«Kennedy estis murditaj ĉar ili ankoraŭ havis politikan dimension. Aliaj — Johnson, Nixon, Ford — havis rajton nur je ŝajnigaj atencoj, je simulitaj murdoj. Sed tiu ĉi aŭro de artefarita minaco estis ankoraŭ necesa al ili por kaŝi ke ili estas nuraj manekenoj de la potenco. Iam la reĝo (same kiel la Dio) devis morti — en tio estis lia povego. Hodiaŭ li mizere penas simuli morton por konservi gracon de la povo. Sed ĝi jam estas perdita.»
«Nekonscio estas la “entombigita”, subpremita kaj senfine disbranĉiĝinta strukturo. Teritorio estas malferma kaj limigita. Nekonscio estas loko de senfina ripetado de subpremado kaj fantasmoj de la subjekto. Teritorio ja estas loko de finita ciklo de parenceco kaj de interŝanĝoj sen la subjekto, sed ankaŭ sen escepto: la ciklo besta kaj planta, ciklo de bono kaj abundo, ciklo de parenceco kaj daŭrigo de la speco, ciklo virina kaj rita — la subjekto mankas, kaj ĉio troviĝas ĉi tie en konstanta interŝanĝo. Sindevigoj havas ĉi tie absolutan karakteron, renverseco estas totala, sed ĉi tie neniu spertas la morton, ĉar ĉio spertas metamorfozojn. Nek la subjekto, nek la morto, nek nekonscio, nek subpremado, ĉar estas nenio kio obstaklus la sinsekvan evoluon de la formoj.»
«…la vojo de nihilisto estus bonega, se ankoraŭ ekzistus radikalismo — same kiel la vojo de teroristo estus alloga, se la morto, inkluzive la morton de la teroristo, ankoraŭ havus iun sencon.»
«Rememoru grandajn terorajn atakojn de lastaj jaroj: la morto estas nuligita je indiferenteco, kaj en tio la terorismo estas kontraŭvola kompliculo de la sistemo — ne je la politikasenco, sed je tio ke ĝi stimulas rapidegan trudadon de indiferenteco.»
«[…] sistemoj de organizita morto finas la morton kiel hazardon. Kaj nome tiun ĉi logikon despere klopodas rompi la terorismo, anstataŭigante la sisteman morton (teroron) per elektema logiko: logiko de ostaĝo.»
«En interpersona reĝimo de bezono (kontraŭe al la amo, pasio aŭ tento) ni sentas afekcian ĉantaĝon, do estas la afekciaj ostaĝoj de aliuloj: “Se vi ne donos al mi tion, vi respondecos pri mia depresio, se vi ne amas min, vi respondecos pri mia morto”, kaj certe ja: “Se vi ne ebligos ami vin, vi respondecos pri via propra morto”. Do okazas la histeria kaptado — postulado kaj ĉantaĝa eltrudado de respondo.»
«Post ekzekuto la amaso eĉ pli ol iam ajn sentas timon de la morto. Ĝi disfalas kaj disiĝas, kvazaŭ panike forkurante. Ju pli grava estis la viktimo, des pli granda estas la timo, trafanta la amason. Ĝi povas konserviĝi nur se ekzekutoj sekvos seninterrompe unu la alian.»
«El specoj de la morto, al kiuj tribo aŭ popolokondamnis apartan homon, oni povas elstarigi du plej gravajn formojn; la unua el ili estas elpuŝigo. La homon oni elpuŝigas el la tribo, lasante tie, kie li mortos pro malsato aŭ iĝos predo de ĉasbestoj… Kompleta soleco estas terura puno; izoliĝo de la propra grupo, speciale en primitivaj kondiĉoj estas sufero, kiun nur malmultaj povas elteni. Perversa formo de tia elpuŝigo estas fordono al malamiko… La alia formo estas kolektiva mortigo. La kondamniton oni kondukas al kampo kaj ŝtonumas. Ĉiu ĵetas sian ŝtonon, la kulpulo pereas sub ŝtona hajlo. Neniu plenumas rolon de ekzekutisto, mortigas la tuta komunumo. La ŝtonoj reprezentas ĉi tie la komunumon, ili estas signo de ĝia decido kaj de ĝia ago. Eĉ tie, kie la ŝtonumado ne plu estas praktikata, konserviĝis inklino al la kolektiva mortigo. Tia estas bruligado sur ŝtiparo: la fajro anstataŭas la amason, dezirantan morton al la kondamnito.»
