lando, konsistanta el la kontinento Aŭstralio kaj ĉirkaŭaj insuloj (Tasmanio ktp.) en Pacifiko kaj Hinda Oceano From Wikiquote, the free quote compendium
«Komence de la 1990-aj jaroj politikaj gvidantoj de Aŭstralio decidis ke estus bone por ilia lando forlasi la Okcidenton, redifini sin, iĝi aziasocio kaj starigi proksimajn ligojn kun siaj geografiaj najbaroj.»
«Aŭstralio povas probable iĝi la unua el multaj okcidentaj landoj, kiu provos disiĝi de la Okcidento por “adaptiĝi” al la kreskantaj neokcidentaj civilizacioj.»
«En iu ajn kazo neniu lando de la regiono — eĉ la tre demokratia Aŭstralio — riskus kreskon de konfrontiĝo kontraŭ Ĉinio aŭ kontraŭ iu ajn alia granda potenco je la nomo de demokratio.»
«Kulture Aŭstralio plu restas eŭropa lando… kaj ni konsideras ĝin eŭropa, do Aŭstralio ne devas iĝi membro de la Orientazia Ekonomia Konsilio. Ni, azianoj, malpli emas al malkaŝa kritikado de la aliaj landoj aŭ juĝado de ili. Sed Aŭstralio, estante kulture eŭropa, sentas sin rajta diri al la aliaj, kion ili faru kaj kion ne. Kaj tio certe estas malakceptebla por ni ĉiuj. Jen miaj argumentoj [kontraŭ ĝia membriĝo]. La afero konsistas ne en haŭtkoloro, sed en kulturo.»