Disciplino estas deviga regularo kaj lernita obeado, necesaj por la bonordo de iu anaro, reguloj rekomendindaj por certigi la bonan funkciadon de la homaj kapabloj.
«Tiun ĉi disciplinon la mongoloj, aŭ tataroj kiel oni precipe nomis ilin, eltenis facile, ĉar parto de ilia popolo, sur kiun kuŝiĝis la ĉefa ŝarĝo estis la ĉevaloj.»
«La kredanto, kiom ajn estus liaj agoj furiozaj kaj perfortaj, ĝenerale estas la homoobeema kaj subiĝema... Japanaj kaj naziaj arogantuloj kaj furiozuloj estis la plej disciplinemaj homoj, kiujn nur konis la mondo. Ĉe ni, en Usono, dunganto ofte trovas en fanatikulo-rasisto, inklina al amasa perforto, obeeman kaj kvietan laboriston, en armeo tia homo estas speciale disciplinema soldato.»
«Metodo de la konvinkado ankaŭ estas nefidinda. Do la “homo de la ago” venas al konkludo, ke sin apogi necesas ĉefe sur devigadon kaj severan disciplinon.»
«[pri la fina fazo de la amasamovado] La “homoj de la vorto” kaj fanatikuloj — partoprenantoj de la movado de la frua periodo — estas kanonizataj. Kaj kvankam ŝtalaj manoj de devigado senteblas ĉie kaj en ĉio: oni akcentas obeemon je disciplino, piaj frazoj kaj arda propagando donas al la devigado ŝajnecon de konvinkado, kaj al kutimo — ŝajnecon de volonteco.»
«La mondo estas plena de maljusteco, kaj la profitantoj de la maljusteco estas en pozicio por disdoni rekompencojn kaj punojn. Ili donas la rekompencojn al tiuj, kiuj inventas geniajn pravigojn de neegaleco kaj la punojn al tiuj, kiuj klopodas ripari ĝin.»
«The world is full of injustice, and those who profit by injustice are in a position to administer rewards and punishments. The rewards go to those who invent ingenious justifications for inequality, the punishments to those who try to remedy it.»