«Silento responde al demando estas kiel rebato de la bato per ŝildo aŭ kiraso. Tio estas ekstrema formo de defendo, ĉe tio avantaĝoj kaj mankoj ĉi tie egaliĝas. La silentanto ne malfermiĝas, sed aspektas ĉe tio pli danĝera ol li efektive estas. En li oni suspektas pli ol li kaŝas. Li silentas, ĉar li havas kion kaŝi, des pli gravas tion el li eltiri. La obstina silento kondukas al peza pridemandado, al torturo.»
«Silento supozigas ekzaktan scion de tiu, kio estas prisilentata. Ĉar ne eblas silenti ĉiam, necesas fari elekton inter tio, kion eblas diri kaj pri kio necesas silenti. La prisilentata estas la plej bone sciata. Ĝi estas pli ekzakta kaj valora. Danke al prisilentado ĝi ne nur konserviĝas, sed ankaŭ koncentriĝas. Multe silentanta homo en ajna kazo aspektas pli koncentrita.»
«Silentado izolas — la silentanto estas pli soleca ol la parolanto. Tiel al li estas aljuĝata la potenco de aparteneco. Li estas gardanto de trezoro kaj la trezoro estas en li.»
«La silentanto havas tiun avantaĝon, ke liajn eldirojn oni atendas. Ili estas konsiderataj gravaj. Ili estas mallongaj kaj apartigitaj, per tio proksimiĝante al la ordono… Pro tio la komandestroj, plenumante siajn funkciojn, silentas. Tiel formiĝas kutimo atendi de tiu, kiu silentas, se li ekparolos, la frazojn sonantajn kiel ordonoj.»