Malamiko estas persono, de kiu oni estas malamata, aŭ kiun oni malamas, aŭ tiu, kiu partoprenas militon kontraŭ iu, aŭ tiu, kiu kontraŭas, oponas al io.
«Mi estas homo de la plej pacaj konvinkoj. Miaj deziroj: modesta kabano, pajla tegmento super la kapo, sed kvalita lito, bonaj manĝaĵoj, freŝaj lakto kaj butero, floroj sub fenestro, kelkaj belaj arboj kontraŭ la pordo. Se la favora dio ekdeziros fari min komplete feliĉa, li gajigos min per tio, ke sur tiuj ĉi arboj pendos ses aŭ sep miaj malamikoj. Antaŭ ilia morto mi kortuŝite pardonos al ili la tutan malbonon, kiun ili faris al mi dum la tuta vivo — jes, la malamikojn necesas pardoni, sed ne pli frue ol ili estos pendumitaj.»
«...ĉiuj okcidentajdemokratioj havas oble pli da ŝancoj dum ili teniĝas for de la militoj, kiuj ĉiam tentis ilin per ebleco ekkredi je eksteraj malamikoj kaj je la neceso de interna paco.»
«Kiam al la Eternulo plaĉas la vojoj de homo, Li eĉ liajn malamikojn pacigas kun li.»
«בִּרְצ֣וֹת ה' דַּרְכֵי־אִ֑ישׁ גַּם־א֜וֹיְבָ֗יו יַשְׁלִ֥ם אִתּֽוֹ»
—La sentencoj de Salomono, 16:7
«Kiam falas via malamiko, ne ĝoju, Kaj ĉe lia malfeliĉo via koro ne plezuriĝu; Ĉar eble la Eternulo vidos, kaj tio ne plaĉos al Li, Kaj Li returnos de li Sian koleron.»
«Demagogio, nutrata de timoj, estas pova armilo, rapide donanta fruktojn, sed ĉe tio kapabla kaŭzi gravajn internajn kaj eksterajn problemojn en longdaŭra perspektivo. Kiel ekzemplo de ĝia detrua influo povas servi la plej famaj kazoj de misuzoj de irakajmilitkaptitoj, inkluzive iujn superajn oficirojn. Tio estas flankefikoj de perceptado de malamiko kiel enkorpigo de la malbono, al kiu do rajte aplikeblas kruelaj rimedoj.»
«Se ni povus legi la sekretan historion de niaj malamikoj, ni trovus en la vivo de ĉiu viro sufiĉe da malĝojo kaj sufero por senarmigi ĉian malamikecon.»
«(angle) If we could read the secret history of our enemies, we should find in each man's life sorrow and suffering enough to disarm all hostility.»
«Por arigi homojn, registaroj bezonas malamikojn. Ili volas, ke ni timu, malamu, do ni amasiĝos malantaŭ ili. Kaj se ili ne havas veran malamikon, ili inventos unu por mobilizi nin.»
«Fajro kiel la arbara aŭ stepaincendio estas la malamika amaso; tiu ĉi sento dormetas en ĉiu homo. Fajro kiel simbolo de la amaso vivas en ĉiu animo kaj konsistigas ĝian neeviteblan parton. Obstina tretado de la homoj, kiu ofte okazas ĉe paniko kaj ŝajnas tiom sensenca, estas efektive nenio alia ol tretado de la fajro.»
«[pri la milito] …ĉiu flanko deziras iĝi pli granda amaso de la vivantoj. La malamiko ja estu pli granda amaso de la mortintoj… la milito ne estas vera milito, se ĝia celo ne konsistas unuavice en amasigo de la malamikaj kadavroj.»