«Emociiĝo kun kiu la homoj ekmarŝas al la milito estas klarigata de malkuraĝeco de la homo antaŭ vizaĝo de la morto. Unuope ili ne kuraĝas rigardi al ĝiaj okuloj. Ĝi estas pli facila duope, kiam du malamikoj, tiel dirite, ekzekutas unu la alian kaj ĝi estas tute ne la sama morto, kiam al ĝi iras miloj. La plej malbona kio povas okazi al la homo en la milito estas pereo kune kun la aliaj. Sed tio senigas de la morto unuope, kiun la homoj timas plej multe en la mondo.. Kaj ili ja ne kredas ke tiu plej malbona okazos. Ili opinias, ke eblas transdirekti, transigi al la aliaj pendantan super ili kolektivankondamnon. Ilia mortotransigilo estas la malamiko kaj la sola, kio estas postulata de ili, estas avanci la malamikon.»
«Egalecon de la homoj antaŭ la morto oni ŝatas esprimi en la bildo de sekalo. Sed ĝi falas la tuta samtempe kaj pro tio memorigas tre konkretan morton — la morton en batalo, falĉantan tutan vicojn: la kampo kiel batalkampo.»
«[pri la baloto] Festeco de ĉiuj ĉi aranĝoj estas kaŭzita de la rifuzo apliki morton kiel decidilon. Ĉiu donita balotilo ĉi tie kvazaŭ prokrastigas la morton. Tio, sur kio ĝi povus efiki, tio estas la forto de la malamiko, estas difinata per la nombro de donitaj voĉoj. Se iu ludas pri ciferoj, kaŝas ilin aŭ falsas, do, mem ne suspektante tion, li enlasas la morton reen.»
«Super ĉiuj bestoj, bredataj de la homo, pendas lia mortkondamno. Ĝia plenumo foje — ofte eĉ por longe — estas prokrastata, sed malkondamno okazas neniam. Tiel la homo propran morton, pri kiu li bone scias, senpune transigas al siaj bestoj.»
«Enkorpigo de ĉiuj danĝeroj certe estas la morto… La unua kaj decida signo de la reganto estas rajto ordoni pri la vivo kaj morto. Al li neniu estas allasata: se venas mesaĝisto kun mesaĝo, kiu devas proksimiĝi al la reganto, oni lin priserĉas kaj forprenas la armilojn. La morton de li oni sisteme malproksimigas kaj tenas for: li mem povas kaj devas ĝin ordoni. Li kaŭzas la morton, kiam li deziras. La eldirita de li mortkondamno ĉiam estos plenumita. Tio estas sigelo de lia potenco: la potenco estas absoluta ĝis kiam lia rajto pri la mortkondamno estas nediskutebla. Liaj veraj regatoj estas nur tiuj, kiuj permesas al li mortigi sin.»
«[pri batalantoj kaj ilia gvidanto] Ili ne scias kion li sentas, rigardante kiel ili mortas. Ili kredas je unueco de la komuna sorto, dum li pensas sin aparte de la sorto, kiun li preparis por ili. Ili mortas por ke li saviĝu.
Tio estas perfekta mensogo. Tio estas mensogo de ĉiuj gvidantoj. Ili prezentas la aferon tiel, kvazaŭ ili iras al la morto fronte de siaj batalantoj. Sed efektive ili sendas la homojn al la morto por ke ili mem restu vivaj. Ĉi tie ĉiam estas la sama ruzaĵo. La gvidanto strebas postvivi, el tio kreskas liaj fortoj.»
«La reganto sendas homojn al la morto por ke la morto kompatu lin mem, li penas transigi ĝin sur la aliajn. La morto de la aliaj por li estas ne simple neindiferenta: li penas transformi ĝin je la amasa fenomeno. Speciale li emas apliki tiun ĉi radikalan rimedon, kiam ŝanceliĝas lia potenco super la vivantoj. Se li eksentis minacon al sia potenco, deziro vidi ĉiujn antaŭ si mortintaj ne brideblas per iuj ajn raciaj konsideroj.»
«Alie statas la afero pri sonĝoj, en kiuj aperas morto de proksima kara homo kaj kiuj kaŭzas dolorigan efikon. Tiuj ĉi sonĝoj signifas tion pri kio parolas ilia enhavo — deziron, ke tiu ĉi persono mortu.»
«Do multaj, kiuj amas nun siajn gefratojn kaj por kiuj ilia perdo estus tre peza, nekonscie portas en si delonge malicajn dezirojn, kiuj povas manifestiĝi en sonĝoj.»
