«Evidentiĝas ebla malgraŭ ĉio ke religio, instruita de Moseo al la juda popolo, estis tamen lia propra, unu el la egiptaj religioj, kvankam ne tutegipta.»
«Se sin bazi sur tiu ĉi nia konstrukcio, do eliro el Egiptio devintus okazi en periodo inter 1358 kaj 1350, tio estas post la morto de Eĥnatono kaj antaŭ la restarigo de la ŝtata potenco fare de Horemhebo. La celo de la translokiĝo povis esti nur la lando Kanaano. Ĝin post kolapso de la egipta regado invadis amasoj da militemaj arameoj por konkerado kaj rabado, montrinte per tio kie la forta popolo povas akiri por si novajn terposedojn.»
«[pri enkonduko de cirkumcido fare de Moseo] Li deziris fari el ili la “sanktan popolon”, kiel klare estas dirite en biblia teksto (Eliro 19:6) kaj kiel signon de sanktigo li enkondukis inter ili la moron, almenaŭ egaligintan ilin kun la egiptoj.»
«[akcepto de religio de Moseo fare de la judoj] Sed tiu evento okazis ne en Egiptio kaj nek ĉe la piedo de unu el la montoj de Sinaja duoninsulo, sed en loko nomata Meriva-Kadeŝ, oazo riĉa je fontoj kaj putoj sur terstrio sude de Palestino, inter la orienta rando de Sinaja duoninsulo kaj la okcidenta finaĵo de Arabio. Ili transprenis tie adoradon de la dioJaveo — evidente de la araba tribo de loĝintaj apude madianoj. Supozinde ankaŭ aliaj najbaraj triboj estis adeptoj de tiu ĉi dio.»
«Javeo estis sendube la dio de la vulkanoj. Egiptio, kiel konate, ne havas la vulkanojn kaj la montoj de Sinaja duoninsulo ankaŭ neniam estis vulkanaj; inverse vulkanoj haveblas laŭlonge de la okcidenta limo de Arabio. Unu el tiuj ĉi montoj estis evidente Sinaj-Horebo, kie homoj imagis loĝejon de Javeo.»
«En 1922 Eduard Sellin faris malkovron, decide ŝanĝantan rigardon al nia problemo. Li trovis ĉe profetoHoŝea (la dua duono de la 8-a jarcento a.K.) sendubajn signojn de popolrakonto, kies enhavo estas ke la fondinto de la religioMoseo trovis perfortan finon en ribelo de sia spitema kaj malobeema popolo. Samtempe estis rifuzita la enkondukita de li religio. Tiu ĉi popolrakonto ne limiĝas je la libro de profeto Hoŝea, ĝi revenas ĉe plejparto de la postaj profetoj, eĉ pli, ĝi, laŭ Sellin, ĝi kuŝas en la fundamento de ĉiuj postaj mesiismaj atendoj.»
«Alivorte, la reveninta el Egiptio branĉo unuiĝis poste kun aliaj parencaj triboj, setlintaj tie jam antaŭlonge. Signo de tiu reunuiĝo, de kiu komenciĝis israela popolo, iĝis akcepto de la nova, komuna por ĉiuj triboj religio de Javeo, kio laŭ Eduard Meyer okazis sub influo de madianoj en Kadeŝo.»
«Sendube la juda popolo formiĝis el sufiĉe malsamaj elirintaj elementoj, tamen plej grandan diferencon inter tiuj ĉi elementoj kreis tio, ĉu ili spertis restadon en Egiptio kaj ĉion sekvintan aŭ ne. Konsiderinte tiun cirkonstancon, oni povas diri ke la nacio estiĝis danke al kuniĝo de la du elementoj, kaj ne hazarde post mallonga periodo de politika unueco ĝi disfalis je du partoj, reĝlando Israelo kaj reĝlando Judeo.»
«Al la plej grandaj enigmoj de la juda prahistorio apartenas deveno de levidoj [...] Aserto de popolrakonto, laŭ kiu Moseo estis levido, ŝajnas evidenta distordo de la fakto: levidoj estis homoj de Moseo.»
«Kiel estas konate, kritika bibliologio eliras el haveblo de du skribaj fontoj de Heksateŭko. Ili estas markataj per literoj J kaj E, ĉar en unu el ili estas akceptita dia nomoJaveo, en la alia — Elohim. Nome Elohim, ne Adonaj, tamen al la kapo venas observo de unu aŭtoro [Hugo Gressmann]: “Malsamaj nomoj estas klara signo de origine malsamaj dioj”.»
