«Patriotismo mi nomas la servadon al la bono de ĉiuj miaj samhejmanoj, kian ajn devenon, lingvon, religion aŭ socian rolon ili havas. La servadon speciale al la interesoj de unu gento au la malamon al alihejmuloj mi neniam devas nomi patriotismo.»
«Pensantoj de la tuta mondo ekkomprenas, ke patriotismo estas koncepto tro malvasta kaj limigita por plenumi la necesaĵojn de nia tempo.»
«Thinking men and women the world over are beginning to realize that patriotism is too narrow and limited a conception to meet the necessities of our time.»
«La nacia unueco de Svislando estas nediskutebla. Patriotismo de la svisoj estas pli forta ol ĉe multaj popoloj, parolantaj en unu lingvo… Cetere ili havas la komunan amasansimbolon, ĉiam starantan antaŭ la okuloj kaj neŝancileblan kiel neniu alia el la naciaj simboloj: la montoj… En siaj pintoj disigitaj unu de la alia, malsupre la montoj konsistigas unuecan grandegan korpon. Ili estas unu korpo, kaj tiu ĉi korpo estas la lando.»
«Homoj kun Georgo-rubando ili certe ne estas por mi "koloradoj" [ofenda moknomo, aludanta al koloro de rubando de Sankta Georgo], ili estas la homoj kun la Georgo-rubando. Mi kiel homo, kiel mi jam diris, el Sovetunio, kiu kun sia avino-frontulino frekventis parkon de Gorkij, kie ŝi serĉis siajn kunbatalantojn, mi tion konsideras normala. Mi pli nenormala konsideras, ke oni transformis la Georgo-rubandon je iun nekompreneblan fetiĉon, kaj jen tiujn ridindajn bantojn ja, laŭeble plej grandan — oni kroĉas al sia roverso. Kiam militistoj survestas, kvankam en tiu formo ĝi formale rompas uniformon. Bedaŭrinde, mi estas malkontenta pri tio, ke oni profanigis kaj perversigis tiun ĉi simbolon. Mi ne havas iun forpuŝemon, ke se iu la rubandon survestis, do li estas iu malbona aŭ se sur aŭto la rubando pendas, do li estas malbona. Simple homoj ja... La Venko, Sovetunio — ni ĉiuj estas el Sovetunio.»
«Люди с георгиевской ленточкой, они, конечно, для меня не «колорады», они люди с георгиевской ленточкой. Я как человек опять же из Советского Союза, который со свой бабушкой-фронтовичкой ходил в парк Горького, где она искала своих однополчан, я к этому нормально отношусь. Я скорее, ненормально отношусь, что они превратили георгиевскую ленточку в какой-то непонятный фетиш, и вот эти смешные банты уже, кто больше — лепят себе на лацканы. Когда военные одевают, и хотя это в таком виде нарушает на самом деле формально форму одежды. К сожалению, я недоволен тем, что они опошлили и извратили этот символ. У меня нет никакого, знаете, отторжения, что если ленточку надел, значит, ты какой-то плохой, или на машине ленточка висит — ты плохой. Просто люди вот… Победа, Советский Союз — мы все из Советского Союза.»
«Se oni deziras vidi verajn vatjakulojn [moknomo de fanatikaj rusaj patriotoj en Ukrainio], do necesas veturi ne al Novrusio, sed en Usonon al ĉiaj redneck-oj kaj hill bill-oj. Tio en ĉia lando ekzistas. En Usono tiuj homoj estas centoble pli dupaj kaj netrapenetreblaj. Tie ja haveblas milionoj da armitaj lipharuloj en kvadratitaj ĉemizoj, revantaj iun bombi kaj konkeri. Kaj ne rakontu fabelojn pri nia superarkaika konservativisma loĝantaro de Rusio. Rigardu partiajn balotojn de respublikanoj en Usono. Tie tiaj konservativuloj renkontiĝas, kompare al kiuj iu nia deputito Milonov [deputito de la Ŝtata Dumao, fifama pro sia homofobio] estas liberalagejo el Nederlando. Laŭ enketado farita en Usono, 11% de la loĝantaro pretas ekmiliti kontraŭ Rusio. Mi ne certas, ke ĉe ni eĉ post histerio pri Novrusio kolektiĝus tioma procento rilate eblan nuklean militon kontraŭ Usono.»
«Если хочешь посмотреть на настоящих ватников, то надо ехать не в Новороссию, а в США ко всяким рэднекам и хилл билли. Такое в любой стране существует. В Штатах эти люди еще в сто раз более дубовые и непробивные. Там же просто миллионы вооруженных усатых людей в клетчатых рубашках, мечтающих кого-то разбомбить и завоевать. И не надо рассказывать сказки про наше супердремучее консервативное население России. Посмотрите на праймериз республиканцев в США. Там такие консерваторы встречаются, по сравнению с которыми какой-нибудь наш депутат Милонов — либеральный гей из Голландии. По опросам в США, 11% населения готовы начать войну с Россией. Я не уверен, что у нас даже после истерии с Новороссией набрался бы такой процент по поводу возможной ядерной войны с США.»
«Veras ankaŭ ke ĉiuj naciismajmovadoj, ekde la kulto de “Patrujo” en la revolucia Francio, ĝis la lasta naciisma ribelo en Indonezio, estis elpensitaj ne de la “homoj de la ago”, sed de malkontentajintelektuloj. Generaloj, industriistoj, terposedantoj kaj komercistoj — tiuj, kiujn oni kutimas konsideri apogiloj de patriotismo, efektive aliĝas al la movado poste, kiam ĝi jam evoluis. La plej granda streĉiĝo en komenca fazo de la movado konsistas en tio ke necesas konvinki kaj allogi al la flanko de la movado tiujn estontajn apogilojn de patriotismo.»
«Kun apero sur scenejo de la “homo de la ago” eksploda forto de la movado balzamiĝas kaj fiksiĝas per sanktaj reguloj. La religia movado kristaliĝas kaj ŝtoniĝas en la ekleziahierarĥio kaj ritoj; la revolucia — en organoj de atenta gardado kaj administracio; la naciisma — en registaraj kaj patriotismaj institucioj. Establado de la eklezio signifas finon de la edifa spirito; organoj de la venkinta revolucio likvidas revolucian spiriton kaj revolucian metodon; registaraj institucioj finas la ŝovinisman batalemon. La institucioj frostigas la formojn por unueca agado.»