«Hodiaŭa ekonomia povo de Ĉinio faras lekciojn de Usono pri homaj rajtoj senraciaj. Post 10 jaroj ĝi faros ilin malkonvenaj. Post 20 jaroj ili ridos pri ni.»
«Unu el plej popularaj mitoj rilate politikon de la administracio de Richard Nixon en Vjetnamio estis tezo, laŭ kiu Nixon vane longigis la militon je kvar jaroj, ĉar oni povintus interkonsenti je la samaj kondiĉoj kvar jarojn pli frue.»
«Malmultaj prezidantoj estis personoj tiom komplikaj kiel Richard Nixon: sinĝena, sed decidema; malcerta pri si mem, sed neŝanceligebla; malfida rilate intelektulojn, sed profunde de sia animo inklina al meditado; ofte kategoria en siaj deklaroj, sed pacienca kaj longvida en sia strategiaplanado.»
«Tute neimageble, sed la prezidanto plej adorata de Richard Nixon – kvankam liaj propraj principoj estis sufiĉe malproksimaj de wilsonismo – estis ĝuste Woodrow Wilson.»
«[doktrino de Nixon] …strebis trovi mezan vojon inter troa streĉiĝo kaj retiriĝo per starigo de tri kriterioj de usona engaĝiĝo:
Usono estos fidela al siaj sindevigoj laŭ traktatoj;
Usono “garantios ŝildon se iu nukleapotenco minacos liberecon de alianca al ni lando aŭ de lando, kies postvivado estas vive grava de vidpunkto de nia sekureco”;
Kaze de nenuklea agreso Usono “klopodos ke lando, trafita de rekta minaco, prenu sur sin la ĉefan respondecon pri liverado de vivofortoj por organizado de sia defendo”.»
«Grave impresita de klareco de pensado de la ĉinaj gvidantoj, speciale de ĉefministro Zhou Enlai, Richard Nixon havis neniun imageblan intereson por sendiskute meti Usonon al unu el la flankoj de la konflikto inter Ĉinio kaj Sovetunio. La pozicio de Usono dum la intertraktoj iĝus plej forta se Usono estus pli proksima al ambaŭ komunistajgigantoj ol ili mem unu al la alia.»
«Ne tiom timinda estas diablo kiom ofendita burokrato kaj la Blanka Domo de Richard Nixon komplikis la problemon per malsentema traktado de formiĝintaj proceduroj.»
«Richard Nixon atente rezistis geopolitikajnminacojn, de Kubo ĝis Proksima Oriento. Konservativuloj atakis tion kion ili konsideris retiriĝo de Usono el la ideologiakonfrontiĝo kaj nukleastrategio. Tio kaŭzis aperon de stranga situacio kiam liberaluloj atakis la defendan programon de Richard Nixon konsiderante ĝin troigita dum la konservativuloj kondamnis la politikon de Richard Nixon pri kontrolado de armiloj konsiderante ĝin tro paciga. La defendaj programoj estis pasigataj de Nixon tra la kongreso helpe de konservativuloj kun superado de opozicio flanke de liberaluloj, dum rimedoj pri kontrolado super armiloj estis aprobigataj – se necesis aprobo de la kongreso – helpe de liberaluloj malgraŭ opozicio de iuj konservativuloj.»
«Kennedy estis murditaj ĉar ili ankoraŭ havis politikan dimension. Aliaj — Johnson, Nixon, Ford — havis rajton nur je ŝajnigaj atencoj, je simulitaj murdoj. Sed tiu ĉi aŭro de artefarita minaco estis ankoraŭ necesa al ili por kaŝi ke ili estas nuraj manekenoj de la potenco. Iam la reĝo (same kiel la Dio) devis morti — en tio estis lia povego. Hodiaŭ li mizere penas simuli morton por konservi gracon de la povo. Sed ĝi jam estas perdita.»
«Dume post la kulisoj vic-prezidento Richard Nixon meze de 1956 nomis supozitan sovetian invadon al Orienta Eŭropo (simile al interveno al Hungario poste samjare) “ne tro granda malbono”, ĉar ĝi servus kiel bona preteksto por la okcidenta propagando.»