Risko estas ebleco de malprospero, perdo ks; ĉiu el la eventualaj damaĝoj, kontraŭ kiuj asekurkompanio garantias ĉe pagado de responda premiumo.
«...al potencialaj komercistoj — ŝatantoj de risko — jen mia konsilo: Rusio estas ne Sovaĝa Okcidento. Ĉi tie grandaj riskoj ne respondecas al grandaj enspezoj. Ĉ tie ĉio estas apartigita: iuj ricevas ĉefe enspezojn, la aliaj — ĉefe riskojn. Se vi scias kiel trafi la unuan kategorion, vi ne trovos landon pli bonan.»
«...потенциальным бизнесменам — любителям риска — совет: Россия — не Дикий Запад. Здесь большие риски не соответствуют большим доходам. Здесь все разделено: одним достаются в основном доходы, другим — в основном риски. Если знаете, как попасть в первую категорию, — вы не найдете страны лучше.»
—Andrej Movĉan,Aventuroj de rusa vakero en lando de supereblecoj [la 20-a de aŭgusto 2014]
«Iam estas tempo kiam trankvila kuraĝo kaj audaco fariĝas la ununura formo de konvena prudento por popolo en la ĉefmomento de ĝia ekzisto.»
«Se ĝi tiam ne akceptas la kalkulitan riskon de grandaj paŝoj, ĝi povas por ĉiam manki ĝian karieron, tiel kiel homo kiu timas la vivon.»
—René Lévesque,Afiŝita sur la ŝildo de lia statuo antaŭ la Kebekia Parlamento