Puno estas sufero kaŭzita pro malpermesita faro kun la celo, ke oni ne faru tion plu.
NOTO: Krom en la referencitaj citaĵoj, la tradukoj inkluditaj en tiu ĉi sekcio estas propraj de la vikicitaristo, kiu aldonis ilin.
«El specoj de la morto, al kiuj tribo aŭ popolokondamnis apartan homon, oni povas elstarigi du plej gravajn formojn; la unua el ili estas elpuŝigo. La homon oni elpuŝigas el la tribo, lasante tie, kie li mortos pro malsato aŭ iĝos predo de ĉasbestoj… Kompleta soleco estas terura puno; izoliĝo de la propra grupo, speciale en primitivaj kondiĉoj estas sufero, kiun nur malmultaj povas elteni.»
«La mondo estas plena de maljusteco, kaj la profitantoj de la maljusteco estas en pozicio por disdoni rekompencojn kaj punojn. Ili donas la rekompencojn al tiuj, kiuj inventas geniajn pravigojn de neegaleco kaj la punojn al tiuj, kiuj klopodas ripari ĝin.»
«The world is full of injustice, and those who profit by injustice are in a position to administer rewards and punishments. The rewards go to those who invent ingenious justifications for inequality, the punishments to those who try to remedy it.»
«La celo de la dekstro ne estas ĉesigi aborton sed demonigi ĝin, puni ĝin kaj fari ĝin kiel eble plej malfacila kaj traŭmata. Ĉion ĉi ĝi plenumis sufiĉe bone, eĉ sen renversi Roe v. Wade.»
«(angle) The goal of the right is not to stop abortion but to demonize it, punish it and make it as difficult and traumatic as possible. All this it has accomplished fairly well, even without overturning Roe v. Wade.»