Remove ads
From Wikipedia, the free encyclopedia
Giuseppe FARINA ([ĜuZEPpe FaRIna], (Nino) ; naskiĝis la 30-an de oktobro 1906 en Torino, mortis la 30-an de junio 1966 en Chambéry) estis itala aŭtosportisto kaj piloto de Formulo 1.
Giuseppe Farina | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 30-an de oktobro 1906 en Torino |
Morto | 30-an de junio 1966 (59-jaraĝa) en Chambéry |
Mortokialo | Trafikakcidento |
Tombo | Monumenta Tombejo de Torino |
Lingvoj | itala |
Ŝtataneco | Italio (1946–1966) Reĝlando Italio (1906–1946) |
Okupo | |
Okupo | aŭtosportisto piloto de F1 |
"Nina" Farina estis doktoro pri ekonomiko kaj nevo de la mondfama aŭto-dezajnisto Battista Farina (Pininfarina). Li ekis sian karieron en 1933 kun aŭto de firmao Alfa Romeo; en 1936 li fariĝis membro de la Alfa-Romeo-teamo. Kontraŭ la fortaj konkurantaj de Mercedes-Benz kaj Auto-Union li ne akiris Grandajn Premiojn, sed li venkis en kelkaj konkursoj de pli malfortaj aŭtoj (france voiturettes).
Post la dua mondmilito li konkursis per privata Maserati kaj venkis en la Granda Premio de Monako 1948. Ekde 1950 li, Luigi Fagioli kaj Juan Manuel Fangio membris en la teamo de Alfa Romeo; oni parolis pri la teamo de la tri grandaj F-oj. En 1950 li fariĝis la unua ĉampiono de la (tiam nova) Formulo 1. La lastan fojon li venkis en la Granda Premio de Germanio en 1953, havante 47 jarojn. En 1956 li finis sian karieron. Poste li laboris kiel aŭto-vendisto, kiel stir-instruisto kaj kiel aŭto-dezajnisto ĉe sia onklo.
Li mortis pro kolizio kun masto apud publika strato.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.