«Ne estas milito inter islamanoj kaj ne-islamanoj, sed inter ekstremistoj kaj moderuloj de ĉiuj religioj.... Kio gravas estas ne vivi en timo. La plej danĝera afero estas rezigni kaj perdi esperon. La ĉefa malamiko ne estas terorismo aŭ ekstremismo, sed nescio.»
«Tute evidentas ke la Okcidento ekrevis pri islama rekonstruado surbaze de absolute nova modelo, realigita en Orienta Eŭropo — pri demokratio, senhalte instaliĝanta en la landoj, venkitaj de la fortoj de la Bono.»
«…sen politika unueco kaj sen unueca, vere pova islama ŝtato mankos geopolitika kerno al defio flanke de la islama fundamentalismo, do ĝi esprimos sin plej verŝajnte per perforto.»
«Usono devas uzi sian influon en Eŭropo por helpi al siatempa aniĝo de Turkio en Eŭropa Unio, kaj turni specialan atenton al traktado de Turkio kiel eŭropa lando, kondiĉe ke en la interna politiko de Turkio ne okazos drasta kliniĝo al la islama direkto.»
«…Usono devos eviti montri ke ĝi kvazaŭ konsideras islamon, pro ĝia kvazaŭ profunde alia kultura origino, esti nekapabla trapasi la samajn etapojn de la politika evoluo kiel la kristana kaj budhismamondoj. Antaŭ sesdek jaroj estis tute ne evidente, ke Germanio kaj Japanio iĝos centroj de demokratio.»
«[…] la procezojn de tumultado en la islama mondo necesas trakti unuavice en la regiona, ne tutmonda kunteksto, kaj prefere tra geopolitika ol teologia prismo. La islama mondo estas disigita politike kaj religie.»
«El islamo, en kies karaktero senerare videblas la militareligio, danke al skismo naskiĝis la religio de la priploro, la plej koncentrita kaj klare esprimita el ĉiuj ekzistantaj — la ŝijaismo.»
«[pri islamo kaj kalvinismo] Iliaj adeptoj sopiras dianperforton. La dia potenco al ili malsufiĉas, ĝi estas tro nekonkreta kaj malproksima kaj tro multon lasas je ilia dispono. Tiu konstanta atendado de la ordono havas al la homoj, kiuj subiĝas al ĝi, profundegan influon kaj kaŭzas pezegajn sekvojn en ilia rilatoj al la ĉirkaŭuloj. Ĝi kreas la tipon de la kredanto-soldato, por kiu batalo estas la vera esprimo de la vivo kaj kiu ne timas la batalon, ĉar sentas ĝin en si konstante.»
«Ĉe la kredantaj mahometanoj haveblas kvar pretekstoj kolektiĝi kune.
1. Kelkfoje tage ili kolektiĝas por la preĝo, al kiu ilin volas voĉo, aŭdiĝanta de alteco. Tuj formiĝas etaj ritmajgrupoj, kiujn oni povas marki kiel la preĝajn gregojn. Ĉiu movo estas strikte preskribita kaj definitive orientita, nome direkte al Mekko. Unufoje semajne, dum la festo de vendredo, la gregoj transformiĝas je la amasoj.
2. Ili kolektiĝas por la sankta milito kontraŭ nekredantoj.
3. Ili kolektiĝas en Mekko dum la granda pilgrimado.
«[...] epizodo de la fondo de la islama religio ŝajnas mallonga ripetiĝo de komenco de judismo, kies imitado ĝi iĝis. Ŝajnas eĉ ke la profeto komence intencis akcepti por si kaj por sia popolo judismon en plena formo.»
«Novakiro de la unueca granda prapatro elvokis ĉe la araboj esceptan altiĝon de memkonscio, kondukinta ilin al grandaj tutmondaj sukcesoj, sed ankaŭ elĉerpinta sin en ili. Alaho evidentiĝis oble pli dankema al sia elektita popolo ol la malnova Javeo al la judoj.»