«Disfalo de la persekutanta amaso, eksterminta sian viktimon, okazas speciale rapide. Tion bone konas regantoj, kies potenco estas minacata. Ili ĵetas al la amaso viktimon por haltigi ĝian kreskon. Multaj politikajekzekutoj estis faritaj sole por tiu ĉi celo. Aliflanke gvidantoj de la radikalajpartioj ofte ne komprenas, ke, atinginte sian celon, publike ekzekutinte danĝeranmalamikon, ili ofte damaĝas pli sin mem ol la malamkian partion.»
«La sorĉitaj per majesteco de la kaptado, homoj foje forgesas pri tio, kio okazas paralele: pli grandan potencon havas tiu, kiu ne donas sin kapti. Ĉiuj liberaj spacoj, kiujn kreas ĉirkaŭ si la reganto, servas nome por tiu ĉi dua celo.»
«Enkorpigo de ĉiuj danĝeroj certe estas la morto… La unua kaj decida signo de la reganto estas rajto ordoni pri la vivo kaj morto. Al li neniu estas allasata: se venas mesaĝisto kun mesaĝo, kiu devas proksimiĝi al la reganto, oni lin priserĉas kaj forprenas la armilojn. La morton de li oni sisteme malproksimigas kaj tenas for: li mem povas kaj devas ĝin ordoni. Li kaŭzas la morton, kiam li deziras. La eldirita de li mortkondamno ĉiam estos plenumita. Tio estas sigelo de lia potenco: la potenco estas absoluta ĝis kiam lia rajto pri la mortkondamno estas nediskutebla. Liaj veraj regatoj estas nur tiuj, kiuj permesas al li mortigi sin.»
«[pri la reganto] Sento de la minaco en ĝi neniam endormiĝas… timoj liaj devas iĝi ju pli fortaj, des pli da liaj ordonoj estas plenumataj. Li povas subpremi la dubojn nur per la agoj. Li ordonasekzekuti iun nur por la ekzekuto mem, ne gravas, ĉu kulpas la viktimo. Li okazigas la ekzekutojn unu post alia dum multiĝas liaj duboj. La plej fidindaj, oni povas diri perfektaj liaj subuloj estas tiuj, kiuj mortis por li.»
«[pri batalantoj kaj ilia gvidanto] Ili ne scias kion li sentas, rigardante kiel ili mortas. Ili kredas je unueco de la komuna sorto, dum li pensas sin aparte de la sorto, kiun li preparis por ili. Ili mortas por ke li saviĝu.
Tio estas perfekta mensogo. Tio estas mensogo de ĉiuj gvidantoj. Ili prezentas la aferon tiel, kvazaŭ ili iras al la morto fronte de siaj batalantoj. Sed efektive ili sendas la homojn al la morto por ke ili mem restu vivaj. Ĉi tie ĉiam estas la sama ruzaĵo. La gvidanto strebas postvivi, el tio kreskas liaj fortoj.»
«Malamikeco de la regantoj rilate la postvivintojn havas universalan karakteron. La regantoj opinias, ke postvivi devas nur ili, la postvivado estas ilia riĉaĵo, ilia netaksebla posedaĵo. Se iu aroge permesis al si postvivi en danĝera situacio, speciale kie multaj pereis, tiu ŝoviĝis en ne sia afero kaj ili malamas lin tutanime.»
«Ekpensante pri la imago de la ideala reganto kiel ĝi formiĝis en la historio kaj pensado de la ĉinoj, oni miras lian homecon. En ĝi mankas perforto, kion plej verŝajne necesas atribui al la kulto de la prauloj.»
«[pri Stendhal] Li prezentas kompletan kontraŭon al la regantoj, kun kies morto mortas ĉiuj, kiuj estis al ili proksimaj por ke en la transa mondo ili ne spertu mankon de la kutima ĉirkaŭo. Nenio montras pli klare ilian teruran internan senpovon. Ili mortigas dum la vivo, ili mortigas ĉe la morto, la sekvantaro el la mortigitoj akompanas ilin en la transa mondo.
Sed kiu malfermas Stendhalon, renkontas lin mem kaj tiujn, kiuj estis apude, ĉi tie, en tiu ĉi vivo. La mortintoj proponas sin al la vivantoj kiel fajnan pladon. Ilia senmorteco estas por la ĝojo de la vivantoj. Tiu Tiu ĉi sinofero inverse estas por la bono de ĉiuj. Postvivado perdas sian pikilon kaj la regado de la malamikeco pereas.»
«De primitiva sorĉisto ĝis paranojulo estas apenaŭ eĉ unu paŝo. Ne pli for de ambaŭ estas la reganto, kiel li estas prezentita en multaj bone konataj ekzemploj.»
