Seksa revolucio
Seksa revolucio
Seksa revolucio
Aliaj projektoj
Seksa revolucio en Vikipedio
Seksa revolucio en Komuneja kategorio

Seksa revolucio estas la profunda kaj vasta ŝanĝo okazinta dum la dua duono de la 20-a jarcento en multaj okcidentaj landoj spitante la tradiciajn kondutregulojn rilatajn al la koncepto pri seksa moraleco, homa seksa konduto, kaj seksaj rilatoj.

Citaĵoj

Wilhelm Reich

Citaĵo
« Realigado de strebo liberiĝi de jugo de ekonomia ekspluatado estas bremsata ĉefe danke al timo de “seksa libereco”, kiu estas imagata de reakcia pensanto kiel seksa ĥaoso kaj degrado. »
 Wilhelm Reich, Amasa psikologio de faŝismo [1933]
Citaĵo
« En periodo de politikaj transformadoj de la tuta socia strukturo, konflikto inter sekseco kaj deviga moralo neeviteble atingas pinton. Iuj konsideras tion degenero de moralo, la aliaj vidas en tio “seksan revolucion”. En iu ajn kazo venkon de natura sekseco oni taksas kiel “degenero de kulturo”. Tiu ĉi venko estas perceptata kiel “degenero” nur pro tio, ke ĝi minacas la ekzistadon de deviga moralo. De objektiva vidpunkto disfalas nur la sistemo de seksa diktaturo, do la sistemo destinita gardi en individuo devigajn moralajn valorojn je interesoj de la aŭtoritataj geedzeco kaj familio. »
 Wilhelm Reich, Amasa psikologio de faŝismo [1933]
Citaĵo
« [pri sia verko “Seksa revolucio”] Kreita en 1929 prognozo pri transformiĝo de sovetia demokratio je totalisma diktaturo sin apogis sur la fakto de intenca subpremado de la seksa revolucio en Sovetunio. »
 Wilhelm Reich, Amasa psikologio de faŝismo [1933]

Aliaj aŭtoroj

Citaĵo
« La seksa revolucio estis evidente nura etapo survoje al la transsekseco. »
 Jean Baudrillard, La travidebleco de malbono [1990]

Vidu ankaŭ

Wikiwand in your browser!

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.

Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.