Wilhelm REICH (naskita la 24-an de marto 1897 en Dobrzynica, tiam Aŭstrio-Hungario, mortinta la 3-a de novembro 1957 en Lewisburg, Pensilvanio) estis konata psikanalizisto.
NOTO: Krom en la referencitaj citaĵoj, la tradukoj inkluditaj en tiu ĉi sekcio estas propraj de la vikicitaristo, kiu aldonis ilin.
«La fakto, ke politikaj ideologioj estas percepteblaj realaĵoj ne estas pruvo de ilia esence necesa karaktero. La bubona pesto estis eksterordinare potenca socia realaĵo, sed neniu estus konsiderinta ĝin kiel esence necesa.»
«Sekvu la voĉon de via koro, eĉ se ĝi kondukos vin for de la vojo de timemaj animoj. Ne fariĝu malmola kaj amara, eĉ se la vivo torturas vin kelkfoje. Nur unu afero gravas: vivi sian vivon bone kaj feliĉe...»
—Wilhelm Reich
«Kvankam ideoj de Reich estas bazitaj sur la origina koncepto de Freŭdo — la teorio de “libido” — li indikas, ke masoĥisto finfine strebas al ĝuo, ke farata al li doloro estas flankaj rezultoj, ne la celo en si mem.»