«Infana imago pri la morto estas tiom malgranda, ke ĝi ne similas al la nia. “Morti” signifas por infano, kiu komplete estas senigita je la vido de antaŭmortaj suferoj, estas same kiel “foriri”. Li ne diferencigas kiamaniere okazas tiu ĉi foriro — ĉu per forveturo aŭ morto.»
«[pri sonĝo en kiu la dormanto malfruiĝas al trajno] Tiuj sonĝoj estas konsolo pro sentata dum la dormotimo de morto. “Forveturo” estas unu el la plej ofte uzataj simboloj de la morto. La sonĝo konsolas nin: “Estu trankvila, vi ne mortos (ne foriros)” — same kiel la sonĝo pri ekzamenoj: “Ne timu, vi ne malsukcesos”. Malfacileco de kompreno de ambaŭ tiuj sonĝotipoj klarigeblas ĝuste per tio, ke la sento de timo estas ligita al esprimo de konsolo.»
«En tiuj socioj, kie procezo de individuiĝo ankoraŭ ne tiom progresis, la fino de individua ekzistado prezentiĝas kiel malpli grava problemo, ĉar malpli evoluinta estas la sento mem de individua ekzistado. La morto ankoraŭ ne estas perceptata kiel io radikale diferenca de la vivo.»
«Nia epoko simple neas la morton, kaj kun ĝi unu el bazaj flankoj de la vivo. Anstataŭ transformi konsciadon de la morto kaj suferoj je unu el plej fortaj stimuloj al la vivo — je bazon de la homa solidareco, je katalizilo, sen kiu ĝojo kaj entuziasmo perdas intensecon kaj profundecon — la individuo devas subpremadi tiun ĉi konsciadon. Sed, same kiel ĉe ĉiu subpremado, kaŝi ne signifas ekstermi. Timo de la morto vivas en ni, vivas malgraŭ provoj nei ĝin, sed la subpremado kondukas al ĝia steriligo. Tiu timo iĝas unu el kaŭzoj de malriĉeco de niaj travivaĵoj, de nia senhalta postkurado je la vivo kaj ĝi klarigas — mi kuraĝe asertos tion — neimageblajn sumojn, kiujn pagas niaj homoj por siaj entombigoj.»
«Ĉe naskiĝo, la homo (ĉu aparta individuo aŭ la tuta homa gento) eliĝas el la stato de difiniteco, kie ĉio estis tia anticipe difinita kiel instinktoj, kaj eniĝas je la stato de nedifiniteco, nescio kaj sendefendeco. Estas konata nur pasinteco, en estonteco senduba estas nur unu — morto, kiu efektive prezentas en si revenon al pasinteco — al neorganika stato de la materio.»
«Do naskiĝo — en ĝenerale akceptita senco de tiu ĉi vorto — estas nura komenco de la naskiĝo en pli vasta senco. La tuta vivo de individuo estas nenio alia kiel procezo de naskado de sin mem. Fakte ni devus komplete naskiĝi ĝis momento de la morto, sed la sorto de plejparto de la homoj estas tragika: ili mortas sen sukcesi naskiĝi.»
«Se en momento de tranĉado de la umbilika ŝnuro la bebo povus pensi, ĝi sendube sentus la timon de la morto. Zorgema sorto protektas nin kontraŭ tiu ĉi unua panika timo. Sed ĉe ĉiu sekva paŝo, en ĉiu nova etapo de nia naskiĝo ni ĉiufoje sentas la timon. Ni neniam estas liberaj de du kontraŭluktantaj streboj: unu el ili estas direktita al liberiĝo el la patrina sino, al transiro de besta vivmaniero al la homiĝinta ekzistado; la alia celas revenon al la patrina sino, revenon al la naturo, difiniteco kaj sekureco.»
«Kiam infanoj iĝas pli aĝaj, la egoisma zorgo pri persona senmorto kaj senmorto de la plejaj proksimuloj komencas anstataŭiĝi ĉe ili per altruisma revo pri la senmorto de la tuta homaro.»
«Когда дети становятся старше, эгоистическая забота о личном бессмертии и о бессмертии ближайших родных начинает сменяться у них бескорыстной мечтой о бессмертии всего человечества.»
«Tuj post kiam, fine de la kvara vivojaro, infano konvinkiĝas je fataleco de la morto por ĉio vivanta, li hastas tuj kredigi sin, ke li mem por ĉiam restos senmorta. En buso rondokula knabeto kvar jarojn kaj duonon aĝa rigardas funebran procesion kaj diras kun plezuro: "Ĉiuj mortos, sed mi restos".»
