La 30-a de oktobro estas la 303-a tago de la jaro (la 304-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 62 tagoj restas.
Je la 30-a de oktobro okazis, interalie:
- 553: Venko de Bizanca Imperio en batalo de Mons Lactarius (en Kampanio) kontraŭ ostrogotoj
- 637: Arab-bizancaj militoj: Antioĥio subiĝis al Raŝiduna Kaliflando post la batalo apud rivero Orontes
- 701: Johano la 6-a iĝis papo
- 758: Ĉinio: Kantono estis rabita de arabaj kaj persaj piratoj
- 942: Mareno la 2-a iĝis papo
- 1270: Krucmilitoj: la lasta, oka krucmilito finiĝis
- 1340: Reconquista: kastiliaj kaj portugalaj soldatoj konkeris maŭrojn en la Batalo de Salado
- 1470: Henriko la 6-a revenis al la trono de Anglio
- 1485: Post la milito de rozoj Henriko la 7-a kroniĝis en Abatejo Westminster kiel reĝo de Anglio
- 1501: Filo de papo Aleksandro la 6-a Cezaro Borgia aranĝis orgion en Vatikana Palaco en Romo
- 1611: Gustavo la 2-a Adolfo iĝis reĝo de Svedio
- 1697: Sankta Romia Imperio subskribis la Traktaton de Rijswijk finanta la militon de la ligo de Augsburg kun Francio, kiu ricevis Alzacon
- 1757: Mustafa la 3-a iĝis sultano de Otomana Imperio
- 1759: Ĉirkaŭ du mil personoj pereis en tertremo en Proksima Oriento
- 1793: Franca revolucio: Franca Revolucia Tribunalo mortpunis 22 parlamentanojn de Nacia Konvencio el partio de ĝirondanoj
- 1806: Milito de la Kvara Koalicio: germana garnizono de Stettin kapitulacis sen batalo al multe pli malgranda franca trupo
- 1810: Reĝo de Prusio Frederiko Vilhelmo la 3-a ediktis pri malfondo de 56 viraj monaĥejoj kaj 13 virinaj sur la tereno de Prusa Silezio - post la paco de Tilsit li estis devigita pagi reparacion por Napoleono Bonaparte
- 1813: Jan Henryk Dąbrowski iĝis ĉefkomandanto de la pola armeo en Varsovia Dukejo
- 1831: Usono: en Virginio estis kaptita Nat Turner, gvidanto de sklava ribelo
- 1849: En Parizo okazis entombiga ceremonio de la pola komponisto Fryderyk Chopin, kies koro estis transportita al Varsovia preĝejo
- 1853: Beatigo de Andrzej Bobola, nomata apostolo de Polesio kaj unu el katolikaj patronaj sanktuloj de Pollando
- 1863: 17-jara princo de Danio el la oldenburga dinastio alvenis al Ateno por iĝi kiel Georgo la 1-a reĝo de Grekio
- 1864: En Vieno okazis pactraktato finanta la danan-prusan/aŭstran militon; oni fondis urbon Helena (kiel Crabtown) en Usono
- 1866: Imperiestro Francisko Jozefo la 1-a decidis ke Prago estu deklarita malferma urbo kaj ke la urbomuroj estu malkonstruitaj
- 1870: Francia-Prusia Milito: prusa armeo konkeris Dijon
- 1873: Pola pastro Jan Dzierżoń estis ekskomunikita pro kritiko de la dogmo pri neeraripovo de la papo
- 1880: Tegucigalpo iĝis ĉefurbo de Honduro
- 1883: Rumanio alianciĝis kun Triopa Alianco
- 1902: Papo Leono la 13-a fondis Pontifikan Biblian Komisionon
- 1905: Imperiestro Nikolao la 2-a enkondukis la unuan rusan konstitucion kaj kreis la nacian asembleon — Ŝtatan Dumaon
- 1907: Rusia fizikisto kaj inventisto Boris Rosing patentigis televidon
