Donatien Alphonse François de Sade ([dɔnatjiɛ̃ alfɔnz fʁɑ̃swa də sad], Esperantigite Donatjie Alfonz Frasva DE SAD), pli konata kiel markizo de Sad, franca nobelo, naskiĝis la 2-an de junio 1740 en palaco Condé en Parizo. Lia patro estis Comte de Sade, patrino Marie Elénore Maillé de Carman. Dekomence klerigis lin lia onklo, poste li transiris en liceon kaj sekve li komencis agadi en armeo, li partoprenis ankaŭ en Sepjara milito. En la jaro 1763 li edziĝis kun Renée-Pelagie de Montreuil, filino de riĉa paca juĝisto, kun kiu li havis tri infanojn. Kiam lia patro en januaro 1767 mortis, li akceptis titolon "Comte de Sade". Mallongtempe post la geedziĝo li komencis vivi per skandala diboĉa vivo, liajn orgiojn ofte partoprenis eĉ lia edzino kaj ŝia fratino.
«Se mi ne vivis pli longe, tio estis ĉar mi ne havis tempon.»
«Kial vi plendas pri via sorto, kiam vi povus tiel facile ŝanĝi ĝin?»
«Mi pensas ke se ekzistus Dio, estus malpli da malbono sur ĉi tiu tero. Mi kredas ke se malbono ekzistas ĉi sube, tiam aŭ Dio volis ĝin aŭ estis super Liaj povoj malebligi ĝin. Nun mi ne povas timi Dion, kiu estas aŭ malbona aŭ malforta.»
«Neniu deziro povas esti nomata bizara, mia kara; ĉiuj deziroj troveblas en la naturo. Kiam la naturo kreis homojn, ĝi ĝojis diferencigi iliajn seksajn inklinojn same kiel iliajn vizaĝojn; kaj nin ne pli mirigu la diverseco de niaj trajtoj ol la diverseco, kiun la naturo metis en niajn amojn.»
«La filozofo devas instrui al ĉi tiuj lernantoj [francaj studentoj] ke estas multe malpli esence kompreni la naturon ol ĝui kaj respekti ĝiajn leĝojn; ke ĉi tiuj leĝoj estas kaj saĝaj kaj simplaj; ke ili estas skribitaj en ĉiuj homaj koroj kaj ke oni bezonas nur dubi pri la koro por aprezi ĝiajn impulsojn.»
«Ni ĉesu kredi ke religio povas esti utila al homo. Anstataŭe ni havu bonajn leĝojn kaj ni povas tiam malhavi religion.»
«Kio kaŭzis mian malfeliĉon, tio ne estas mia pensmaniero, sed la pensmaniero de aliaj.»