Renesanco estas periodo de reviviĝo de la beletro kaj artoj, fine de Mezepoko, sub la influo de la klasikaj antikvaj modeloj.
«Historio de Eŭropo kaj Ameriko ekde la fino de mezepoko estas historio de kompleta apartiĝo de individuo. Tiu procezo komenciĝis en Italio en la epoko de Renesanco kaj evidente atingis sian pinton nur nun.»
«La Renesanco estis kulturo de riĉa kaj pova klaso, kiu trafis pinton de la ondo, levita je ŝtormo de novaj ekonomiaj fortoj. Ordinara popolo, ricevinta nek novan riĉaĵon, nek novan potencon, transformiĝis je senvizaĝa amaso, perdinta certecon de sia antaŭa stato; al tiu amaso oni flatis aŭ minacis, sed potenculoj ĉiam manipulis kaj ekspluatis ĝin. Flanko ĉe flanke kun nova individuismo leviĝis ankaŭ nova despotismo.»
«Haveblas kialoj dubi, ke plenrajtaj mastroj de kapitalismo de la Renesanco estis tiom feliĉaj kaj memfidaj kiel oni tion ofte prezentas. Evidente nova libereco alportis ne nur kreskintan fortosenton, sed ankaŭ kreskintajn izolitecon, dubojn, skeptikismon kaj, sekve de ĉio ĉi, angoron. Tiun kontraŭdiron ni trovas en filozofiaj verkoj de humanistoj. Ili substrekas homan dignon, individuecon kaj forton, sed en ilia filozofio montriĝas malcerteco kaj despero.»
«[pri la Renesanco] Reprezentantoj de la meza klaso estis konservativemaj; ili volis stabiligi la socion, ne subfosi ĝin; ĉiu el ili esperis prosperi kaj partopreni en komuna evoluo. Pro tio ilia malamikeco ne povis manifestiĝi malkaŝe, eĉ konscii ĝin ne eblis: ĝin necesis subpremi.»
«Estonteco de demokratio dependas de realigo de individuismo, kiu estis ideologia celo de la tuta spirita evoluo de la Moderna tempo ekde la epoko de la Renesanco.»
—Marshall McLuhan,Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
«Unuformeco kaj ripetebleco de eldonado trasobris la tutan Renesancon per imago de tempo kaj spaco kiel seninterrompaj mezureblaj kvantoj. Rekta sekvo de tiu ideo iĝis malsanktigado de la mondo de naturo kaj de la mondo de potenco. Nova rimedo kontroli fizikajn procezojn per ilia segmentado kaj fragmentado apartigis ne nur Dion disde la Naturo, sed sed ne malpli forte la Homon disde la Naturo, kaj homon disde homo.»
—Marshall McLuhan,Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
—Marshall McLuhan,Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
«En la eduka sfero la kutima divido de lernoplano je la fakoj arkaiĝis same kiel post alveno de la Renesanco arkaiĝis la mezepokaj trivium kaj kvadrium.»
—Marshall McLuhan,Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
«Facilecon kun kiu resurektas antikva spirito oni povas observi en la epoko de Renesanco. Facilecon kun kiu resurektas oble pli malnova primitiva spirito, oni povas observi en nia tempo, eble eĉ pli bone ol en iu ajn alia historie konata epoko.»