- 1918: En Grekio sur Lemnos oni subskribis armisticon de Mudros inter Triopa Entento kaj Otomana Imperio - fino de la unua mondmilito en Mezoriento, sekvis okupado de Konstantinopolo kaj disdivido de la imperio, Jemen proklamis sendependecon (de Turkio); en Budapeŝto eksplodis Kalistefa revolucio devigante ŝanĝon de la registaro; venko de itala armeo super la aŭstra en la batalo de Veneto; Slovaka Nacia Konsilio adoptis t.n. Martin-Deklaracion, per kiu ĝi proklamis aliĝon de slovakoj kiel parto de unuigita Ĉeĥoslovakio (konfronte al hungarigo); Dispartigita Pollando: Tarnów kiel unua pola urbo akiris sendependecon; Pola Likvida Komisiono en Krakovo transprenis regoadon super regiono "Okcidenta Eta Pollando", kiu ekde 1772 estis la Reĝlando Galicio kaj Lodomerio de Aŭstrio-Hungario; Zakopane oficiale proklamis sendependecon kiel efemera ŝtateto Respubliko Zakopane
- 1919: Poemo de Makar Kraucou "Ni eliros kun amasigitaj vicoj" estis publikigita en la ĵurnalo "Belorusujo", kiu fariĝis himno de Belorusa Popola Respubliko, nomata "Milithimno"
- 1920: Turk-Armena Milito: venko de turkoj en batalo de Kars
- 1921: Belorusa Ŝtata Universitato estis fondita, kies instrua skipo devenis de Moskvo, Kievo kaj la Ŝtata Universitato de Kazano
- 1925: Grand-Britio: John Logie Baird kreis unuan funkciantan televid-sistemon
- 1938: Novjorko: Orson Welles per sia radiodramo Milito inter la mondoj panikigis radioaŭskultantojn en Usono
- 1939: Dua Mondmilito: Tria Regno kaj Sovetunio faris finan disdividon de Pollando; Berlino: Heinrich Himmler kiel komisaro pri germanigo en Tria Regno ordonis tri specojn de deportado de poloj de enkorpigitaj teritorioj al Ĝenerala Gubernio: 1. de antaŭaj polaj teritorioj, kaj nun provincoj de la terenoj de Tria Regno — ĉiuj judoj, 2. de la Provinco Dancigo-Okcidenta Prusio ĉiuj poloj de Kongresa Pollando, 3. el provincoj Posen, suda kaj orienta Prusio kaj suda Supra Silezio — aparte malamike agordita pola loĝantaro
- 1940: Batalo de Atlantiko: germana U-boato U-32 estis sinkigita nord-oriente de Irlando de britaj destrojeroj HMS Harvester kaj HMS Highlander - 9 skipanoj pereis, 33 saviĝis
- 1941: Holokaŭsto: germanoj pafmortigis 1533 judojn de Vilno; Orienta Fronto: trupoj de Sud-Okcidenta kaj Okcidenta Frontoj finis retiriĝon, laŭ ordono el la 15-a de oktobro; en Krimeo germana kaj rumana armeoj komencis sieĝon de Sebastopolo - batalkomenco ĉe la ekstera defendringo; usona prezidento Franklin D. Roosevelt permesis, kadre de Lend-Lease, milithelpi al aliancanoj
- 1943: Sovetunio, Usono, Britio kaj Ĉinio subskribis Moskvan Deklaron kontraŭ germanaj militkrimoj; Orienta Fronto: trupoj de la sovetunia 4-a Ukraina Fronto okupis Heniĉesk (Ĥersona provinco) atingante Sivaŝon
- 1944: dekreto de la pola komitato de nacia liberigo „Pri protekto de la ŝtato” pri plua parta mobilizo; bomba korpuso de brita aerarmeo nokte de la 30-a/31-a de oktobro atakis Kolonjon
- 1945: Barato aliĝis al Unuiĝintaj Nacioj
- 1947: En Ĝenevo estis subskribita Ĝenerala Interkonsento pri Tarifoj kaj Komerco
- 1951: Pola Scienca Akademio fondiĝis en Varsovio
- 1954: En Pollando kreiĝis Nacia parko Pieniny kaj du aliaj naciaj parkoj de Babia Góra (Okcidentaj Pieniny) kaj de Tatroj