«Едва только, на исходе четвертого года, ребенок убеждается в неотвратимости смерти для всего существующего, он торопится тотчас же уверить себя, что сам он вовеки пребудет бессмертен. В автобусе круглоглазый мальчишка лет четырех с половиною глядит на похоронную процессию и говорит с удовольствием: «Все умрут, а я останусь».»
«Ĉu mi ja vere rekomencu paroli al vi pri la tuta elvanteco de civilizo, de scienco, de arto, de bono, de vero, de justeco… de ĉiuj tiuj belaj konceptadoj, se elfine de ĉio tio, post kvar tagoj aŭ post kvar milionoj da jarcentoj – tio egalas – estas ne plu ekzistonta homa konscio por ricevi kulturon, sciencon, arton, bonon, veron, justecon kaj ĉio cetera?»
«De tiu amo aŭ kompato al si mem, de tiu ega malespero pri ĉeso esti post via morto, vi venas je sentis saman kompaton, tio estas sama amo al viaj samuloj kaj fratuloj en samecparenceco.»
«Ĉu vi rememoras, Sinjoro Lenoir, pri la preciza momento, kiam abrupte, kiel juna knabo, vi travivis tiun manifestiĝo: «Mi estas vivanta, eblus ke mi ne ekekzintintus, kaj, mi mortontas» Ne? Mi jes. Kaj mi svenis. Tio estis neeltenebla ŝarĝo sur la ŝultroj de tiu juna infano.»
«Kvietu. Ĉar ni estos enfositaj kune en tiu ĉi tombo dum longlonga tempo, do ĉirkaŭpremu min!»
—Juan RUFLO
«Tiun «Grasan Mardon» nek vi nek mi gaja estis :De l’griza ĉiel el kiu la taglum’ fali ŝajnis: Sur animoj niaj kvazaŭ faladis cindro.»
—Paul-Jean TOULET
««— Mi tion scias, mi ĉion scias». Lia patrino dummomente silentiĝinta, ree parolis:«- Kion vi scias, Ĝim? – Vanas fari homojn, ili mortas.» Li diris tion kun milda, kvieta voĉo preskaŭ trista. «Tion scii, li aldonis, estas ĉion scii..»»
«Kie ajn oni iradas, kunportas oni la morton kun si. Tial oni tiom timas kontraŭ si mem. Sed finfine portas vin la aliuloj; kaj restas nur por diri: des pli bone kaj dankon.»
—Stig DAGERMAN
«La mortintoj estas koroj, kiuj inttempe vin amis.»
«Rifuzintus mi naskiĝi je mondo, kie vorto «ĉiam», la ununura kiu povu kontentigi postuleman koron, estas mensoga al ĉiuj vivantaj.»
—Pauline BENDA alinome S-ino Simone, franca aktorino
«Ho morto, kie estas via venko? Ho morto, kie estas via pikilo?»
—Sankta Paŭlo,La unua epistolo al la Korintanoj 15:55
«... pecon da viando, kiu kreiĝis, oni ne scias pro kio kaj oni ne scias por kio, kiu travivas en la eterneco malpli ol plej malgrandan sekundeton, baldaŭ forputas por ĉiam, kaj dum venontaj senfinaj milionoj kaj milionoj da jaroj ĝi jam neniam plu reaperos. Por kio mi vivas, por kio mi lernas, por kio mi laboras, por kio mi amas? Ĉar estas ja tiel sensenca, senvalora, tiel ridinda?»
«Provu lerni spiri profunde, vere gustumi manĝaĵojn kiam vi manĝas, kaj kiam vi dormas vere dormu. Provu laŭeble esti tute vivanta per ĉiuj viaj fortoj, kaj kiam vi ridas, ridu kiel diable. Kaj kiam vi estu kolera, estu bona kaj kolera. Provu esti viva. Vi baldaŭ mortos.»
«(angle) Try to learn to breathe deeply, really to taste food when you eat, and when you sleep really to sleep. Try as much as possible to be wholly alive with all your might, and when you laugh, laugh like hell. And when you get angry, get good and angry. Try to be alive. You will be dead soon enough.»
«Mi volis vivi mian vivon, por ke homoj eksciu sendube, ke mi vivas, por ke kiam mi fine mortos, homoj sciu la diferencon certe inter mia vivo kaj mia morto.»
«(angle) I wanted to live my life so that people would know unmistakably that I am alive, so that when I finally die people will know the difference for sure between my living and my death.»
