Frenezo estas estas termino uzita ĝis fino de la 19-a jarcento por aludi al determinita konduto, kiu malakceptis la establitajn sociajnnormojn.
NOTO: Krom en la referencitaj citaĵoj, la tradukoj inkluditaj en tiu ĉi sekcio estas propraj de la vikicitaristo, kiu aldonis ilin.
Jean Baudrillard
«Historia respondo al la defio de la frenezo iĝis hipotezo pri nekonscio. Nekonscio estas logika sistemo, ebliganta pripensi la frenezon (kaj ĝenerale iun ajn strangan aŭ nenormalan aĵon) en la sistemo de la senco, vastigita ĝis limo de sensenco, anstataŭigita per teruraĵoj de la frenezo kaj ekde nun komprenebla danke al uzado de certa diskurso: psiko, nekonscia impulso, subpremado ktp.»
«La frenezuloj, iam mutaj, hodiaŭ estas aŭditaj de ĉiuj: danke al tio ke oni trovis la vojon malĉifri iliajn mesaĝojn, kiuj estis konsiderataj antaŭe kiel absurdaj kaj nekompreneblaj. La infanoj ankaŭ akiris la voĉon, ili ne plu estas tiuj strangaj kaj samtempe malgravaj estaĵoj en la mondo de la plenkreskuloj — la infanoj havas signifon, ili transformiĝis je signanto ne danke al iu “liberiĝo” de ilia “parolado”, sed ĉar racio de la plenkreskuloj ricevis pli fajnajn rimedojn por preventi minacon de ilia silentado. Estis aŭditaj ankaŭ la praaj homoj, al ili oni turnas sin, aŭskultas atente, ili ne plu estas bestoj kaj Levi-Strauss estis prava, kiam diris, ke ilia mentala organizado estis la sama kiel la nia, psikanalizo ligis ilin al la Edipa komplekso kaj libido — ekfunkciis ĉiuj niaj kodoj kaj ili respondis al ili. Ili estis entombigitaj en silento, nun ili estas entombigitaj en “parolado”, “alia” certe, sed sub devizo de unueco de la Racio — ne necesas erari — tio estas la sama ordo de supereco: imperiismo de racio, novimperiismo de malsameco. Plej gravas ĉe tio ke nenio evitas superecon de la senco, de ŝarĝado per la senco.»
«Vane insistas novproklamita “frenezulo” je sia sano. La malkapablo mem de la paciento “rekoni” fakton de malsano estas deklarata ĝia simptomo. Vane rifuzas li kuracadon kaj enhospitaliĝon, konsiderante ilin specoj de torturoj kaj malliberigo. Lia rifuzo subiĝi al aŭtoritato de psikiatro aspektas kiel eĉ pli profunda simptomo de la malsano.»
«Dum pli ol dudek jaroj da laboro kiel psikiatro mi eĉ ne unu fojon aŭdis ke klinika psikologo sciigus surbaze de projekcia testo ke esplorito estas “normala, mensa sana persono”. Iuj sorĉistinoj povis postvivi elprovon per akvo, tamen eĉ ne unu “frenezulo” restos sana post psikologia testado.»
«…psikiatroj, psikologoj kaj advokatoj malofte okazas subgarde en psikiatriaj malsanulejoj. Senhavuloj kaj sensignifuloj trafas ilin oble pli ofte. Sendube tio klarigas ankaŭ, kial en la ŝtataj psikiatriaj institucioj tiom multas aĝuloj. Maljunuloj, speciale malriĉaj, okupas en nia socio pozicion, tre similan al la pozicio de virino en la Mezepoko. Ili plej malmulte kapablas defendi sin de ofendaj medicinaj etikedoj. Se ili estas maldezirindaj, facilas agnoski ilin suferantaj je “maljunula senileco” aŭ iu alia speco de frenezo kaj meti en frenezulejon por “prizorgado” kaj “kuracado” de ilia “malsano”.»
«Dum jarmiloj al la viroj ŝajnis komforte kredi ke la virinoj estas malsupraj, duonhomaj estaĵoj, bezonantaj gvidadon kaj prizorgadon. Preskaŭ same longe raciaj homoj simile traktis la frenezulojn.»
«Nocio de frenezo perfekte konvenis por anstataŭigi nocion de sorĉado. Tamen same kiel sorĉado devis havi kialon kaj kiel tiu estis prezentata kontrakto kun diablo, same frenezo devis havi sian kialon.»
«Feliĉe por la okupataj frenezuloj, kiuj regas nin, ni konstante estas Usonaj Ŝtatoj de Amnezio (USA). Ni lernas nenion, ĉar ni memoras nenion.»
«(angle) Happily for the busy lunatics who rule over us, we are permanently the United States of Amnesia. We learn nothing because we remember nothing.»
«Se vi decidas involviĝi en Esperanto, tio signifas ke vi ne aŭskultas al la homoj kiuj diras, “Kial ne lerni veran lingvon?” aŭ “Ĉu tio ne estas freneza, utopia, kulta afero?” Do estas elemento de strangeco en tio, sed ankaŭ elemento de fortikeco. Oni povas kontraŭstari la prijuĝon kaj la negativajn reagojn kaj daŭrigi ĉiukaze. Estas io admirinda en tio.»
«If you decide to get into Esperanto, that means you're not listening to all the people who say, "Why not learn a real language?" or "Isn't that the crazy utopian cult thing?" So there's an element of eccentricity in that, but also an element of toughness. You can stand up to the judgment and negative reactions and do it anyway. There's something admirable in that.»
—Arika Okrent,[Responde al la asociado de frenezeco kaj Esperanto]