- 1956: Hungara revolucio: en Budapeŝto la ribelantoj sieĝis sidejon de la Partio de Hungaraj Laboristoj; Paroladoj de János Kádár kaj Imre Nagy estis disaŭgitaj en Hungara Radio; Ĉefministro de Hungario Imre Nagy ricevis sovetan deklaron pri retirigo de tankoj el Budapeŝto; Sendependa Partio de Malgrandbienuloj gvidata de Béla Kovács kaj Socialdemokrata Partio gvidata de Anna Kéthly ekestas aŭ reformiĝas; Princo primaso József Mindszenty estis liberigita de hejmaresto; Pollando: la plej granda strata kontraŭkomunista manifestacio kun partopreno de 10 mil personoj okazis en Olsztyn - dum ĝia daŭro Placon de la Ruĝa Armeo oni alinomis al Placo de Hungaraj Ribelantoj
- 1961: Sovetunio: sur la arkta insularo Nova Zemlo oni eksplodigis ĝis nun la plej potencan Caro-bombon; pro "gravaj malobservoj de la instruoj de Vladimir Lenin", oni ordonis ke la korpo de Josif Stalin estu forigita de ĝia honora loko en la maŭzoleo de Lenin kaj entombigita proksime al la Kremla muro kun simpla granita monumento
- 1963: Unua fabrikita sportaŭto Lamborghini; en Bamako, la ĉefurbo de Malio, oni subskribis interkonsenton pri fino de nedeklarita alĝera-maroka milito pri landlimoj
- 1969: Emílio Garrastazú Médici iĝis prezidento de Brazilo
- 1973: Malfermo de la Bosporo-ponto en Istanbulo liganta Eŭropon kun Azio
- 1974: En Kinŝaso Muhammad Ali gajnis mondĉampionecon en boksado
- 1975: Johano Karlo la 1-a iĝis reĝo de Hispanio sur provizora posteno de ŝtatestro pro sanproblemoj de Francisco Franco
- 1978: Uganda-tanzania milito eksplodis
- 1980: Salvadoro kaj Honduro subskribis pactraktaton finantan daŭrantan de 1969 landliman disputon
- 1983: Turkio: tertremo kun forto de 6,0 laŭ skalo de Richter skuis Anatolion mortigante ne malpli ol 1 300 homojn; Proceso de Reorganización Nacional: en Argentino okazis liberaj balotoj post 7 jaroj de militista diktaturo
- 1984: Komunista krimo: el Vistulo apud Włocławek oni elakvigis korpon de pastro Jerzy Popiełuszko, kapelano de Solidareco, murdita de tri oficiroj de ŝtatsekureca servo
- 1988: Belorusa SSR (Sovetunio): en Minsko rekviema amaskunveno "Dziady" de Adam Mickiewicz estis disigita de milico
- 1989: Socialistoj de ĉefministro Felipe González gajnis parlamentan baloton en Hispanio
- 1990: Moskvo: Memorial memorigis viktimojn de stalinismo en gulagoj, starigante ŝtonon el Solovecaj insuloj vid-al-vide Lubjanka, la sidejo de KGB
- 1995: Separistoj de Kebekio minimume malvenkis referendumon pri apartiĝo de la provinco de Kanado
- 1997: Unuan version de la fenestradministrilo Enlightenment publikigis Rasterman (Carsten Haitzler)
- 1998: Premiero de la rusia-franca-ĉeĥa-hungara filmo La Barbiro de Siberio
- 1999: Post 24 jaroj de okupado lastaj indoneziaj soldatoj forlasis Orientan Timoron
- 2000: Taĝika somonio ekvalidis kiel nacia valuto
- 2003: Concorde, angla-franca supersona pasaĝeraviadilo estis retirigita
- 2005: Oni refoje konsekris preĝejon Frauenkirche post aerataka detruo de Dresdeno en 1945
- 2007: Forpasis Washoe - ĉimpanzino, kiu lernis la usonan signolingvon
