«En interpersona reĝimo de bezono (kontraŭe al la amo, pasio aŭ tento) ni sentas afekcian ĉantaĝon, do estas la afekciaj ostaĝoj de aliuloj: “Se vi ne donos al mi tion, vi respondecos pri mia depresio, se vi ne amas min, vi respondecos pri mia morto”, kaj certe ja: “Se vi ne ebligos ami vin, vi respondecos pri via propra morto”. Do okazas la histeria kaptado — postulado kaj ĉantaĝa eltrudado de respondo.»
«Se histerio estis patologio de la ekspresio, akriĝinta dispozicio de la subjekto, teatra kaj opera konversioj de la korpo, se paranojo estis patologio de la organizo, rigida kaj ĵaluza strukturigo de la mondo, do la komunikado, informo, imanenta promiskueco de ĉiuj retoj kaj konstanta ligiteco estos por ni plej verŝajne la nova formo de skizofrenio.»
«Fortaj atakoj de tiu ĉi malsano estas nenio alia kiel pluraj provoj de transformiĝo por fuĝo… Unu el plej oftaj estas la transformiĝo je la mortinto… Tio estas la plej centra el ĉiuj transformiĝoj… La cirkla formo de la fuĝo per transformiĝo donas al la histerio ĝian karakteran aspekton. Ĝi ankaŭ klarigas multecon de ligoj inter fenomenoj de la erotika kaj religianaturo, karakteran por tiu ĉi malsano. Perforta detenado ĉiam instigas al la fuĝo kaj la fuĝoprovoj ĉiam finiĝos per fiasko, se la detenanto estas sufiĉe forta…»
«[pri histerio kaj manio] Salteco kaj grandskaleco de la eventoj, unuiĝante kun la kerna agresa intenco, montras profundan parencecon kun paso de alia psikamalsano — la manio. La maniaj transformiĝoj okazas kun neimagebla facileco… Manio estas la paroksismo de kaptado de la predo. Ĉi tie gravas nur unu afero: eltrovi, atingi, kapti. La englutado mem ne ludas specialan rolon.»
«Identigado en histerio plej ofte estas uzata por esprimi seksan komunecon. Histeriulo identigas sin en simptomoj de sia malsano plej ofte — se ne sole — kun persono, kun kiu li havas seksan rilaton aŭ kiu estis en tia rilato kun la sama persono kiel li. Por identigado en histeria fantazio kaj en sonĝo sufiĉas imago pri seksaj rilatoj, kiu tute ne devas esti reala.»
«Esplorado de psikoneŭrozoj venigas nin al neatendita konkludo, ke tiuj ĉi fantazioj aŭ tagaj sonĝoj estas la plej proksimaj antaŭsignoj de histeriaj simptomoj, almenaŭ de la tuta vico da ili; histeriaj simptomoj estas ligataj ne al la rememoroj mem, sed al fantazioj, konstruitaj sur ilia bazo [...] same kiel sonĝoj, ili grandparte sin bazas sur impresoj, postlasitaj de infanaj travivaĵoj.»
«Kiel konkludo el mia esplorado de histerio mi povas prezenti la fakton, ke infanaj epizodoj (ĉu rememoroj aŭ fantazioj) en tiu kazo, se oni sukcesas venigi ilin al konscio, prezentiĝas forme de halucinoj kaj nur post sciigo perdas tiun sian karakteron. Estas konate ankaŭ ke eĉ ĉe personoj kun malbona memorkapablo rememoroj de frua infanaĝo ĝis malfruaj jaroj konservas karakteron de senta viveco kaj klareco.»