«Emociiĝo kun kiu la homoj ekmarŝas al la milito estas klarigata de malkuraĝeco de la homo antaŭ vizaĝo de la morto. Unuope ili ne kuraĝas rigardi al ĝiaj okuloj. Ĝi estas pli facila duope, kiam du malamikoj, tiel dirite, ekzekutas unu la alian kaj ĝi estas tute ne la sama morto, kiam al ĝi iras miloj. La plej malbona kio povas okazi al la homo en la milito estas pereo kune kun la aliaj. Sed tio senigas de la morto unuope, kiun la homoj timas plej multe en la mondo.. Kaj ili ja ne kredas ke tiu plej malbona okazos. Ili opinias, ke eblas transdirekti, transigi al la aliaj pendantan super ili kolektivankondamnon. Ilia mortotransigilo estas la malamiko kaj la sola, kio estas postulata de ili, estas avanci la malamikon.»
«La milito, postulanta por sia estiĝo la unuan aŭ malmultajn mortintojn, naskas poste grandegan kvanton da ili. Ploro pri ili, kiam la venko estas atingita, malsame ol en la unua momento estas grave mallaŭtigita. La venko signifas se ne kompletan ekstermadon, do drastan malmultiĝon de la nombro de la malamikoj; do priplorado de siaj mortintoj iĝas malpli grava. Ili estas kvazaŭ avangarda taĉmento, sendita al la lando de la mortintoj kaj kondukinta post si eĉ pli grandan nombron de la malamikoj. Tiel ili liberigis ĉiujn de la timo, sen kiu la milito tute ne okazus.»
«La malamiko estas venkita, la minaco unuiginta la popolon forfalis, kaj ĉiu nun pensas pri si. La militagrego disfalas por rabado, simile al tio kiel tio okazas al la ĉasanta grego dum dividado de la predo… Tamen danĝero de kompleta disfalo de la armeo ĉe tio estas tiom granda, ke ĉiam estis inventataj rimedoj por restarigo de la militista etoso. La plej bona rimedo estis festado de la venko.»
«Kio ne plu ekzistas, estas kontraŭstaro de malamikoj, realo de antagonismaj kialoj, ideologia seriozeco de milito, kaj ankaŭ realo de venko aŭ malvenko, ĉar milito transformiĝis je procezo, kiu jubilas for ekster la limoj de siaj eksteraj elmontroj.»
«La usonanoj ja pro siaspeca egocentrisma altanimeco aŭ stulteco povas lukti kontraŭ malamiko, nur imaginte lin simila al si mem. Ili estas samtempe kaj la misiistoj, kaj la novkonvertitoj je sia propra vivmaniero, kiun ili triumfe projekcias sur la mondon. Ili ne kapablas imagi la Aliulon kaj sekve militi kontraŭ li persone. Tio kontraŭ kio ili militas, estas alieco de tiu la Aliulo kaj tio, al kio ili strebas estas redukto de tiu ĉi alieco, konvertado je sia kredo kaj se tio ne eblas — ekstermo (kiel kaze de la indianoj).»
«Jen la israelanoj estas ne tiom skrupulemaj. Ili rigardas la Aliulon en lia tute nekaŝita malamikeco, sen iluzioj kaj duboj. La Aliulon, la arabon, ne eblas konverti, lia alieco estas nekorektebla, oni ne povas lin ŝanĝi, oni povas lin nur bridi kaj konkeri. Ĉe tio ili tamen agnoskas la Aliulon, kvankam ne komprenas lin. La usonanoj ne nur ne komprenas, sed ankaŭ ne agnoskas.»
«Nome tiel ni atingis nerealecon de la milito, kiam tro evoluiĝinta teknologiapovo supertaksas realan povon de la malamiko, kiun ĝi eĉ ne deziras ekvidi.»
«Se celo de terorismo estas malstabiligi la mondordon per siaj propraj fortoj en rekta konfrontiĝo, ĝi estas absurda: proporcioj de la fortoj estas tro malegalaj. Krome, tiu ĉi mondordo jam estas loko de tioma malordo kaj de tioma malreguligo, ke mankas neceso fortigi tiujn tendencojn. Kiel oni vidas nun ĉie, plia fortigo de malordo kaŭzas nur fortigon de polica kontrolado kaj de la fortoj de publikasekureco. Sed eble nome tio estas revo de la teroristo — la revo pri senmorta malamiko. Ja se malamiko ne ekzistas, lia ekstermado iĝas malfacila.»