Ĥaoso estas laŭ la helena mitologio, primitiva stato de la universo, kiam ĉiuj elementoj estis intermiksitaj, antaŭ ol dioj organizis ilin; enorda konfuzo.
NOTO: Krom en la referencitaj citaĵoj, la tradukoj inkluditaj en tiu ĉi sekcio estas propraj de la vikicitaristo, kiu aldonis ilin.
«Mi kredas, ke ordo estas pli bona ol ĥaoso, kreo pli bona ol detruo. Mi preferas mildecon ol perforton, pardonon al vendetto. Mi kredas, ke malgraŭ la lastatempaj venkoj de scienco, viroj ne multe ŝanĝiĝis en la lastaj dumil jaroj; kaj sekve ni devas ankoraŭ provi lerni de la historio. Historio estas ni mem.»
«(angle) I believe that order is better than chaos, creation better than destruction. I prefer gentleness to violence, forgiveness to vendetta. I believe that in spite of the recent triumphs of science, men haven't changed much in the last two thousand years; and in consequence we must still try to learn from history. History is ourselves.»
«Ŝajnas, ke ekzistas ia ordo en la universo, en la movado de la steloj kaj la turniĝo de la Tero kaj la ŝanĝiĝo de la sezonoj, kaj eĉ en la ciklo de la homa vivo. Sed homa vivo mem estas preskaŭ pura ĥaoso. Ĉiu prenas sian sintenon, asertas siajn proprajn rajtojn kaj sentojn, miskomprenante la motivojn de aliaj, kaj la siajn.»
«(angle) There seems to be a kind of order in the universe, in the movement of the stars and the turning of the earth and the changing of the seasons, and even in the cycle of human life. But human life itself is almost pure chaos. Everyone takes his stance, asserts his own rights and feelings, mistaking the motives of others, and his own.»
«Ĝuo, kiun ricevas la malkontentuloj de ĥaoso kaj falo de la feliĉaj kaj prosperantaj, devenas ne de la furioza konscio, ke per tio puriĝas la grundo por la ĉielaurbo. En ilia drameca krio “ĉion aŭ nenion!” — en la vorto “nenion” eble estas pli da arda deziro ol en la unua.»
«La fanatikulo estas tute alia [ol la “homoj de la vorto”]. Ĥaoso estas lia medio. Kiam la malnova ordo ekdisfalas, la fanatikulo brulkape sin ĵetas al la lukto por fini la malamatan nuntempon. Bildo de la mondofino ravas lin. For reformojn! Ĉio ekzistanta estas rubaĵo kaj kiun sencon havas reformado de ĉio ĉi. Sian strebon al anarĥio la fanatikulo klarigas per ŝajne sufiĉe kredinda aserto, ke neniu nova komenco eblas, ĝis surtere ekzistas malnova malordo. La timigitajn, ankoraŭ restintajn “homojn de la vorto” li forpuŝas flanken, kvankam plu laŭdegas iliajn doktrinojn kaj elbuŝigas iliajn sloganojn.»