Tolero devenas de la latina verbo: tolerare, kiu signifas "elteni" silente suferi indulgi , sed ankaŭ "allasi" aŭ "akcepti". Laŭ PIV "tolero" estas ago de iu, kiu toleras, kaj ankaŭ la rezulto de tiu ago; kompreneble toleras plej ofte tiu, kiu toleremas kaj inverse. Toleremo estus inklino allasi ĉe la aliaj pens- aŭ agmanierojn, kiujn oni ne uzas aŭ aprobas mem, kiel religia toleremo, politika toleremo, ktp.
«Ne estas pli bona lernejo, por vivon formi, ol senĉese vidadi la diversecon de tiom multe da vivoj, kaj senti ĉiaman varieco en la formoj de nia homa naturo.»
«Gastoj, alvenantaj el diversaj landoj, alveturigas lingvojn, morojn, ilojn kaj diversan armilon, kaj tiu tuta diverseco servas al la regno kiel ornamo. Ĉar regno, en kiu estas nur sola lingvo kaj sola moro, estas malforta kaj malfirma.»
—Reĝo ISTVAN de Hungarujo XI-a jarcento
«Ĉiam Tolerado estas tolerado je tiu, kiu pensas ne kiel vi.»
«Mi estas libera, negravas kiom ajn reguloj ĉirkaŭas min. Se mi trovas ilin tolereblaj, mi toleras ilin; se mi trovas ilin tro abomenaj, mi rompas ilin. Mi estas libera, ĉar mi scias, ke nur mi estas morale respondeca pri ĉio, kion mi faras.»
«(angle) I am free, no matter what rules surround me. If I find them tolerable, I tolerate them; if I find them too obnoxious, I break them. I am free because I know that I alone am morally responsible for everything I do.»