«[...] sonĝoj pri morto de gepatroj en granda plimulto koncernas personon de la sama genro kiel la dormanto — do viro plej ofte sonĝas morton de la patro kaj virino — morton de la patrino.»
«Ĉar karaktero de plejparto de la gepatroj servas kiel manifestiĝo de la sociala karaktero, ili tiamaniere transdonas al la bebo ĉefajn trajtojn de la dezirinda de la socia vidpunkto karaktero.»
«Afablan penson pri tio ke la infanoj “amas” siajn gepatrojn antaŭ ol illi ekamos iun alian necesas konsideri kiel unu el sennombraj iluzioj, kaŭzataj de akceptado de dezirata kiel reala. Por infano en tia aĝo la patro kaj patrino estas objektoj pli de dependeco kaj timo ol de la amo, kiu laŭ sia naturo baziĝas sur egaleco kaj sendependeco. La amo al gepatroj (se ni disdividas la amon unuflanke kaj fortan, sed pasivan ligitecon, incestan fiksiĝon, bonkondutan kaj estiman obeemon aliflanke) evoluas — se tio entute okazas — plej verŝajne ne en infanaĝo, sed pli malfrue, kvankam ĉe bonaj kondiĉoj ĝiaj unuaj burĝonoj povas esti trovataj ankaŭ en pli frua aĝo.»
«Kutime la tuta vivo, kiun ne sukcesis travivi la gepatroj, pro iuj cirkonstancoj, transdoniĝas herede al infanoj, do tiuj lastaj devas ekmarŝi la vivovojon, kiu devos rekompenci la neplenumiton en la vivo de la gepatroj. Pro tio okazas, ke la supermoralaj gepatroj havas, tiel dirite, malmoralajn idojn, ke senrespondeca kaj mallaborema patro havas ekstreme ambician filon ktp.»
«Oni senĉese gurdas ke el infano necesas edukiindividuon. Kompreneble mi genuiĝas antaŭ tiu ĉi alta eduka idealo. Tamen kiu devas fari tion? Unuavice kaj precipe tio estas la plej ordinaraj nekompetentaj gepatroj, kiuj mem tre ofte dum duono aŭ eĉ dum tuta sia vivo restas grandparte la infanoj.»
«...la gepatroj estas obseditaj je la vera fanatikeco provizi al la infanoj ĉiam kaj ĉion “plej bonan” kaj “vivi nur por ili”. Tiu sufiĉe populara stereotipo plej multe malhelpas al la gepatroj mem evolui kaj ĝi ankaŭ donas al ili rajton trudi al la infanoj sian “plej bonan”. Tamen efektive tiu “plej bona” estas tio, kion la gepatroj mem neglektas rilate sin mem. La infanoj estas orientitaj atingi tion, kion ne atingis la gepatroj, al ili estas trudataj la ambicioj, kiujn la gepatroj ne sukcesis realigi. Tiaj metodoj kaj idealoj naskas pedagogiajnmonstrojn.»