Balkanio

From Wikiquote, the free quote compendium

Balkanio
Aliaj projektoj
Balkanio en Vikipedio
Balkanio en Komunejo
Balkanio en Komuneja kategorio
Balkanio en Vikivortaro
Balkanio en Vikinovaĵoj

Balkanio estas la plej granda duoninsulo en Eŭropo, situanta inter Anatolio kaj Itala duoninsulo.

Citaĵoj

Citaĵo
« [pri la Unua mondmilito] La Granda milito iĝis neevitebla sekvo de stimulado flanke de Germanio de politiko de Aŭstrio-Hungario, direktita al penetrado en Balkanion, kiu estis ligita al grandega tutgermana ideo de germanigo de Meza Eŭropo. Dum la tempo de Bismarck tio ne okazus. La okazinta estis rezulto de novaj germanaj ambicioj okupiĝi pri plenumado de tasko eĉ pli grandioza ol tiu starinta antaŭ Bismarck, sed jam sen Bismarck. »
 Nikolaj Sazonov
Citaĵo
« Oni devas klare komprenigi al tiuj ŝafoŝtelantoj, ke la eŭropaj registaroj ne havas kialojn dorloti iliajn aspirojn kaj atenti iliajn internajn luktojn. »
 Otto von Bismarck

Henry Kissinger

Citaĵo
« Post foriro el Germanio, sola direkto de ekspansio de la nova Aŭstro-Hungara imperio restis Balkanio… Tia politiko jam per si mem minacis konflikton kun Rusio. Racio devintus averti aŭstriajn gvidantojn pri danĝero de provokado de naciismo en Balkanio aŭ pri tiu de transformiĝo de Rusio je konstanta malamiko. Sed en Vieno racio estis ne tre disvastiĝinta kaj eĉ malpli da ĝi haveblis en Budapeŝto. Dominis jingoisma naciismo de grandŝtatega, ekspansia karaktero. »
 Henry Kissinger, Diplomatio [1994]
Citaĵo
« Germanio vidis neniujn naciajn interesojn en Balkanio. Sed ĝi montris egan interesiĝon pri konservado de la Aŭstro-Hungaria imperio. »
 Henry Kissinger, Diplomatio [1994]
Citaĵo
« Nek Otto von Bismarck, nek Benjamin Disraeli sentis eĉ etan kompaton al la balkanaj slavoj, kiujn ili konsideris ĉiamaj incitemaj tumultuloj. »
 Henry Kissinger, Diplomatio [1994]
Citaĵo
« [pri la Unua mondmilito] Landoj de Eŭropo permesis al si iĝi ostaĝoj de siaj senpensaj balkanaj satelitoj. »
 Henry Kissinger, Diplomatio [1994]
Citaĵo
« Kie ajn okazus milito (kaj plej verŝajna loko de ĝia komenco estis Balkanio) la plano de Alfred von Schlieffen antaŭvidis ke bataloj de la komenca etapo okazu en okcidento, ĉe tio inter landoj, kiuj havas preskaŭ neniujn interesojn en tiu ĉi krizo. La ekstera politiko estis oferita al la milita strategio »
 Henry Kissinger, Diplomatio [1994]
Citaĵo
« Limoj ene de Eŭropo – escepte de tiuj en Balkanio – spegulis precipe komunecon de historio kaj kulturo. »
 Henry Kissinger, Diplomatio [1994]
Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.