«Mi pensas ke haveblas bazo por denove apartigi tiujn du personojn kaj opinii ke la egipta Moseo neniam estis en Kadeŝo kaj neniam aŭdis la nomonJaveo, kaj la madiana Moseo neniam marŝis laŭ la tero de Egiptio kaj nenion sciis pri Atono.»
«Eĉ pli strange impresas ke la dio “elektas” iun popolon, proklamas ĝin sia popolo, sin — ĝia dio. Mi pensas ke tio estas la sola kazo en la tuta historio de la homaj religioj. Kutime dio kaj popolo neapartigeble apartenas unu al alia, ekde komenco ili estas unueca tuto; ofte oni aŭdas ke tiu aŭ alia popolo akceptas alian dion, sed neniam ke dio serĉas por si alian popolon.»
«DioJaveo, al kiu la madiana Moseo donis la novan popolon, per si mem ŝajne estis tute ne elstara estaĵo. Kruda, malmolkora loka dio, kruela kaj sangavida; al siaj adeptoj li promesis donaci la teron, “plenan je lakto kaj mielo” kaj postulis ekstermi ĝiajn antaŭajn loĝantojn per “pinto de glavo”»
«[pri neŭrozoj] Ĉiuj ĉi traŭmatoj apartenas al frua infanaĝo, proksimume ĝis la kvina vivojaro. Elstaras kiel havantaj specialan intereson impresoj, rilataj al periodo de estiĝanta parolkapablo: periodo de la dua ĝis la kvara vivojaroj prezentiĝas kiel la plej grava [...] Respektivaj travivaĵoj kutime estas komplete forgesataj, ili estas nealireblaj por la memoro, rilatas al periodo de infaneca amnezio, interrompata plejparte nur per apartaj fragmentoj de rememoroj, la tiel nomataj maskantaj rememoroj.»
«[...] la seksa vivo de la homoj — aŭ tio, kio laŭas al ĝi en pli posta tempo — montras periodon de frua disfloro, finiĝantan proksimume en la kvina vivojaro, kion sekvas la tiel nomata latenta periodo — ĝis la seksa maturiĝo, kiam okazas neniu plua evoluo de sekseco, eĉ pli, parte perdiĝas jamaj atingoj. Tiu teorio estas konfirmata de anatomia esploro de la kresko de internaj seksaj organoj; de tio venas la supozo, ke la homo devenas de specio de animaloj, kiuj estis atingantaj seksan maturiĝon je la kvina vivojaro, pro kio ni eksupozas ke prokrasto kaj la dua komenco de la seksa vivo estas tre proksime ligitaj al la historio de la homa evoluo. La homo ŝajne estas la sola viva estaĵo kun tia latenta periodo kaj seksa prokrasto [...] Psikologie ne povas esti indiferenta ke la periodo de infana amnezio koincidas kun tiu ĉi frua epoko de la sekseco.»
«[pri neŭrozoj] Sekvoj de traŭmatoj estas ambiguaj, pozitivaj kaj negativaj. La unuaj estas penoj redoni al la traŭmato ĝian gravecon, tio estas rememori forgesitan travivaĵon aŭ eĉ pli bone, fari ĝin reala, denove travivi ĝian ripetiĝon, eĉ se tio estis simple iu frua afekcia rilato, ebligi ĝian renaskiĝon en analogia rilato al iu alia persono. Ni resumas tiujn penojn en terminoj de fiksiĝo je traŭmato kaj obseda ripetado [...] Negativaj reagoj havas kontraŭan celon, ke estu neniuj rememoroj kaj neniuj ripetiĝoj de la forgesita traŭmato. Ni povas resumi ilin kiel protektajn reagojn. Ilia ĉefa esprimo estas la tiel nomata evitado, kiu povas akutiĝi ĝis inhibicioj kaj fobioj [...] Neŭrozaj simptomoj, en pli malvasta senco, estas kompromisaj formiĝoj, kiujn eniras ambaŭ tipoj de streboj, kaŭzitaj de traŭmato, tiel ke parto de jen unu, jen de alia tipo trovas en ili dominantan esprimon. Pro tiu ĉi kontraŭa direktado de la reagoj estiĝas konfliktoj, kutime malkapablaj veni al iu fino.»
