«Se sin bazi sur tiu ĉi nia konstrukcio, do eliro el Egiptio devintus okazi en periodo inter 1358 kaj 1350, tio estas post la morto de Eĥnatono kaj antaŭ la restarigo de la ŝtata potenco fare de Horemhebo. La celo de la translokiĝo povis esti nur la lando Kanaano. Ĝin post kolapso de la egipta regado invadis amasoj da militemaj arameoj por konkerado kaj rabado, montrinte per tio kie la forta popolo povas akiri por si novajn terposedojn.»
«Alivorte, la reveninta el Egiptio branĉo unuiĝis poste kun aliaj parencaj triboj, setlintaj tie jam antaŭlonge. Signo de tiu reunuiĝo, de kiu komenciĝis israela popolo, iĝis akcepto de la nova, komuna por ĉiuj triboj religio de Javeo, kio laŭ Eduard Meyer okazis sub influo de madianoj en Kadeŝo.»
«Sendube la juda popolo formiĝis el sufiĉe malsamaj elirintaj elementoj, tamen plej grandan diferencon inter tiuj ĉi elementoj kreis tio, ĉu ili spertis restadon en Egiptio kaj ĉion sekvintan aŭ ne. Konsiderinte tiun cirkonstancon, oni povas diri ke la nacio estiĝis danke al kuniĝo de la du elementoj, kaj ne hazarde post mallonga periodo de politika unueco ĝi disfalis je du partoj, reĝlando Israelo kaj reĝlando Judeo.»
«La amasamovado laŭ sia karaktero malofte estas tuteca. Kutime unu movado montras iujn elementojn de movadoj de aliaj specoj; foje unu movado inkludas du aŭ tri. Eliro de la judoj el Egiptio estis kaj sklavribelo, kaj religia movado, kaj la nacia.»
«Foje malfacilas diri, kie finiĝas amasamigrado kaj kie komenciĝas amasa movado kaj kiu el ili estis la unua. Transloĝiĝo de la judoj el Egiptio evoluis je la religia kaj nacia movado.»
«Tiuj, kiuj ne havas esperon, estas dividitaj kaj pelataj al ekstrema egoismo. Komuna suferado per si mem, kiam ĝi ne estas akompanata de espero, ne unuigas kaj nek elvokas reciprokan kunsenton. Judoj en la egiptasklaveco estis “fiularo de arogantuloj kaj klaĉuloj” kaj por ilin unuigi Moseo devis doni al ili esperon pri la Promesita Lando.»