fiziologia, reigebla kaj cikla stato de organismo, karakterizita per agado kaj respondo al stimuloj je intenseco pli malalta ol la intenseco de la respondo dum vekado From Wikiquote, the free quote compendium
«Provu lerni spiri profunde, vere gustumi manĝaĵojn kiam vi manĝas, kaj kiam vi dormas vere dormu. Provu laŭeble esti tute vivanta per ĉiuj viaj fortoj, kaj kiam vi ridas, ridu kiel diable. Kaj kiam vi estu kolera, estu bona kaj kolera. Provu esti viva. Vi baldaŭ mortos.»
«(angle) Try to learn to breathe deeply, really to taste food when you eat, and when you sleep really to sleep. Try as much as possible to be wholly alive with all your might, and when you laugh, laugh like hell. And when you get angry, get good and angry. Try to be alive. You will be dead soon enough.»
«Amo, ĉu novnaskita, ĉu vekita el mortsimila dormeto, devas ĉiam krei sunbrilon, plenigante la koron tiel plena de brilo, ke ĝi superfluas sur la eksteran mondon.»
«(angle) Love, whether newly born, or aroused from a deathlike slumber, must always create sunshine, filling the heart so full of radiance, that it overflows upon the outward world.»
«Ni volas, ke nia muziko eniru en la animon de la spektantaro, kaj vidi, ĉu ĝi povas veki ion etan en iliaj mensoj... Ĉar estas tiom multaj dormantaj homoj.»
«(angle) We want our sound to go into the soul of the audience, and see if it can awaken some little thing in their minds... 'Cause there are so many sleeping people.»
«Rabistoj, noktaj banditoj kaj fantomoj, kiujn oni kutime timas antaŭ endormiĝo, venas de la sama infana rememoro. Tio estas personoj, vekintaj la infanon por rigardi ĉu li makulis la liton kaj kie li tenas la manojn dum la dormo. Per analizo de kelkaj tiaj sonĝoj mi sukcesis malkovri personecon de la noktaj gastoj. La rabisto ĉiam estis la patro, la fantomoj plejparte estis virinoj en blankaj noktaj vestoj.»