Certeco estas stato de iu, kiu kredas posedi la veron, kaj eco de io, pri kio oni ne povas dubi.[1]
«Certeco pri si mem povas esti limigita, sed kredo je sia lando, je sia religio, raso aŭ je sia “sankta afero” devas esti totala kaj senkompromisa. Neplena transformiĝo ne povos elpremi el ni kaj forigi nian “mi”, kiun ni volas forgesi. Certeco pri tio, ke ni akiris ion tian por kio indas vivi ne povas esti se ni ne pretas por tio fordoni nian vivon. Nia unua vivo estis nekorekteble fuŝita aŭ kvazaŭ preterlasita, kaj ni devis trovi iun alian vivon — preteco ja morti por tiu ĉi alia, elektita vivo nur pruvas pravecon de nia elekto.»
«Ni ne simple batalu kontraŭ malbono nome de bono, sed ni luktu kontraŭ la certecoj de homoj, kiuj ĉiam asertas scii, kie bono kaj malbono estas trovebla.»
«Mi ne konsideras ĝin ofendo, sed pli ĝuste komplimento esti nomata agnostikulo. Mi ne ŝajnigas scii, kie multaj sensciaj viroj estas certaj - agnostikismo nur signifas tion.»
«(angle) I do not consider it an insult, but rather a compliment to be called an agnostic. I do not pretend to know where many ignorant men are sure — that is all that agnosticism means.»