«La plej fortan kaj senperan sugestan efikon havas tiu poeto, kiu povas esprimi en konvena formo la plej supran tavolon de nekonscio. Ju pli profunde penetras rigardo de la krea spirito, des pli fremda ĝi iĝas al la amaso kaj des pli forta iĝas kontraŭstaro de tiuj, kiuj almenaŭ iom malsamiĝas disde la amaso. La amaso ne komprenas lin, sed nekonscie vivas per tio, kion li eldiras; kaj ne pro tio, ke li tion eldiras, sed pro tio ke ĝi vivas el tiu kolektiva nekonscio, en kiun li rigardis.»
«Miaopinie, bonaj poetoj neniam ĉesis engaĝi sin, okupiĝi aktive kaj kritike pri la mondo. Ne ĉiu povas esti aktivulo samtempe surstrate kaj poete, sed se tiaj homoj venos, same talente sur la du frontoj, ni bonvenigu ilin. Gravas ke poeto verku surbaze de realaj spertoj kaj viveroj, sed ni ne postulu de li esti ankaŭ heroo aŭ guruo.»
«Dum la homo esprimas nur subjektivajn impresojn, lin ankoraŭ ne eblas nomi poeto, tamen tuj post kiam li komprenis kiel ekvidi la tutan mondon kaj esprimi ĝin, li iĝas poeto. Nur tiukaze li estas neelĉerpebla kaj povas esti eterne nova dum lia pure subjektiva naturo elĉerpeblas kaj havas nenion dirindan.»