—Marshall McLuhan,Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
«Kiel skribo estas larĝigo kaj apartiĝo de la plej neŭtrala kaj objektiva nia senso, nome de vidkapablo, ankaŭ la nombro estas larĝigo kaj apartiĝo de la plej intima kaj interliganta nia aktivado — nia tuŝsenso.»
—Marshall McLuhan,Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
«Plejparto de la sakraĵoj estas superŝarĝitaj je tuŝa akcento. Pro tio ili ŝajnas tiom naturaj kaj vivaj al la vida homo.»
—Marshall McLuhan,Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
«La subevoluintaj popoloj traktas nudecon, se ĝi tute interesas ilin, de pozicio kiun ni kutimas atendi de niaj pentristoj kaj skulptistoj — la pozicio, inkluzivanta ĉiujn sensojn samtempe. Por homo, uzanta la tutan sensan aparaton, nudeco estas la plej riĉa ebla esprimo de struktura formo. Por tre vida kaj malekvilibriĝinta senseco de la industriaj socioj, subita renkontiĝo kun tuŝa karno iĝas vere ebriiga muziko.»
—Marshall McLuhan,Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
«Kutime infano el slumoj havas tre subevoluintan vidan orientiĝon. Li ne vidas sin mem kiel evoluantan je io. Li ne starigas antaŭ si malproksimajn taskojn kaj celojn. De tago al tago li estas profunde mergiĝinta je sia propra mondo kaj ne kapablas plani por si terenon en alte specialiĝinta sensavivo de la vida homo. Danke al televidaimago tia stato de sluma infano ĉiam pli disvastiĝas tra la tuta loĝantaro.»
—Marshall McLuhan,Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
«Nia normala vidkapablo ankaŭ kaptas ĉion piedojn supren. Psike ni alkutimiĝas transversi nian vidan mondon kapon supren per transigado de imago, stampita sur retino, el la vidaj al tuŝaj kaj kinetaj parametroj. Estado kapon supren estas io kion ni perfekte sentas, sed ne povas senpere vidi.»
—Marshall McLuhan,Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
«Legante, ni aŭskultas sonregistraĵon de la skribitavorto; aŭskultante radion, ni produktas vidan akompanadon.»
—Marshall McLuhan,Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
«Rasa integriĝo, plenumata surbaze de vida unueco, estas larĝigo de la sama kultura strategio de la skribahomo, al kiu diferencoj ĉiam ŝajnas forigendaj, ĉu temas pri diferencoj de raso aŭ genro, spaco aŭ tempo.»
—Marshall McLuhan,Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
«De la vida vidpunkto ĉiuj senescepte eŭropajaŭtoj aspektas tiom aĉe, ke iĝas evidente: al la kapoj de iliaj kreintoj neniam venis la penso, ke iu rigardos ilin. Ili apartenas al la tipo de aĵoj, kiujn oni surmetas kiel pantalonon aŭ sviteron.»
—Marshall McLuhan,Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
«[pri televido] …ne tiom vida, kiom tuŝ-aŭdakomunikilo, entiranta en profundan interagadon ĉiujn niajn komunikilojn.»
—Marshall McLuhan,Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
John Constable
«Estas nenio malbela; Mi neniam vidis malbelan aferon en mia vivo: ĉar la formo de objekto estu tia, kia ĝi povas - lumo, ombro kaj perspektivo ĉiam beligos ĝin.»
«(angle) There is nothing ugly; I never saw an ugly thing in my life: for let the form of an object be what it may, — light, shade, and perspective will always make it beautiful.»