«La vorto gairm signifas “krio, batalkrio”, kaj sluagh-gairm estas batalkrio de la mortintoj. El tio poste formiĝis la vorto slogan, signifanta “frapfrazo, devizo”. Nomo de la batalkrio de niaj nuntempajamasoj devenas de la batalkrio de la mortaj batalantoj de la Skota Altlando.»
«…per imagoj de nevideblaj amasoj plenas la konscio de la kredantoj. Ĉu temas pri la mortintoj aŭ sanktuloj, ili ĉiam estas imagataj kiel grandaj, dense kunpremitaj grupoj. Oni povas eĉ diri, ke la religiojkomenciĝas de tiuj nevideblaj amasoj.»
«[pri la milito] …ĉiu flanko deziras iĝi pli granda amaso de la vivantoj. La malamiko ja estu pli granda amaso de la mortintoj… la milito ne estas vera milito, se ĝia celo ne konsistas unuavice en amasigo de la malamikaj kadavroj.»
«[pri la priploranta grego en indianatribo] Kiam iĝas klare, ke la homomortos, la ploro jam estas nedetenebla. La grego ekfuriozas: ĝi longe atendis tiun eblecon kaj nun ne permesos al sia viktimo forgliti. Nekutima povo, kun kiu ĝi atakas la objekton de sia priplorado determinas definitive lian sorton. Malfacilas supozi, ke grava malsanulo, tiel traktata, povos resaniĝi… La kutima por ni regulo laŭ kiu la mortanton necesas lasi je trankvilo, estas tute nekomprenebla por tiuj ĉi homoj, kolektiĝintaj kune por la komuna ekscitiĝo… Ĉar li mem ne povas stari inter ili, ili kuŝiĝas al li… Ili kvazaŭ volas morti kune kun li… Eble pli ĝuste estus diri, ke ili volas egaliĝi kun li. Ili tamen ne planas morti efektive… Tamen al ĝi propras ankaŭ forpuŝado de la mortinto, kiam li estas jam morta… Li iĝis danĝera, ĉar li jam foriris. Li povas ekvenĝi al la vivantoj, kaj komencos venĝi al ili pro tio, ke li estas morta.»
«La internagrego havas ion similan al la koncentra strukturo. Tiel, ĝi formiĝas ĉirkaŭ la sepultota mortinto. Ĝia tasko konsistas ne je ion aŭ iun atingi, sed je ion deteni… La multiganta grego ankaŭ estas la interna grego.»
«La historio pri la ĉasantagrego, kiu iras kontraŭ specifa besto kaj erare anstataŭ la besto mortigas la plej bonan ĉasiston, renkontiĝas tra la tuta mondo. Ĝi finiĝas per plorado pri la mortinto; la ĉasanta grego ĉi tie transiras je la priploranta grego. Tiu transformiĝo formas la koron de multaj gravaj kaj disvastiĝintaj religioj.»
«La interna aŭ idea dinamiko de la milito origine aspektas tiel: el la priplorantagrego, kolektiĝinta ĉirkaŭ la mortinto, formiĝas la milita grego, kiu venĝas lin. El la triumfa milita grego formiĝas multiganta grego de triumfo.
Nome la unua mortinto vekas en ĉiuj aliaj senton de alproksimiĝanta minaco. Signifon de la unua motinto ĉe komenco de la militoj malfacilas supertaksi. La regantoj, dezirantaj komenci la militon, bone scias, ke necesas nepre eltrovi aŭ krei la unuan mortinton.»
«La milito, postulanta por sia estiĝo la unuan aŭ malmultajn mortintojn, naskas poste grandegan kvanton da ili. Ploro pri ili, kiam la venko estas atingita, malsame ol en la unua momento estas grave mallaŭtigita. La venko signifas se ne kompletan ekstermadon, do drastan malmultiĝon de la nombro de la malamikoj; do priplorado de siaj mortintoj iĝas malpli grava. Ili estas kvazaŭ avangarda taĉmento, sendita al la lando de la mortintoj kaj kondukinta post si eĉ pli grandan nombron de la malamikoj. Tiel ili liberigis ĉiujn de la timo, sen kiu la milito tute ne okazus.»
«Egaleco de la deputitoj, tio kio faras ilin amaso, konsistas en ilia imuneco. Ĉi tie inter la partioj mankas diferenco. La parlamenta sistemo funkcias dum estas garantiita la imuneco. Ĝi disfalas se en ĝi aperas la homo, kapabla kalkuli pri la morto de iu el anoj de la komunumo. Ekzistas nenio pli danĝera ol vidi la mortinton inter tiuj ĉi vivantoj. La milito pro tio estas milito, ke eltrovadon de la rilatumo de la fortoj partoprenas la mortintoj. La parlamento pro tio estas la parlamento, ke ĝi ekskludas la mortintojn.»
«Kio trafas la okulojn ĉie kaj unuavice, estas la timo antaŭ la mortintoj. Oni opinias, ke ili estas malkontentaj pri sia stato kaj plenas je envio al la vivantoj. Ili venĝas — foje la ofendojn, faritajn al ili dum la vivo, sed pli ofte simple tion, ke la aliaj estas vivaj kaj ili ne. Nome la envion de la mortintoj plej multe timas la vivantoj.»
«De la vidpunkto de tiuj kiuj restis, ĉiu kiu foriris spertis malvenkon. La malvenko konsistas en tio, ke li estis postvivita. Li ne povas akcepti tion kaj sufiĉe nature ke tiun fortegan doloron, kiun li mem devas elteni, li klopodas doni ankaŭ al la aliaj. Do ĉiu mortinto estas la postvivito.»
«[pri histerio] Fortaj atakoj de tiu ĉi malsano estas nenio alia kiel pluraj provoj de transformiĝo por fuĝo… Unu el plej oftaj estas la transformiĝo je la mortinto… Tio estas la plej centra el ĉiuj transformiĝoj…»
«La reganto kolektas la homojn. Gregoj kaj amasoj da aĵoj por li estas indiferentaj aŭ necesas por aĉetado de la homoj. Nome la vivajn homojn li bezonas por sendi ilin al la morto antaŭ si aŭ preni kun si. Kio rilatas al la mortintaj pli frue aŭ naskiĝontoj, do ili interesas lin nur duavice.»
«La famulo kolektas la ĥorusojn. Li deziras aŭdi en ili sian nomon. Tio povas esti ĥorusoj de la mortintoj, vivantoj aŭ ankoraŭ ne vivantaj — tio estas egale, nur ke tio estu grandegaj ĥorusoj, prononcantaj lian nomon.»