Prahistorio estas nomata la periodo daŭranta de la apero de prahomo ĝis la komenco de la historio.
«Prahistoriaj formoj de la povo havas sanktan karakteron, ĉar ili baziĝas sur religio kaj forme de religio aperas komence ĉio, kio poste iĝas spirito, penso, mondrigardo, do ĉio ne materia kaj supersenta.»
«[pri fonto de la prahistoria kredo je la spiritoj] La spiritoj estas nenio alia ol kion ni simple nomas la pensoj. La “pensoj” de la prahistoria homo, propre dirite, enkorpiĝas je imagoj, realeco de kiuj tiom grandas, ke li mem konstante miksas psikan realon kun la realo ekstera.»
«Provu liberigi pasiojn de la civilizitahomo!... Forto de la pasioj, amasiĝintaj en la civilizita homo, estas terure detrua kaj oble pli danĝera ol la pasioj de la prahistoria homo, kiu konstante poiomete elvivas siajn negativajn pasiojn. Do neniu milito de la historia pasinteco povas kompariĝi laŭ kolosa malnobleco kun la militoj de la civilizitaj nacioj.»
«Barbareca unuflankeco ĉiam supozigas certan gradon de kripleco de instinkto, kio mankas al la prahistoria homo do la prahistoria homo ĝenerale estas ankoraŭ libera de la barbara unuflankeco.»
«Neimagebla timemo, propra al la prahistoria homo, tiu timemo antaŭ ĉio kio forte impresas, kion li tuj eksentas kiel magion, kiel ion ŝarĝitan je magia forto, gardas lin sufiĉe celkonforme de tio, kion oni povas nomi perdo de animo, perdo, kiun timas ĉiuj prahistoriaj popoloj, ĉar ĝin sekvas malsanoj kaj morto.»