- 2008: Flughaveno Berlino-Tempelhof estis fermita; lanĉo de Ubuntu 8.10, nomita Intrepid Ibex; Pamplono: dum bomba atenco de ETA en Universitato de Navaro vundiĝis 19 personoj; ne malpli ol 84 personoj pereis kaj pli ol 350 vundiĝis en serio de bombaj atencoj en barata subŝtato Asamo
- 2011: Almazbek Atambajev gajnis prezidentan baloton en Kirgizio
- 2013: 45 personoj pereis rezulte de eksplodo de aŭtomobila brulaĵujo en Kothakota, la barata subŝtato Telangano
- 2014: Manifestantoj okupis kaj prirabis Nacian Asembleon de Burkino en Vagaduguo
- 2015: 64 personoj pereis kaj 147 vundiĝis en incendio de noktoklubo en Bukareŝto - eksplodo de naciaj protestoj kaŭzis eksiĝon de ĉefministro Victor Ponta
- 2016: Meze de Italio, ĉ. 6 km norde de Norcia, tertremo vundis ĉ. 20 personojn kaj ĉ. 25 000 senigis de tegmento super la kapo; en Moldavio okazis unua raŭndo de prezidenta voĉdonado: gajnis posta venkinto Igor Dodon kaj Maia Sandu; Michel Aoun iĝis prezidento de Libano
- 2018: Barato: sur insulo en Guĝarato estis malkovrita la plej granda en la mondo Statuo de Unueco (182 m), reprezentanta Vallabhbhai Patel, politikon el la periodo de la Brita Hindio pri sendependeco
- 2022: Invado de Rusio en Ukrainion: Slovenio transdonis al Ukrainio 28 tankojn; Italio sendas al Ukrainio 20-30 memmovajn usonajn haŭbizojn; Rusio fermis "grenan koridoron" - ŝipo Ikaria Angel ne povas transporti 40 mil tunojn al Etiopio kadre de Nutra Programo de UN — 218 ŝipoj estas blokitaj
- 1327: Andreo de Hungario, hungara princo, Napola reĝo, murdita (m. 1345)
- 1538: Cezaro Baronio, itala historiisto, bibliotekisto, kardinalo (m. 1607)
- 1622: Max Gandolf von Kuenburg, aŭstra kardinalo, princĉefepiskopo salcburga (m. 1687)
- 1668: Sofia Ĉarlota de Hanovro, reĝino de Reĝlando Prusio (m. 1705)
- 1698: Paul Troger, aŭstra pentristo de freskoj, grafikisto (m. 1762)
- 1735: John Adams, dua prezidento de Usono, unitariano, kunverkinta Usonan Deklaron de Sendependeco (m. 1826)
- 1741: Angelika Kauffmann, svisa novklasikisma pentristino kaj portretistino (m. 1807)
- 1762: André Chénier, franca poeto, viktimo de franca revolucio (m. 1794)
- 1763: Heinrich Cotta, germana forstoscienculo kreinta lernejon pri arbara mastrumado, kiu iĝis fakultato de Teknologia universitato Dresdeno (m. 1844)
- 1812: František Rybička, ĉeĥa literatura historiisto (m. 1899)
- 1813: Farkas Hóry, hungara reformita pastro, poeto (m. 1872)
- 1821: Fjodor Dostojevskij, rusa verkisto (m. 1881)
- 1835: Cyprian Godebski, pola skulptisto, profesoro de Akademio en Sankt-Peterburgo kaj gvidanto de literatura salono en Parizo, nepo de soldato-poeto Cyprian Godebski (m. 1909)
- 1839: Alfred Sisley, franca impresionisma pentristo (m. 1899)
- 1849: Georg Kaibel, germana klasika filologo kaj epigrafiisto (m. 1901)
- 1853: Louise Abbéma, franca pentristino kaj skulptistino (m. 1927)
- 1871: Paul Valéry, franca verkisto, reprezentanto de simbolismo en la franclingva literaturo (m. 1945)
- 1872: Béla Szász, hungara verkisto (m. 1944)
- 1873: Francisco I. Madero, prezidanto de Meksiko, murdita (m. 1913)
- 1882: György Bölöni, hungara verkisto, ĵurnalisto kaj tradukisto (m. 1959)
