NOTO: Krom en la referencitaj citaĵoj, la tradukoj inkluditaj en tiu ĉi sekcio estas propraj de la vikicitaristo, kiu aldonis ilin.
Samuel P. Huntington
«Samtempe kun malkresko de la okcidenta povo malkreskas ankaŭ kapablo de la Okcidento trudi okcidentajn imagojn pri homaj rajtoj, liberalismo kaj demokratio al la aliaj civilizacioj, kaj ankaŭ malkreskas allogeco de tiuj ĉi valoroj por la aliaj civilizacioj. Ĝi jam malkreskis.»
«Se interkonsenton de Usono kun Nord-Koreio oni povas rajte nomi “kapitulaco post intertraktoj”, do la fakton ke Usono kapitulacis en lukto por homaj rajtoj en Ĉinio kaj aliaj landoj, oni povas nomi senkondiĉa kapitulaco.»
«Debatoj pri homaj rajtoj komenciĝis de alvokoj al Usono premi por plibonigi traktadon de la sovetiaj civitanoj, sed poiomete transformiĝis je strategio pri organizado de internaj politikajŝokoj en Sovetunio.»
«...gerilaj grupoj lernis ekspluati zorgitecon de okcidentaj defendantoj de homaj rajtoj por provoki enmiksiĝon (kiel en Kosovo) aŭ kaŭzi foriron de la trupoj (kiel tio okazis en Vjetnamio).»
«Ĝenerale aktivuloj pri homaj rajtoj fidas al la juristoj pli ol al la politikistoj. Defendantoj de la Vestfaliaj principoj fidas al la politikistoj pli ol al la juristoj.»
«La fina akto de la konferenco pri sekureco kaj kunlaboro en Eŭropo en aŭgusto 1975 proklamis subtenadon de la homaj rajtoj universala sindevigo de la landoj-subskribintoj.»
«Koncerne la kongreson, dum la 1970-aj jaroj ĝi ĉiam pli dependigis helpon al aliaj ŝtatoj per ilia traktado de la homaj rajtoj. Dum la 1980-aj jaroj ĝi komencis apliki sankciojn provante atingi celojn en la sfero de la homaj rajtoj kaj dekoj da landoj nun estas trafataj de tiaj sankcioj.»
«La homaro ne povas esti egaligita per deklaroj sur papero. Se la materiaj kondiĉoj por egaleco ne ekzistas, malpli bonas ol moko deklaro, ke homoj estas egalaj.»
«Humanity can not be made equal by declarations on paper. Unless the material conditions for equality exist, it is worse than mockery to pronounce men equal.»
«Hodiaŭa ekonomia povo de Ĉinio faras lekciojn de Usono pri homaj rajtoj senraciaj. Post 10 jaroj ĝi faros ilin malkonvenaj. Post 20 jaroj ili ridos pri ni.»
«Kiuj hodiaŭ fridsange tretas la proprajn civitanojn, tiuj morgaŭ same fridsange tretos kaj premos najbarajn landojn kaj naciojn! Tial la respektado de la homaj rajtoj estas la provŝtono de ĉiuj pacpopoloj.»