«En ekstremaj formoj de patologio ni trovas fortan strebon reveni al la patrina sino. Ĉe la homo, komplete absorbita je tia deziro, observiĝas skizofrenio.»
«La skizofreniulo en la stato de la ekstrema sugestado kondutas kiel reprezentanto de la amaso. Li estas same influebla, same reagas al ĉia instigo. La similecon oni kutime ne rimarkas, ĉar li troviĝas en tiu stato solece. Ĉar la amaso mankas, al neniu venas ideo supozi, ke interne li sentas sin en la amaso, ke li estas elŝirita peco de la amaso.»
«Se histerio estis patologio de la ekspresio, akriĝinta dispozicio de la subjekto, teatra kaj opera konversioj de la korpo, se paranojo estis patologio de la organizo, rigida kaj ĵaluza strukturigo de la mondo, do la komunikado, informo, imanenta promiskueco de ĉiuj retoj kaj konstanta ligiteco estos por ni plej verŝajne la nova formo de skizofrenio.»