- 1885: Ezra Pound, usona poeto, tradukisto, literatura kritikisto (m. 1972)
- 1885: Thea de Haas, germana verkistino kaj pentristino (m. 1976)
- 1887: Georg Heym, germana poeto (m. 1912)
- 1892: Géza Deutsek-Pásztai, hungara juristo, ĵurnalisto (m. 1971)
- 1906: Giuseppe Farina, itala aŭtosportisto (m. 1966)
- 1906: Alexander Gode, germana-usona lingvisto, filologo, tradukisto, inventinto de Interlingvao (m. 1970)
- 1907: György Ránki, hungara komponisto (m. 1992)
- 1917: Imre Dobozy, hungara verkisto, ĵurnalisto kaj scenaristo, enestanta en Hungara Antologio (m. 1982)
- 1919: Leendert Deij, nederlanda laboristo kaj maristo, aktivulo de Laborista Esperanto-movado, aŭtoro de himnoj por Sennacieca Asocio Tutmonda kaj Esperanta Civito, kontribuanta i.a. al "Malgranda Revuo", "Heroldo de Esperanto", "Literatura Foiro" (m. 2011)
- 1920: Jaroslav Svojše, ĉeĥa skolto, verkisto de aventuraj rakontoj por knaboj kaj esperantisto (m. 1983)
- 1921: György Koczka, rumania hungara kuracisto, klinikestro (m. 2001)
- 1922: Edit Kunovits-Schranz, rumania hungara scenejdekoraciistino, kostumistino (m. 1984)
- 1926: Jerzy Fornal, pola aktoro rolinta en esperantlingvaj spektakloj, rolinta en Esperanto-Teatro de Unu Aktoro (m. 2013)
- 1930: Néstor Almendros, hispana kameraisto, fotoreĝisoro (m. 1992)
- 1934: Zdeněk Mézl, ĉeĥa grafikisto kaj ilustristo (m. 2016)
- 1935: Agota Kristof, hungara-svisa franclingva verkistino (m. 2011)
- 1937: Claude Lelouch, franca filmreĝisoro, produktoro, aktoro
- 1938: Christian Declerck, belga tradukisto kaj esperantlingva verkisto, kontribuinta al Serio Stafeto kaj "Beletra Almanako", laŭreato de OSIEK-premio kaj de Esperanta PEN-Centro
- 1941: Theodor W. Hänsch, germana Nobelpremiita fizikisto okupiĝanta pri lasero-spektroskopio
- 1942: Márton Gajzágó, rumania hungar ĵurnalisto, libroeldonisto
- 1946: Milan Horáček, germana politikisto
- 1951: Gábor Sipos, rumania hungara arkivisto, historiisto
- 1960: Diego Armando Maradona, argentina futballudisto, membro de la argentina nacia teamo de futbalo (m. 2020)
- 1968: Róbert Lakatos, rumania hungara filmreĝisoro, kameristo, produktisto
- 1970: Nia Long, usona aktorino, reĝisorino de muzikvideoj
- 1978: Péter Szijjártó, hungara profesoro, parlamentano, ministro pri eksteraj aferoj, porparolisto de Viktor Orbán
- 1980: Sarah Carter, kanada aktorino
- 1982: Chimène Badi, franca kantistino
- 130: Antinoo, greka amanto de imperiestro Hadriano (n. ĉirkaŭ 110)
- 1459: Poggio Bracciolini, itala humanisto kaj historiisto, malkovrinto de pluraj latinaj klasikaĵoj kiel De Rerum Natura de Lukrecio, servanta al sep papoj (n. 1380)
- 1602: Jean-Jacques Boissard, franca filologo, antikvaĵisto, latinisto kaj poeto (n. 1528)
- 1611: Karolo la 9-a, reĝo de Svedio (n. 1550)
- 1626: Willebrord Snell, nederlanda astronomo kaj matematikisto, konata de la Leĝo de Snell (n. 1580)
- 1634: György Káldi, hungara jezuita monaĥo, predikisto kaj tradukisto de Biblio en la hungaran lingvon (n. 1573)
- 1685: Michel Le Tellier, franca politikisto, ministro pri defendo (n. 1603)
