Narcisismo estas trajto de individuo, kies agado kaj pensado direktiĝas precipe al li/ŝi mem.
Sigmund Freud
«Ĉarmo de la bebo grandparte sin bazas sur lia narcisismo, memkontento kaj nealirebleco, same kiel ĉarmo de iuj bestoj, ekzemple de la katoj kaj grandaj ĉasbestoj, kiujn kvazaŭ zorgigas nenio.»
—Sigmund Freud,Pri enkonduko de la nocio “narcisismo” [1914]
«Kiu amas, tiu iĝas humila. Tiuj, kiuj amas, se tiel diri, "lombardis" iom da sia narcisismo.»
«Whoever loves becomes humble. Those who love have, so to speak, pawned a part of their narcissism.»
«[pri malapero de la komenca narcisismo ĉe la infano] Tiu ŝanĝo okazas unue je la nivelo de la senta perceptado, kiam la homoj kaj aĵoj estas perceptataj kiel malsamaj kaj apartigitaj unue de la aliaj objektoj — tia rekonado kreas fundamenton, sur kiu povas evolui la parolo; nomado de la aĵoj supozigas rekonadon de ili kiel individuaj kaj apartaj objektoj. Oble pli da tempo necesas por emocia superado de la stato de narcisismo. Por la infano ĝis 7-8 jaroj la aliaj homoj ekzistas ĉefe kiel rimedo de kontentigo de liaj bezonoj. Ili estas reciproke anstataŭeblaj en tiu grado, en kiu ili plenumas la funkcion de la kontentigo de tiuj ĉi bezonoj; nur je la aĝo 8-9 jaroj la infano komencas percepti la alian homon tiel ke li povas ekami, do, uzante la vortumon de H. S. Sullivan, eksenti ke bezonoj de la alia homo same gravas kiel liaj propraj.»
«…en la skriba kaj homogenigita sociohomo ĉesas esti sentema rilate diversan kaj interrompan vivon de la formoj. Kiel parton de sia narcisisma fiksiĝo li akiras iluzion de tria dimensio kaj “privatan vidpunkton”, kaj tiel komplete fortranĉiĝas de la propra al [William] Blake kaj la Psalmisto [reĝo Davido] konsciiĝo: ni estas tio, al kio alkroĉiĝis nia rigardo.»
—Marshall McLuhan,Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
«[pri Narciso] …la ĉefa ideo de tiu ĉi mito estas en tio, ke la homoj subite iĝas ĉarmitaj de iu ajn larĝigo de ili mem en iu ajn materialo krom ili mem.»
—Marshall McLuhan,Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
«[pri Narciso kiu vidis en akvo sian speguliĝon, sed supozis ke temas pri alia homo] Evidente tio estas tre rimarkinde por specifa kliniĝo de nia ekstreme teknologia kaj sekve narkotikakulturo, ke ni longan tempon interpretis la historion de Narciso tiel kvazaŭ li enamiĝis je si mem kaj kvazaŭ li vere komprenadis ke la speguliĝo estas li mem!»
—Marshall McLuhan,Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
Aliaj aŭtoroj
«Laŭ lastatempa kultura kritikado, Narciso anstataŭis Edipon kiel la mito de nia tempo. Hodiaŭ oni vidas narcisismon kiel la radikon de ĉio, de la malbondestina enamiĝo je perforta revolucio, al la sklavigita amaskonsumado de plej altkvalitaj produktoj, ĝis la "vivstiloj de la riĉuloj kaj famuloj."»
«According to recent cultural criticism, Narcissus has replaced Oedipus as the myth of our time. Narcissism is now seen to be at the root of everything from the ill-fated romance with violent revolution to the enthralled mass consumption of state-of-the-art products and the 'lifestyles of the rich and famous'.»
—Jessica Benjaminin,The Bonds of Love: Psychoanalysis, Feminism, & the Problem of Domination
«Mi estas resaniĝanta narcisisto. Mi kredis, ke narcisismo temas pri sinamo, ĝis iu diris al mi, ke ekzistas kontraŭa flanko de la afero. Ĝi fakte estas pli trista ol sinamo; ĝi estas nereciprokata sinamo.»
«I am a recovering narcissist. I thought narcissism was about self-love till someone told me there is a flip side to it. It is actually drearier than self-love; it is unrequited self-love.»
—Emily Levine,Ready to be unprepared, The Hindu
Wikiwand in your browser!
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.