«La reganto neniam pardonas efektive. Ĉiu malamika ago restas ĝuste registrita, se la senpera reago mankas, tio signifas ke ĝi estas prokrastita. Pardonon eblas ricevi nur interŝanĝe al la kompleta kaj absoluta subiĝo; grandanimajn agojn de la regantoj necesas kompreni nur je tiu ĉi senco. Ili tiom strebas subigi ĉion, kio kontraŭstaras ilin, ke ofte pagas kontraŭ tio neracie grandan prezon.»
«La bibliadio kun lia obstina strebo ne lasi eĉ unu animon povas servi kiel plej alta ekzemplo por ĉiuj regantoj. Li eĉ organizis implikitan komercon pri pardonoj: kiu al li subiĝos, tiun li denove akceptos pardone. Konduton de la sklavigitoj li traktis nome de tiu ĉi vidpunkto, kvankam ĉe lia ĉionscio estis nemalfacile rimarki, kiom oni trompas lin.»
«La reganto kondukas senfinan lukton kontraŭ spontaneaj kaj nekontroleblaj transformiĝoj. Deŝirado de la maskoj — rimedo, uzata en tiu ĉi lukto — estas poluse kontraŭa al la transformiĝo, kaj oni povas konsideri ĝin retransformiĝo.»
«Kiam la homo sukcesis kolekti tiom da sklavoj, kiom da bestoj en la grego, estis farita la fundamento de la ŝtato kaj de la potenco; kaj ne dubeblas ke strebo transformi la tutan popolon je la sklavoj aŭ je la bestoj vekiĝas en la reganto des pli forte, ju pli multnombra estas tiu popolo.»
«Pozon de genuado oni povas trakti kiel petegon pri la kompato. La kondamnito al ekzekuto metas la kapon, li abnegaciis pri tio ke oi forhakos ĝin. Li ne rezistas, lia pozo mem faciligas plenumadon de alies volo. Sed li kunpremas la manojn kaj petegas la reganton pri pardono en la lasta momento. La genuado estas ĉiam ludo en la lasta momento, eĉ se efektive temas pri io tute alia, pri iu servo, pri montro de atento. Tiu kiu ŝajnige fordonas sin en la manojn de la morto, aljuĝas al tiu antaŭ kiu li genuiĝas la plej grandan potencon — la potencon pri la vivo kaj morto. Al tiom pova reganto estos tute ne malfacile fari iun ajn favoron. Kaj tiu favoro devas esti ne malpli granda ol senpoveco de la genuanto. La ludata distanco devas esti tiom granda, ke nur grandeco de la reganto povus ĝin superi; kaj se tio ne okazos, la reganto mem en la sekva momento eksentos sin malpli granda ol en la momento, kiam antaŭ li oni genuiĝis.»
«La reganto kolektas la homojn. Gregoj kaj amasoj da aĵoj por li estas indiferentaj aŭ necesas por aĉetado de la homoj. Nome la vivajn homojn li bezonas por sendi ilin al la morto antaŭ si aŭ preni kun si. Kio rilatas al la mortintaj pli frue aŭ naskiĝontoj, do ili interesas lin nur duavice.»
«Tiu propra al la paranojulosento de pozicio ludas ege gravan rolon: li ĉiam strebas defendi kaj sekurigi sian esceptan pozicion. La regantoj laŭe al la naturo de la potenco kondutas same kaj en subjektiva perceptado de sia pozicio ili ne diferenciĝas de la paranojuloj.»
«La reganto sendas homojn al la morto por ke la morto kompatu lin mem, li penas transigi ĝin sur la aliajn. La morto de la aliaj por li estas ne simple neindiferenta: li penas transformi ĝin je la amasa fenomeno. Speciale li emas apliki tiun ĉi radikalan rimedon, kiam ŝanceliĝas lia potenco super la vivantoj. Se li eksentis minacon al sia potenco, deziro vidi ĉiujn antaŭ si mortintaj ne brideblas per iuj ajn raciaj konsideroj.»
«La postvivanto mem sentas timon. Li ĉiam timas… Lia grandeco kaj lia nevundebleco estas en konstanta konflikto. Li iĝis tro granda. La regantoj hodiaŭ tremas aliel, kvazaŭ ili estas la samaj kiel la aliaj homoj. La origina strukturo de la potenco, ĝia kerno kaj koro — postvivado de la regantoj koste de ĉiuj aliaj — reesumiĝis je absurdo, kuŝas en ruinoj. La potenco hodiaŭ estas pli pova ol iam ajn, sed ankaŭ pli damna ol iam ajn. Postvivus ĉiuj aŭ neniu.»
«[pri la reganto kaj milito] Kiel ajn li montru sin ekstere, lia profunda kaj sekreta bezono estas maldensigi la vicojn de propraj subtenantoj. Por liberigi lin de la timo de la ordonoj necesas ke mortu multaj el tiuj, kiuj luktas je lia flanko.»