MÁO Zédōng (ĉine: 毛澤東 [maŭ cetung]) aŭ MAO Ce-tung (naskiĝis la 26-an de decembro 1893, mortis la 9-an de septembro 1976) estis ĉina komunista revoluciulo kaj la prezidento (proparolanto) de la Komunista Partio de Ĉinio de 1935 ĝis sia morto kaj tiele la fakta suprema reganto de Ĉinio.
«Ju pli granda estas la ĥaoso, des pli proksima estas la solvo.»
—Mao Zedong
«Mi dirus ankoraŭ la samon: Se oni prenas Esperanton kiel formon por porti la ideon vere internaciisman kaj la ideon vere revolucian, do Esperanto povas esti lernata kaj devas esti lernata[1].»
«[formulo de la gerila milito] Malamiko avancas — ni retiriĝas; kiam la malamiko laciĝis — ni atakas, li retiriĝas — ni avancas.»
«Ekstermado de la fortoj de la malamiko estas komprenata kiel ĝia malarmado kaj la tiel nomata “senigo de la malamiko de la rezistoforto”, ne ĝia kompleta ekstermado.»
«[...] se estante en malfavoraj kondiĉoj ne forlasi parton de teritorio kaj senracie engaĝiĝi je decida batalo sen havi certecon pri ĝia sukceso, do perdinte armeon ni neeviteble perdos ankaŭ la tutan teritorion. Kaj tiam jam ne parolindos pri revenigo de la perdita teritorio.»
«[pri la Korea milito] Por Mao Zedong, ĵus venkinta en la Ĉina enlanda milito, deklaroj de Truman neeviteble aspektis kiel spegulaĵo de la timo de Usono antaŭ komunistakomploto: li traktis ilin kiel unuan paŝon en la usona provo reludi la Ĉinan enlandan militon, finiĝintan per la venko de komunistoj… Mao havis ĉiujn bazojn por konkludi, ke se li ne haltigos Usonon en Koreio, do eble li devos batali kontraŭ Usono en la ĉina teritorio; almenaŭ li ne havis kialojn pensi alie.»
«Komence de januaro 1951 frontlinio pasis proksimume 80 km sude de la 38-a paralelo kaj Seulo denove trafis la manojn de komunistoj. En tiu momento ĉinoj ripetis eraron de Douglas MacArthur faritan antaŭ tri monatoj. Se ili proponus solvon surbaze de la 38-a paralelo, Vaŝingtono sendube akceptus kaj Ĉinio estus glorinta pro tio ke ĝi venkis la usonan armeon nur unu jaron post deklaro pri la venko en la propra enlanda milito. Sed same kiel Harry S. Truman antaŭ duonjaro, Mao Zedong estis trafita de eŭforio pro neatenditaj sukcesoj kaj li ekdeziris komplete forpeli la usonajn trupojn el la duoninsulo. Ankaŭ li spertis grandan fiaskon. Ĉinoj eksuferis gravajn perdojn, kiam ili atakis fortikigitajn usonajn poziciojn sude de Seulo.»
«Mao Zedong, Zhou Enlai kaj poste Deng Xiaoping – ili ĉiuj estis elstaraj personoj. Mao Zedong estis stratego kapabla vidi estontecon, severa, senkompata, foje sangavida revoluciulo, Zhou Enlai estis eleganta, ĉarma, brila administranto kaj Deng Xiaoping estis reformisto de bazaj konvinkoj. Ĉiuj tri estis enkorpigo de la ĝeneralaj tradicioj de komplika analizo kaj transformado de sperto de la antikva lando surbaze de instinkta apartigo de io konstanta kaj taktike necesa.»