Bill Clinton estas usona politikisto, prezidanto de Usono de 1993 ĝis 2001.
Zbigniew Brzeziński
«Ekstera politiko por Bill Clinton estis ĉefe daŭrigo de tiu interna.»
—Zbigniew Brzeziński,Dua ŝanco: tri prezidentaj oficoj kaj la krizo de usona superpotenco [2007]
«Interna renovigado iĝis la ĉefa tasko de Bill Clinton dum lia unua prezidenta oficperiodo. Sed ĉar ne eblis ignori eksterajn problemojn, Clinton akcentis tutmondiĝon, kreinte komfortan formulon, unuigintan internajn kaj eksterajn aferojn kadre de interligita tasko, kaj tio iumaniere liberigis lin de bezono efektivigi klare vortumitan, strikte difinitan eksterpolitikan strategion. Do tutmondiĝo iĝis la temo, kiun Clinton edifadis kun apostola konvinkiteco same hejme kaj eksterlande.»
—Zbigniew Brzeziński,Dua ŝanco: tri prezidentaj oficoj kaj la krizo de usona superpotenco [2007]
«Diskutoj pri la eksterpolitikaj aferoj en la Blanka Domo ĉe Clinton pli similis al tio kion germanoj nomas Kaffeeklatsch, interŝanĝo de klaĉoj, ol al la proceduro de farado de alte gravaj decidoj… La prezidanto, speciale dum la unua oficperiodo, estis plejparte unu el partoprenintoj ol gvidanto kun decida voĉrajto, kaj kiam kunsido finfine estis finita, ofte restis malklare, kiuj decidoj estis faritaj kaj ĉu ili entute estis faritaj.»
—Zbigniew Brzeziński,Dua ŝanco: tri prezidentaj oficoj kaj la krizo de usona superpotenco [2007]
—Zbigniew Brzeziński,Dua ŝanco: tri prezidentaj oficoj kaj la krizo de usona superpotenco [2007]
«...Bill Clinton estis plendanto de socia bonfarto, esperanta uzi tutmondiĝon por progreso...»
—Zbigniew Brzeziński,Dua ŝanco: tri prezidentaj oficoj kaj la krizo de usona superpotenco [2007]
«La konsumismakulturo kaj malekvilibrigo de ekonomio, aperintaj ĉe Clinton kaj daŭrintaj ĉe George W. Bush rezultis en tio, ke lime de jarcentoj krevis sapveziko de la valorpapera merkato, kaj malpi ol jardekon poste komenciĝis grandskala financa krizo. La detrua unuflanka kurso de George W. Bush rezultigis la dekjaran militon en Proksima Oriento kaj disfalon de la ekstera politiko de Usono ĝenerale. La financa katastrofo de 2008 preskaŭ metis la landon en la nova ekonomia depresio, iginte Usonon — kaj plejparton de la Okcidento — ekpensi pri tio, kiom damaĝajn sekvojn kaŭzas sendetena konsumado.»
«Unuavice, la milito en Irako estis nenecesa kaj oni devis eviti ĝin… Due, jam antaŭe Usono ne de devis lasi senatente Afganion post foriro de tie de la sovetiaj trupoj. La lando laŭvorte estis ruinigita, despere bezonis ekonomian helpon por stabiligi situacion almenaŭ minimume. Tamen kaj George H. W. Bush kaj Clinton montris pasivan indiferentecon. La kreiĝintan vakuon en la 1990-aj jaroj plenigis la taliboj, malantaŭ kiuj staris Pakistano, strebinta tiamaniere okupi geostrategie valorajn poziciojn rilate Baraton. Baldaŭ Talibano prenis sub sian aŭspicion Al-Kaidon — la sekvintaj eventoj estas konataj al ĉiuj.»
«Iuj reprezentantoj de la Okcidento, inkluzive de prezidanto Bill Clinton, asertis ke la Okcidento havas kontraŭdirojn ne kun islamo ĝenerale, sed sole kun maltoleremaj islamaj ekstremistoj. 14 jarcentoj de la historio atestas malon.»
«Komence de la 1990-ajjapana-usonaj rilatoj komencis ĉiam pli ardiĝi… Usonaj oficialuloj, speciale en la administracio de Bill Clinton, insiste postuladis ĉiam pli grandajn cedojn flanke de Japanio; japanaj ŝtatoficistoj ĉiam pli obstine rezistis la postulojn…»
«Strebante ĥimeron de multcivilizaŝtato, administracio de Bill Clinton rifuzis memdifinon de serba kaj kroata malplimultoj kaj helpis krei en Balkanio unupartian islamistan partneron de Irano.»
«Propono de Bill Clinton pri pli granda instituciigo de la Pacifika komunumo surbaze de eŭropa modelo estis traktita kun ĝentila malvarmeco ĉefe pro tio, ke la landoj de Azio ne konsideras sin komunumo.»