la celojn nur je Usono. Ni nun faros ĉiujn liberaj. Se ni ne faros tion, la tuta gloro de Usono perdiĝos kaj ĝia tuta forto estos malŝparita vane.»
—Woodrow Wilson,Parolado en Bostono [la 24-an de februaro 1919]
«[pri la Unua mondmilito] Demando, de kiu dependas la tuta estonta trankvilo kaj politiko de la mondo, konsistas en jeno: ĉu la nuna milito estas lukto por justa kaj sekura mondo aŭ por la nova povekvilibro? ... Fine devas kreiĝi ne povekvilibro, sed komunumo de la fortoj; ne organizita konkuro, sed organizita universala paco.»
—Woodrow Wilson,Alparolo al la Usona Senato [la 12-an de januaro 1917]
Henry Kissinger
«Por Woodrow Wilson kiel pravigo de la internacia rolo de Usono servis mesiismo: Usono havis devon ne nur subteni la povekvilibron, sed ankaŭ disvastigi siajn principojn tra la mondo.»
«Woodrow Wilson komprenis ke la intuicia izolismo de Usono povas esti superita nur per alvoko direktita al ĝia kredo je unika naturo de la idealoj de la lando.»
«Fakte akcento de la politiko de Woodrow Wilson havis karakteron tute kontraŭan al izolismo. Wilson promociis ne retiriĝon de Usono el la ekstera mondo, sed universalan aplikon de ĝiaj valoroj kaj post certa tempo sindevigon de Usono pri ilia disvastigado.»
«Nek Woodrow Wilson, nek liaj postaj adeptoj, ĝis la nuntempaj, iam deziris kompreni ke ĉe la eksterlandaj gvidantoj, edukitaj je malpli altaj principoj, pretendo de Usono pri altruismo kaŭzas certan aŭreolon de neprognozeblo.»
«…Theodore Roosevelt… estis politikisto-batalanto. Woodrow Wilson ja estis profeto-pastro. Ŝtataj agantoj, eĉ estante batalantoj, koncentras sian tutan atenton je la mondo, en kiu ili vivas. Profetoj ja konsideras “realan mondon” kiel la mondon, kiun ili deziras krei.»
«[pri kiel Woodrow Wilson engaĝigis Usonon en la Unua mondmilito, libere traktante vortojn de George Washington] Kian teruran memfidon necesas havi por ricevi aprobon de monda interveno malgraŭ severega malpermeso de unu el la patroj-fonditoj pri enmiksiĝo je fremdaj aferoj, kaj por ellabori filozofion de neŭtraleco, kiu faris neevitebla aliĝon al la milito!»
«La 22-an de januaro 1917 antaŭ aliĝo de Usono al la milito Woodrow Wilson anoncis kiel sian celon atingi “pacon sen venko”. Tamen tio, kion Wilson proponis post la aliĝo de Usono al la milito evidentiĝis paco, kiun eblis atingi nur per kompleta venko.»
«Por laŭleĝigi tiun ĉi konsenton Woodrow Wilson proponis ideon de establo de la Ligo de Nacioj, institucio de pure usona tipo. Sub gvido de tiu ĉi tutmonda organizaĵo la forto devis cedi al moralo kaj forto de armilo – al ordono de publika opinio. Wilson estis ĉiam substrekanta ke se publiko estus sufiĉe informita, la milito neniam okazus, ignorante ardajn manifestaciojn de ĝoja jubilado kaj senpeziĝo, per kiuj estis bonvenigata en ĉiuj ĉefurboj la komenco de la milito, inkluzive la ĉefurbojn de la demokratiajBritio kaj Francio.»
«Fakte ideoj de Woodrow Wilson transformiĝis je institucioj, ekvivalentaj al monda registaro, al kio la usonapopolo estis preta eĉ malpli ol al plenumo de funkcio de la tutmonda polica forto.»
«Tri temoj de la tuta estonta ekstera politiko de Usono estis formitaj de Woodrow Wilson. Unue, harmonio estas natura ordo de la internaciaj aferoj; ĉiuj aferoj, kiuj historie influis ĝin, estas malfidindaj aŭ sensignifaj kaj devas, kiel poste klarigis la wilsonismonGeorge F. Kennan, "iĝi duarangaj, cedinte lokon al celkonscieco de la ordigita mondo, kiu ne estas subigata al internacia devigado". Due, perfortaj ŝanĝoj estas neakcepteblaj; ĉiuj transformiĝoj devas okazi kadre de procezo, bazita sur juro aŭ io proksima al juraj kaj procesaj normoj. Kaj ĉar la homoj estas dotitaj fare de dio de la rajto memstare difini propran sorton, la ŝtato devas esti bazita sur la nacia memdetermino kaj demokratio.»