Kolektivo estas aro da personoj komune agantaj aŭ laborantaj aŭ kunigitaj per komunaj interesoj.
«Kolektivajn unuecojn, konsistantajn ne el homoj kaj tamen perceptatajn kiel la amasoj, mi nomas la amasaj simboloj. Tio estas tiaj unuecoj kiel grajno kaj arbaro, pluvo, sablo, vento, maro kaj fajro. Ĉiu en tiuj ĉi fenomenoj enhavas tre gravajn ecojn de la amaso. Kvankam ĝi konsistas ne el homoj, sed ĝi similas al la amaso kaj simbole anstataŭigas ĝin en mitoj kaj sonĝoj, paroladoj kaj kantoj.»
«La alia formo estas kolektiva mortigo. La kondamniton oni kondukas al kampo kaj ŝtonumas. Ĉiu ĵetas sian ŝtonon, la kulpulo pereas sub ŝtona hajlo. Neniu plenumas rolon de ekzekutisto, mortigas la tuta komunumo. La ŝtonoj reprezentas ĉi tie la komunumon, ili estas signo de ĝia decido kaj de ĝia ago. Eĉ tie, kie la ŝtonumado ne plu estas praktikata, konserviĝis inklino al la kolektiva mortigo. Tia estas bruligado sur ŝtiparo: la fajro anstataŭas la amason, dezirantan morton al la kondamnito.»
«Enfosado en la formikejon, praktikata en Afriko kaj ie aliloke estas transigado de malafabla devo de la kolektiva mortigo sur formikojn, bildigantaj la sennombran amason.»
«Abomeno je la kolektiva mortigo aperis tre antaŭnelonge. Ĝin oni ne supertaksu. Eĉ hodiaŭ ĉiu partoprenas en publikaj ekzekutoj, nome per gazeto. Nur nun li partoprenas en ili, same kiel en ĉio alia, kun pli granda komforto. Li trankvile sidas en sia hejmo kaj el centoj da sciigoj haltas ĉe tiuj, kiuj speciale ekscitas lin.»
«Kiam homoj enuas, tio signifas, ke ili tediĝis pri si mem. Konsciado de sia senfrukta, sensencaekzistado estas la ĉefa fonto de la enuo. Homoj, ne sentantaj sin sendependaj, kiel ekzemple anoj de proksime interligita kolektivo: eklezio, partio ktp, ne influeblas je enuo.»
«Tekniko de ellaborado de preteco al lukto kaj morto konsistas en apartigi personon de lia interna “mi”, tio estas ne permesi al la persono esti si mem. Tio estas atingata per kompleta unuiĝo de la persono kun kolektivo aŭ trudado al li imagita de la dua “mi”, aŭ instigado ĉe li de malestimo al la ekzistanta nuntempo kaj per direktado de li al la neekzistanta estonteco, poste per kreado de ŝirmo, apartiganta la personon de la realo (doktrino) nepenetrebla por la faktoj, aŭ per rompo de interna ekvilibro de la individuo, bruligante en li diversajn pasiojn.»
«…la homokredanta, komplete unuiĝinta kun la unueca kolektivo, jam estas ne malkontenta persono. Li trovis por si novan personecon kaj novan vivon. Nun li estas unu el la elektitoj, subtentata kaj protektata de nevenkeblaj fortoj — li estas destinita heredi la teron.»
«…la ŝtataj kaj ekleziajinstitucioj tute ne havas tiun ĉionpovon, kiun oni aljuĝas al ili kaj pro kiu ili de tempo al tempo subiĝas al atako flanke de reprezentantoj de progresisma movado de ĉiaj ajn tipoj, ĉar tiu subpremanta nin potenco estas nekonscie kuŝanta en ni mem, nome en la plu ekzistanta kolektiva menso, heredaĵo de la barbaro.»