«Aŭstrio, kiu ŝajne post la batoj de Napoleono estis mortanta, ricevis novan vivon danke al sistemo de Klemens von Metternich, kio ebligis al ĝi ekzisti pliajn cent jarojn.»
«[en 1862 Otto von Bismarck sugestis al Aŭstrio transloki centron el Vieno al Budapeŝto] Tamen, malgajninte lukton pri dominado en Germanio, Aŭstrio estis devigita sekvi la sugeston de Otto von Bismarck. Budapeŝto iĝis egala kaj foje gvidanta partnero en la novformita dueca Aŭstro-Hungara monarĥio.»
«Post foriro el Germanio, sola direkto de ekspansio de la nova Aŭstro-Hungara imperio restis Balkanio… Tia politiko jam per si mem minacis konflikton kun Rusio. Racio devintus averti aŭstriajn gvidantojn pri danĝero de provokado de naciismo en Balkanio aŭ pri tiu de transformiĝo de Rusio je konstanta malamiko. Sed en Vieno racio estis ne tre disvastiĝinta kaj eĉ malpli da ĝi haveblis en Budapeŝto. Dominis jingoisma naciismo de grandŝtatega, ekspansia karaktero.»
«Germanio vidis neniujn naciajn interesojn en Balkanio. Sed ĝi montris egan interesiĝon pri konservado de la Aŭstro-Hungaria imperio. Ĉar oni opiniis ke kolapso de tiu ĉi dueca monarĥio kaŝis en si riskon de detruo de la tuta germana politiko de Otto von Bismarck. Germanlingvaj katolikoj de la imperio ekdezirus tiam aliĝi al Germanio, kio endanĝerigus dominadon de la protestantaPrusio por kiu Bismarck tiom pene luktis. Kaj la disfalo de la Aŭstria imperio senigus Germanion je ĝia sola fidinda aliancano. Aliflanke kvankam Bismarck deziris konservi Aŭstrion, li havis eĉ ne etan deziron defii Rusion. Tiun kaprompilon li dum kelkaj jardekoj lerte ŝovis en foran angulon, sed malsukcesis solvi ĝin.»
«Strikte dirite, Germanio de Otto von Bismarck tute ne estis efektivigo de revoj pri kreado de nacia ŝtato, ĉar li intence ekskludis el ĝi la aŭstriajn ĝermanojn.»
«[pri Aŭstrio-Hungario komence de la Unua mondmilito] Do mobilizaj planoj, kiuj faris la militon neevitebla, estis lanĉitaj ĝuste de tiu lando, kies armeo reale ekbatalis nur post kiam jam okazis la plej grandaj bataloj en okcidento.»
«[pri la Versajla traktato] Baldaŭ iĝis tute klare, ke de la praktika vidpunkto principo de memdetermino ne povas esti aplikita iugrade klare kaj ĝuste, kiel tion planis “Dek kvar punktoj”, speciale en la ŝtatoj-sukcedintoj de la Aŭstro-Hungaria imperio… Post la fino de tiu ĉi procezo, realigita cele al memdetermino, sub eksterlanda regado loĝis preskaŭ sama nombro de homoj kiel en la tempo de la Aŭstro-Hungara imperio.»