- 1712: Daniel Erich, germana komponisto kaj orgenisto, lernanto de Dietrich Buxtehude (n. 1649)
- 1809: Johann Melchior Birkenstock, germana-aŭstra politikisto kaj edukadreformanto (n. 1738)
- 1876: Aleksander Czekanowski, pola vojaĝisto, geologo, esploristo de geografio de Siberio, famiĝinta pro malkovritaj fosilioj kaj kolektoj botanikaj kaj zoologiaj, kunlaborinto de Benedykt Dybowski (n. 1833)
- 1881: George W. De Long, usona maristo, vojaĝisto kaj esploristo de Siberio, mortinta pro malsatego (n. 1844)
- 1883: Robert Volkmann, germana komponisto, influita de Robert Schuman (n. 1815)
- 1905: Gyula Szentessy, hungara poŝtoficisto kaj poeto (n. 1870)
- 1910: Henri Dunant, svisa komercisto kaj kristana humanisto, fondinto de Ruĝa Kruco, Nobelpremiita pri paco (n. 1828)
- 1913: Henrik Incze d-ro, hungara verkisto kaj redaktoro (n. 1871)
- 1914: Ernst Stadler, germana verkisto, alzaca lirikisto (n. 1883)
- 1922: Géza Gárdonyi, hungara verkisto, aŭtoro de La romano de Ida, membro de Hungara Scienca Akademio (n. 1863)
- 1923: Andrew Bonar Law, ĉefministro de Britio, gvidanto de la Konservativa Partio de Britio (n. 1858)
- 1928: Robert Lansing, usona ministro de eksterlandaj aferoj (n. 1864)
- 1930: Toyoda Sakichi, japana inventisto pri teksilo (n. 1867)
- 1941: Sigismund Waitz, aŭstra teologo kaj ĉefepiskopo (n. 1864)
- 1947: Jurij Klen, ukraina-germana poeto kaj tradukisto, lekciisto de Ukraina Libera Universitato (n. 1891)
- 1947: Ivan Krivozercev, sovetia kamparano, atestanto de la masakro de Katin, murdita (n. 1915)
- 1953: Kálmán Imre, hungara komponisto de operetoj (n. 1882)
- 1956: Pío Baroja, hispana verkisto, membro de la Generacio de 1898 (n. 1872)
- 1961: Luigi Einaudi, prezidento de Italio, ekonomikisto, ĵurnalisto, lekciisto (n. 1874)
- 1975: Gustav Hertz, germana Nobelpremiita fizikisto, malkovrinto de leĝoj pri kunpuŝiĝo de elektrono kun atomo (n. 1887)
- 1979: Rachele Mussolini, itala edzino de Benito Mussolini (n. 1890)
- 1980: Jan Werich, ĉeĥa aktoro kreinta klaŭnan duopon kun Jiří Voskovec (n. 1905)
- 1996: Szilveszter Kosz, rumania hungara dancisto, koreografo (n. 1933)
- 1999: Nise da Silveira, brazila psikiatra kuracistino, studentino de Carl Jung, ankaŭ kontraŭa al agresemaj formoj de psikiatra kuracado, kiel elektroŝoko, insulino-terapio kaj lobotomio (n. 1905)
- 2003: Irén Józsa Nemes, rumania hungara pentristino, membrino de Gildo Barabás Miklós (n. 1918)
- 2009: László Berkeczy. hungara-germana skulptisto (n. 1925)
- 2009: Claude Lévi-Strauss, franca antropologo, sociologo, filozofo, ĉefa reprezentanto de strukturismo (n. 1908)
- 2010: Harry Mulisch, nederlanda verkisto (n. 1927)
- 2011: Olga Murvai, rumania hungara lingvistino, universitata profesorino (n. 1942)
- 2017: Lajos Som, hungara ŝlagromuzikisto, gitaristo, komponisto kaj tekstopoeto (n. 1947)
- 2017: Amina Okujeva, ukraina kuracistino kaj militistino, murdita (n. 1983)
- 2020: Robert Fisk, brita ĵurnalisto, mondfama raportisto el Bejruto de "New York Times" (n. 1946)
- 2022: Helmuth Vavra, aŭstra kabaredisto (n. 1966)
La 30-a de oktobro estas (laŭ gregoria kalendaro):