«Nur malofte infana neŭrozo sen interrompo transiras al plenkreskula neŭrozo. Plej ofte ĝin sekvas periodo de ekstere nedifektita evoluo — procezo, kiu estas subtenata kaj garantiata de alveno de periodo de fiziologia latenteco. Nur poste komenciĝas ŝanĝoj, kun kiuj manifestiĝas la fina formo de neŭrozo kiel prokrastita sekvo de traŭmato. Tio okazas ĉe alveno de seksa maturiĝo aŭ iom poste.»
«Frua traŭmato — protekto — latenteco — starto de neŭroza malsano — parta reveno de la repuŝita: tia estas formulo, proponita de ni por priskribo de evoluo de la neŭrozo.»
«[pri matriarkeco] Anstataŭulo de la patro iĝis iu forta, eble komence ankaŭ timiganta besto. Tia elekto povas ŝajni al ni stranga, tamen abismo, kiun poste la homo fosis inter si kaj la besto, ne ekzistis por prahistoriaj homoj, same kiel ĝi ne ekzistas por niaj infanoj, kies bestofobiojn ni sukcesis malĉifri kiel formojn de timo de la patro.»
«La plej proksima paŝo antaŭen de totemismo al la nuna stato estas homigo de adorata estaĵo. Lokon de bestoj okupas homaj dioj, kies deveno de totemo estas evidenta.»
«Ni jam delonge komprenis ke en delira ideo sin kaŝas fragmento de forgesita vero, neeviteble distordita kaj subkomprenita dum sia reveno al konscio kaj ke obseda konvinkiteco, ĉirkaŭanta deliran ideon, devenas de tiu ĉi grajno de vero, disvastiĝante ankaŭ sur kovrintajn ĝin tavolojn de eraroj. Tian veron, kiun oni povus nomi historia, ni devas agnoski ankaŭ ĉe doktrinoj de religia kredo, kiuj kvankam havas trajtojn de psikologiaj simptomoj, sed kiel amasaj fenomenoj nesubiĝemaj al la damno de izoliteco.»
«Kun la origina peko, laŭ Paŭlo, al la mondo venis la morto. Efektive la morta krimo estis murdo de diigita poste prapatro. La murdo mem tamen ne restis en memoro, anstataŭ ĝi estis elpensita ĝia fantazia elaĉeto, tiel ke iĝis ebla proklami tiun ĉi fantazion kiel savan sciigon (Evangelion). Dia Filo kiel senkulpulo permesis mortigi sin kaj per tio prenis sur sin kulpon de ĉiuj. Sur scenejon devis eniri nome la filo, ja la murdo estis farita rilate la patron.»
«Judismo estis religio de la patro, kristanismo iĝis religio de la filo. La malnova dio patro cedis la lokon al Kristo; Kristo, la Filo, okupis lian pozicion — same kiel tion sopiris en la praa epoko ĉiu filo.»
«Kristana religio ne sukcesis subteni tiun altecon de la spirito kiun atingis judismo. Ĝi jam ne estis la strikte monoteisma, ĝi transprenis de ĉirkaŭaj popoloj multnombrajn simbolajn ritojn, restarigis grandan patrinan dion kaj trovis lokon por loki multajn diajn imagojn de politeismo en travidebla ŝelo, kvankam sur subaj pozicioj.»
«[...] popoloj, hodiaŭ fervorantaj je malamo kontraŭ la judoj, nur en malfruaj historiaj epokoj iĝis kristanoj, ofte ili estis devigitaj iĝi sub sanga premo. Oni povas diri ke ili ĉiuj estis “malbone baptitaj”, sub maldika stukaĵo de kristanismo ili restis tio, kio estis iliaj prauloj, favorintaj barbaran politeismon. Sian koleregon kontraŭ la nova, trudita al ili religio, ili ne superis, nur transigis ĝin al la fonto de kiu venis al ili kristanismo. La fakto ke Evangelio enhavas rakonton, disvolviĝantan inter la judoj kaj rakontantan sole pri judoj, faciligis al ili tian transigon. Ilia malamo kontraŭ la judoj estas fakte malamo kontraŭ la kristanoj, kaj ne mirindas ke en la germana nacional-socialismarevolucio tiu ĉi interna ligo de la du monoteismaj religioj trovas tiom klaran esprimon en la malamikeca persekutado de ambaŭ.»
«[...] epizodo de la fondo de la islama religio ŝajnas mallonga ripetiĝo de komenco de judismo, kies imitado ĝi iĝis. Ŝajnas eĉ ke la profeto komence intencis akcepti por si kaj por sia popolo judismon en plena formo.»