«Dum mia vivo mi dediĉis min al tiu ĉi lukto de la afrikapopolo. Mi batalis kontraŭ blankan regadon, kaj mi batalis kontraŭ nigran regadon. Mi ŝategis la idealon de demokrata kaj libera socio, en kiu ĉiuj homoj vivos kune en harmonio kaj kun egalaj ŝancoj. Ĝi estas idealo, por kiu mi esperas vivi. Sed, mia sinjoro, se necesas, ĝi estas idealo por kiu mi pretas morti.»
«(angle) During my lifetime I have dedicated myself to this struggle of the African people. I have fought against white domination, and I have fought against black domination. I have cherished the ideal of a democratic and free society in which all persons will live together in harmony and with equal opportunities. It is an ideal which I hope to live for. But, my lord, if needs be, it is an ideal for which I am prepared to die.»
«De tempo al tempo estas stultulo, kia mi estas super vi. Vi instruis min kiel ami Kaj nun vi diras, ke ni finiĝis. Mi estas stultulo, sed mi amos vin kara Ĝis la tago, kiam mi mortos De tempo al tempo, estas stultulo kiel mi.»
«(angle) Now and then there's a fool such as I am over you. You taught me how to love And now you say that we are through. I'm a fool, but I'll love you dear Until the day I die Now and then there's a fool such as I.»
«Ĉiun libron, memoru, estas morta ĝis kiam leganto aktivigas ĝin per legado. Ĉiufoje, kiam vi legas, vi marŝas inter la mortintoj, kaj, se vi aŭskultas, vi eble aŭdos profetaĵojn.»
«(angle) Every book, remember, is dead until a reader activates it by reading. Every time that you read you are walking among the dead, and, if you are listening, you just might hear prophecies.»
«Ĉu la vivo estas tiel kara aŭ paco tiel dolĉa, ke ili povas esti aĉetitaj je la prezo de ĉenoj kaj sklaveco? Malpermesu tion, Ĉiopova Dio! Mi ne scias, kian kurson povas sekvi aliaj; sed al mi, donu liberecon aŭ donu morton!»
«(angle) Is life so dear or peace so sweet as to be purchased at the price of chains and slavery? Forbid it, Almighty God! I know not what course others may take; but as for me, give me liberty or give me death!»
«Mi sciis, kiel ĉiuj scias, ke la plej facila maniero altiri homamason estas sciigi al ili, ke en difinita tempo kaj difinita loko iu provos ion, kio en kazo de malsukceso signifos subitan morton.»
«(angle) I knew, as everyone knows, that the easiest way to attract a crowd is to let it be known that at a given time and a given place some one is going to attempt something that in the event of failure will mean sudden death.»
«Ĉiu malkuraĝulo povas sidi en sia hejmo kaj kritiki piloton, kiu flugas en nebulan monton. Sed mi multege preferus, morti sur montflanko ol en lito.»
«(angle) Any coward can sit in his home and criticize a pilot for flying into a mountain in fog. But I would rather, by far, die on a mountainside than in bed.»
«Memoro kaj forgeso estas kiel vivo kaj morto unu por la alia. Vivi estas memori kaj memori estas vivi. Morti estas forgesi kaj forgesi estas morti.»
«(angle) Memory and forgetfulness are as life and death to one another. To live is to remember and to remember is to live. To die is to forget and to forget is to die.»
«Heroo estas iu, kiu ribeliĝas aŭ ŝajnas ribeliĝi kontraŭ la ekzistaj faktoj kaj ŝajnas konkeri ilin. Evidente tio povas funkcii nur momente. Ĝi ne povas esti daŭra afero. Tio ne diras, ke homoj ne plu provu ribeliĝi kontraŭ la ekzistaj faktoj. Iam, kiu scias, ni eble venkos morton, malsanon kaj militon.»
«(angle) A hero is someone who rebels or seems to rebel against the facts of existence and seems to conquer them. Obviously that can only work at moments. It can't be a lasting thing. That's not saying that people shouldn't keep trying to rebel against the facts of existence. Someday, who knows, we might conquer death, disease and war.»
«(angle) The very worst impulses of humankind can survive generations, centuries, even millennia. And the best of our individual efforts can die with us at the end of a single lifetime.»
«Ĉiuj religioj parolas pri morto dum ĉi tiu surtera vivo. Morto devas veni antaŭ renaskiĝo. Sed kio devas morti? Falsa fido je propra scio, memamo kaj egoismo. Nia egoismo devas esti rompita.»