«Novakiro de la unueca granda prapatro elvokis ĉe la araboj esceptan altiĝon de memkonscio, kondukinta ilin al grandaj tutmondaj sukcesoj, sed ankaŭ elĉerpinta sin en ili. Alaho evidentiĝis oble pli dankema al sia elektita popolo ol la malnova Javeo al la judoj.»
«[pri universaleco de la signoj] Temas pri iu origina scio, kiun plenkreskulo poste forgesas. Li cetere aplikas la samajn simbolojn en siaj sonĝoj, sed li mem ilin ne komprenas ĝis ilin traktos al li analizisto, kaj eĉ post tio li malvolonte kredas al la tradukaĵoj [...] La sama simbolaro trasorbas plej diversajn lingvojn [...]»
«[...] la judojn kreis unusola homo, Moseo. Al li ŝuldas tiu ĉi popolo sian vivobstinon, sed ankaŭ gravan parton de malamikeco, kiun ĝi spertis kaj ankoraŭ spertas.»
«Oni povas diri ke granda homo estas la aŭtoritato, por kiu homoj faras multon, kaj ĉar granda homo agas pro sia simileco al figuro de la patro, do ni ne rajtas miri, se en la amasa psikologio ĝi havas rolon de Supermio.»
«Do ni staras antaŭ la fenomeno, ke en la evoluo de la homaro sentemo laŭgrade estas superata de spiriteco kaj ke la homoj pro ĉiu tia paŝo antaŭen sentas fieron kaj leviĝon. Ni tamen ne povas diri kial devas esti tiel. Poste okazos ankaŭ ke la spiriteco mem estos superita de sufiĉe enigma emocia fenomeno de la kredo [...] Eble la homo simple deklaras pli alta tion, kio estas pli malfacila kaj lia fiero estas nenio alia ol narcisismo, akrigita pro konscio de superita malfacilaĵo.»
«Religio, komencinta de malpermeso krei bildojn de la dio, dum jarcentoj ĉiam pli transformiĝas je religio de rezigno je la pasioj. Ne eblas diri ke ĝi postulas seksan abstinadon, ĝi kontentiĝas per rimarkinda malvastigo de la seksa libereco. Sed dio estas komplete forigata ekster la sekseco kaj prezentata kiel idealo de etika perfekteco. Kaj la etiko estas limigo de la pasioj.»
«[...] la sankta origine estas nenio alia krom daŭra volo de la patro. Per tio klarigbelas nekomprenebla ĝis nun ambigueco de la vortoj, esprimanta nocion de sankteco. Tio estas ambigueco, dominanta rilate la patron ĝenerale. Sacer signifas ne nur “sankta”, “sanktigita”, sed ankaŭ ion tradukeblan kiel “damna”, “abomena” (“auri sacra fames”, “abomena sopiro de oro”).»
«Cirkumcido estas simbola surogato de kastro, iam ordonita de la patro al ĉiuj filoj per pleneco de lia absoluta povo, kaj la akceptintaj tiun ĉi simbolon montris per tio ke ili pretas obei al la volo de la patro, eĉ se ĝi devigas ilin al tre doloriga ofero.»
«Totema besto cedas lokon al dio per sufiĉe klaraj transiroj. Unue homsimila dio ankoraŭ surportas kapon de besto, poste li ŝatas transformiĝi je tiu konkreta besto, poste la besto iĝas ĉe li sankta kaj estas lia ŝatata akompano aŭ li murdas ĝin kaj ricevas pro tio respektivan kromnomon. En intera ŝtupo inter la totema besto kaj dio aperas heroo, ofte kiel ŝtupo antaŭ diigo.»
«Kun unuiĝo de triboj kaj popoloj je pli grandaj unioj, dioj ankaŭ organiziĝas laŭ genta, hierarĥia principo. Unu el ili ofte iĝas supera reganto de la dioj kaj homoj. Poste estas farata sekva malcerta paŝo — adori nur unu dion, kaj fine venas la decido doni la tutan povon al unusola dio, sen toleri apud li iujn ajn aliajn diojn. Nur en tiu ĉi ŝtupo renaskiĝas la tuta majesto de la patro de la praa hordo kaj respektivaj afekcioj ricevas ŝancon reaperi.»
«Sentomovoj de la infano estas en tute alia grado ol ĉe plenkreskuloj intencaj kaj neelĉerpeble profundaj, nur religia ekstazo povas renaski tion. Do entuziasmo de fideleco al dio estas la plej proksima reago al reveno de la granda patro.»